Saltu al enhavo

Volk und Wissen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
firmaa emblemo de nun
malnova emblemo
sinprezento okaze de la Lepsika librofoiro de 1951

La eldonejo Volk und Wissen (Popolo kaj scio, germane: Volk-und-Wissen-Verlag - mallongigo VWV) estas germana pedagogia eldonejo kiu eldonis ĝis la germania reunuiĝo kvazaŭ ĉiujn lernolibrojn de GDR. Aperis ĉe ĝi ekz. la serio Mathematische Schülerbücherei. En la 1991-a jaro transprenis ĝin la eldonejo Cornelsen, kun multaj dungitoj. En 1995 okazis nova kunfandiĝo kun la eldonejo Kamp-Verlag. La ĉefsidejo troviĝas en Berlino (Mecklenburgische Straße 53).

Fondiĝis ĉi eldonejo en oktobro 1945 [1] laŭ iniciato de la Soveta administrado SMAD.[2]. Krom lernolibrojn por ĉiuj orientgermanaj distriktoj ĝi ankaŭ publikigis la fakgazetojn "Kunsterziehung. Zeitschrift für Lehrer und Jugenderzieher", "Die Neue Schule" kaj "Neue Erziehung im Kindergarten". Heinrich Deiters, Wilhelm kaj Erwin Marquardt elpensis en 1947 la serion Pädagogische Bibliothek. Unua lektoro estis inter 1946 kaj 1958 Friedrich Lange, kiu eĉ mem aŭtoris.[3][4] Grava redaktorino estis ekz. Doris Wetterhahn. En 1951 ekestris la antaŭa edukadministro de la neniigota lando Brandenburgo, Fritz Rücker[5][6]

De 1957 la artistan orientiĝon prizorgis la grafikisto Günter Wolff. La eldonejo estis submetita rekte al la ministerio pri edukado. En 1989/90 deĵoris eldoneje 470 uloj, el kiuj la duono responsis pri redaktado. Pli ol po kvin centojn da libroj oni publikigis por jaro. Livereblis daŭre 1.100 verkoj kaj estis presitaj inter 25 kaj 30 milionoj da ekzempleroj. La jara spezo estis de 28 milionoj da (eostgermanaj) markoj. La novaj politikaj cirkonstancoj post aŭtuno 1989 necesigis forigon de enlibraj komunismaj ideologiaĵoj kio venigis grandan lukron al ĉi eldonejo.[7] Tiam detruiĝis multaj malnovaj libroj stokitaj. En printempo la tuto estis privatigita post kuniro kun la eldonejo Cornelsen. Ĝi gravegis ene de la germanujaj librolerneldonejoj. En 1995 oni akiris ankoraŭ la eldonejon Kamp-Schulbuchverlag kaj eknomiĝis Volk und Wissen/Kamp Verlag. Sidejoj estis en Berlino, Munkeno kaj Mülheim. En 2004 iĝis kompleta administra absorbiĝo de Cornelsen kaj oni translokis la sidejon al Wilmersdorf. La gamo de la ofertataj lernolibroj estas universala.

En 1965 la eldonejo estis premiita per Vaterländischer Verdienstorden (en oro).[8] Pluraj libroj gajnis la konkurson Plej belaj libroj de GDR. Kelkajn librojn honoris la frankfurta fondaĵo Stiftung Buĉkunst per la titolo La plej belaj libroj germanaj.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Christoph Links: Das Schicksal der DDR-Verlage. Die Privatisierung und ihre Konsequenzen. Christoph-Links-Verlag, Berlin 2009. ISBN 978-3-86153-523-2.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ulrich Kuhirt (eld.): Kunst der DDR. 1945-1959, E. A. Seemann Ver-lag Leipzig, 1982
  2. Links (2009), p. 98
  3. I. M. Lange, Horst F. Schötzki: "Die deutsche Revolution von 1848/49 und ihre Vorgeschichte" - ĉe: Lehrhefte für den Geschichts-Unterricht in der Oberschule, 1948, Verlag Volk-und-Wissen, Berlino
  4. I. M. Lange, Horst Schreck: Die Zeit trägt einen roten Stern. Aufbau-Verlag, Berlin, 1960
  5. Hohendorf, Gerd (eld.): Wegbereiter der neuen Schule. Berlin 1989, ISBN 3-06-212774-0, p. 210–217.
  6. Nicole Zabel: Zur Geschichte des Deutschen Pädagogischen Zentralinstituts der DDR, Chemnitz 2009, p. 71, noto 433
  7. Hans-Werner Fuchs: Bildung und Wissenschaft seit der Wende. 1997, ISBN 3-8100-1811-2, p. 95–96.
  8. Berliner Zeitung, 6.10.1965, p. 4.