Saltu al enhavo

Volatileco (kemio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bromlikvaĵo facile transiras al vaporo ĉe ĉambra temperaturo, indikante altan volatilecon.

En kemio, volatileco estas materiala kvalito kiu priskribas kiom facile vaporiĝas substanco. Je antaŭfiksita temperaturo kaj premo, substanco kun alta volatileco estas pli verŝajne ekzisti kiel vaporo, dum substanco kun malalta volatileco estas pli verŝajne likvaĵo aŭ solido. Volatileco ankaŭ povas priskribi la tendencon de vaporo kondensiĝi en likvaĵon aŭ solidon; malpli volatilecaj substancoj pli facile kondensiĝos el vaporo ol tre volatilecaj[1]. Malsamecoj kadre de volatileco estas observataj per komparo pri kiom rapide substancoj ene de grupo vaporiĝas (aŭ sublimiĝas koncerne de solidoj) kiam eksponite al la atmosfero. Tre volatila substanco (kiel izopropila alkoholo) rapide vaporiĝos, dum substanco kun malalta volatileco kiel vegetaĵa oleo restos kondensigita[2]. Ĝenerale, solidoj estas multe malpli volatilaj ol likvaĵoj, sed ekzistas kelkaj esceptoj. Solidoj kiuj sublimiĝas (ŝanĝiĝas rekte de solido al vaporo) kiel seka glacio (solida karbondioksido) aŭ jodo povas vaporiĝi kun simila rapideco kiel kelkaj likvaĵoj sub normaj kondiĉoj[3].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Felder, Richard (2015). Elementary Principles of Chemical Processes. John Wiley & Sons. pp. 279–281. ISBN 978-1-119-17764-7.
  2. Koretsky, Milo D. (2013). Engineering and Chemical Thermodynamics. John Wiley & Sons. pp. 639–641.
  3. Zumdahl, Steven S. (2007). Chemistry. Houghton Mifflin. pp. 460-466. ISBN 978-0-618-52844-8.