Volframito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Volframito el Portugalio.

Volframito, (Fe,Mn)WO4, estas fera mangana volframa mineralo kiu estas intermeza inter ferberito (Fe2+ riĉa) kaj hubnerito (Mn2+ riĉa). Kun scheelito, la volframita serio estas la plej gravaj el la ercoj de tungsteno. Volframito estas trovita en vejnoj de kvarco kaj pegmatito] asociaj kun granitaj magmentrudaj rokoj. Asociaj mineraloj estas kasiterito, scheelito, bismuto, kvarco, pirito, galeno, sfalerito, kaj arsenopirito.

Tiu mineralo estis historie trovita en Eŭropo en Bohemio, Saksio, kaj Kornvalo. Ŝajne Ĉinio havas la plej granda rezervo en la mondo de tungstena erco kun ĉirkaŭ 60%. Aliaj produktantoj estas Kanado, Portugalio, Hispanio, Rusio, Aŭstralio, Tajlando, Sud-Koreio, Ruando, Bolivio, Usono, kaj la Demokratia Respubliko Kongo.[1]

Volframito estas tre valora kiel la ĉefa fonto de la metalo tungsteno, forta kaj tre densa materialo kun tre alta fandotemperaturo uzata por elektraj filamentoj kaj kirasita municio, same kiel por la duraj maŝinaroj de tungstena karbido. Dum la Dua Mondmilito, minoj de volframito estis strategia afero, pro sia uzado por municio kaj iloj.[2]

Volframito estis konsiderata konflikta mineralo pro neetikaj minpraktikoj observitaj en Demokratia Respubliko Kongo, dum la Kongaj Militoj.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Clean them up", The Economist, 19a de Aŭgusto 2010.
  2. Nazi Gold: Spain and Portugal (2011-08-19). Arkivita el la originalo je 2011-08-19. Alirita 2017-11-11.
  3. (21a de Aŭgusto 2010) “Clean them up: Congo's conflict minerals”, The Economist 396 (8696), p. 41. Alirita 24a de Aŭgusto 2010..