Pri la unua parto laŭ Enciklopedio de Esperanto de 1934 juĝas la Akademia Raporto de 1929: "La aŭtoro majstre uzas nian lingvon, kiu ĉe li estas ĉiam vivplena. Li brile sukcesas kiel humuristo kaj vortludanto. Li ĵonglas kun la vortoj, kiel ĵonglas la vivo mem."
„ Antaŭnelonge Rossetti prave atentigis, ke hodiaŭ oni ne konas la "karnan lingvon de Schwartz kaj la bildriĉan stilon de Hernandez"; la dua mondmilito "rabis preskaŭ la tutan lingvan kulturon de la intermilita epoko 1918-1939". Ĝuste dum tiu epoko la proza stilo de Esperanto fariĝis vigla, flua, elasta kaj esprimiva, danke al viva uzado fare de multnombraj proztalentoj. Hodiaŭ la sentema palato, kiu kutimiĝis al tiaj ravaĵoj, sentas iom anonime sengusta la nunan prozstilon (pacon al la esceptoj!). Ĝustamomente do aperas tiu ĉi kolekto de la noveloj de unu el tiuj majstroj, la karnlingva Schwartz, kaj niaj legantoj povos konstati la mirindan esprimivon de lia lingva instrumento, kiu sen komplikaĵoj tamen profitas la semantikan freŝecon kaj gramatikan klarecon de nia lingvo. En liaj rakontoj la homoj 'prezentiĝas en cindrulina tualeto', ili 'fluge diligentas', ili ne ĉiam 'diras' sed foje 'opinias', 'ekatentas' aŭ 'sciavidas'. Ilian paroladon spicas facilviglaj blasfemetoj kaj kolorplenaj epitetoj. Forestas ĉia peza maleleganteco. Eble niaj prozistoj trovos ĉi tie nutron kaj inspiron, urĝe bezonatajn. Ĉu intereson nur lingvan posedas la volumo? Male! La noveloj enhave ankaŭ viglas. Karakterizas ilin sprito, humuro kaj - de tempo al tempo - agrabla sentimento. Ili plaĉos al ĉiuj - ankaŭ al vi, mi garantias. ”