Vola Püg'

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Volapüg)

Vola Püg' estas esperanta gazeto, kiu aperis rete ekde 2002. Entute aperis kvin numeroj, la lasta - en marto 2005. En 2004 ankaŭ aperis unua (kaj sola) papera eldono. La nomo estas vortludo pri la nomo Volapük (la vorton "püg'" oni celas kiel la vorto "pugo").

La gazeto originas el la franca junulara Esperanto-movado (JEFO), sed ne nur francoj redaktas ĝin. Inter la redaktantoj estas Sébastien Erhard (pseŭdonimoj: Henrri de Sabates, hodos), Axel Rousseau (axel584), Cyrille Poullet (platano), Serge Sire (H.Elik), Levina Delnatte kaj Ziko Marcus Sikosek. Kontribuis ankaŭ Vanessa Chede kaj Arnau Torras.

La enhavo estis diversaj ŝercoj, komiksoj kaj karikaturoj (ofte sufiĉe maldecaj) pri Esperanto-movado kaj pri nuntempa politiko kaj ĉiutaga vivo. La stilo estas "ajnista", proksima al La KancerKliniko.

Dum kelkaj jaroj ekzistis la retejo www.volapug.net, kie legeblis kaj elŝuteblis ĉiuj numeroj. Ĝi nun ne plu funkcias, sed la retejo estas atingebla en arĥivo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]