Volismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Volismo ĝenerale indikas ke, kompare kun la intelekto (aŭ inteligento), la volo ekzercas fakte kaj valore superecon, kaj tiu supereco fariĝas ankaŭ privilegio rilate la psikan sistemon: emocio, ekstremekzemple, influas pli ol kompreno aŭ racio.

Kutime, ĉiam haltante en la filozofia kampo, oni distingas volismon filozofian-teologian el tiu tutfilozofia propra de la moderna epoko.

Teologia kaj filozofia volismoj[redakti | redakti fonton]

En la historio pri filozofio la unua kiu sistemigis tiun filozofian-teologian vidpunkton estis Duns Skoto, kiu en diversaj traktatoj subtenis ke en Dio, kvankam la distingo inter la atribuoj estas nur analogia ĉar ne similmaniere atribueblaj al homo kaj al Dio, havas pli grandan influon la volo ĉar en ĝi ludas libero.

Ĝis tiam oni sekvis Aŭgustenon kaj aliajn laŭ kiuj la dia racio estas ankaŭ en Dio lumo por la libera volo ĉar racio estas ordo, definitiva logos: tiu filozofia-teologia tendenco fontiĝis en la intelektismo de Sankta Tomaso kaj ties skolo. Laŭ Tomaso la dia volo kunlaboras kun la dia volo ĉar en la dia intelekto estas normataj la vero kaj la justo. Se, ĉiam laŭ intelektismemuloj, la dia volo agus sendepende riskus esti arbitro en Dio (Li povus establi la veron sendepende de la sia racio) kaj, reflekse, malordo inter la homoj.

Kiu estis akuzita atingi tiujn konkludojn estis Vilhelmo el Okam, laŭ kiu la la libero en la dia volo ne havas limojn. Li ekzaltis ĝistiupunkte la volon kaj ties liberon super la racio ke eblas pensi ke ĉe Dio agas laŭ pura arbitreco neligita al la vero kaj bono, forgesanta la ligon inter vero kaj elekto de la bono. Laŭ li Dio povis krei mondon en kiu eĉ malamo al Dio ne estus peko kaj la natura morala leĝo inspirus la malon de tiu de la nuna homa konscienco. Tiamaniere li certe savis la dian transcendecon, sed kompromitis la nocion pri la dia esenco.

Oni komprenu ke tiu vidpunkto kontraŭis la antaŭan akordon inter la kristana spekulativo kaj la greka pensado, kiuj fine realigis sintezon kiu regulis la diversajn mezepokajn filozofiojn ĝis, ĝuste, Duns Skoto kaj Okam.

Tiu okama volismo havus konsekvencojn ankaŭ en la socia organizado ĉar ĝi favorus, certe senvole, anarkion kiel, certe pro aliaj motivoj, en diktaturoj kiuj provis krei socion laŭvole sendepende de la natura de homo: eĉ la homaj rajtoj ŝanĝis enhavon (Naziismo, Marksismo...).

Kutime en la katolika eklezio tiuj filozofioj, aparte tiu de Okam, gajnis malmulte da konsento; eĉ Pelagianismo, kie la volo estas tiom ŝatata ke homo povus per ĝi gajni sian savon, ĉe Dio, sen la dia graco spite lia stato de peko (doktrino kondamnita en diversaj koncilioj). La eklezio preferas reliefigi ke en la Biblia Revelacio Dio riveliĝis kiel “Amo”: amo kiu kreis por partoprenigi homojn en sia senfina ĝojo (Evangelio laŭ Johano). Certe, la amo “transas” la scion kaj pro tio kapablas percepti pli ol la simpla penso (Efesanoj 3,19), tamen ĝi plurestas amo de Dio-Logos, pro kio la kristana kulto estas “spirita” – kulto kiu akordas kun Dio kaj kun la homa racio (Rm 12,1).

Spuroj de volismo aperas, kvankam neekstrema, ankaŭ en islamismo.[1]

Moderna volismo[redakti | redakti fonton]

Friedrich Nietzsche

Subtenantoj de tiu tendenco estas Arthur Schopenhauer kaj Ferdinand Tönnies. Laŭtiuvoje naskiĝis vitalismo, intuiciismo (Henri Bergson kaj Edmund Husserl), neraciismo (Friedrich Nietzsche), pragmatismo (William James, F.C.S. Schiller). Sume, tiu tendenco allasas ke la homo per sia volo povas kaj rajtas atingi ĉiujn celojn.

Epigono de tiu tendenco estis Nietzsche per sia povovolo.

Foje volismo sin puŝis subteni ke la ŝtato estas fonto de opreso, kaj ke eĉ la popola volo esprimita per batolado estas perforto sur individuo kaj sur la malsame opiniantoj. Apenaŭ necesas aldoni ke tiuj volismaj tendencoj aprobis en ekonomiko la tutliberan entreprenan iniciaton.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Al tio aludis ankaŭ Benedikto la 16-a en la fama prelego (Kredo, Racio kaj Universitato - Rememoroj kaj rezonadoj) de Ratisbono de 22a de septembro 2006.

Ligoj kunrilataj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Carl Watner, George Smith & Wendy Mc Elroy, Essays on Voluntaryism, Pine Tree Press, 1983.
  • Watner, Carl. On the History of the Word "Voluntaryism" Arkivigite je 2008-12-18 per la retarkivo Wayback Machine
  • Lysander Spooner Outrage à chefs d'État, Les Belles Lettres, 1991, (ISBN 2-251-39003-0).
  • N. Abbagnano, Dizionario di filosofia, UTET, Torino 1971 (dua eldono).
  • F. Brezzi, Dizionario dei termini e dei concetti filosofici, Newton Compton, Roma 1995.
  • E.P. Lamanna / F. Adorno, Dizionario dei termini filosofici, Le Monnier, Firenze (rist. 1982).
  • L. Maiorca, Dizionario di filosofia, Loffredo, Napoli 1999.
  • D.D. Runes, Dizionario di filosofia, 2 voll., Mondadori, Milano 1972.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[1]