Popola Operejo de Vieno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Volksoper Wien)
Popola Operejo de Vieno
Volksoper Wien
operejo
Bazaj datoj
Arkitekto Alexander Graf • Franz von Krauß vd
Estiĝo 1898
Lando Aŭstrio vd
Situo Vieno
Adreso Währinger Straße 78
Situo
Geografia situo 48° 13′ 28″ N, 16° 21′ 1″ O (mapo)48.224516.3504Koordinatoj: 48° 13′ 28″ N, 16° 21′ 1″ O (mapo)
Popola Operejo de Vieno (Vieno)
Popola Operejo de Vieno (Vieno)
DEC
Popola Operejo de Vieno
Popola Operejo de Vieno
Situo de Popola Operejo de Vieno
Map
Popola Operejo de Vieno
Retejo https://www.volksoper.at/
vdr
Popola Operejo Vieno, ĉefa enirejo ĉe Währinger-strato

Popola Operejo Vieno, germane Volksoper Wien, (fonetike: "folks-oper vin") aŭ "Operejo de la Viena Loĝantaro", estas la dua plej granda opera domo de Vieno kaj situas en la 9-a distrikto. Sur la sezona ludprogramo de septembro ĝis junio estas preskaŭ 300 surcenigoj de ĉ. 35 produktadoj.

Lignogravuraĵo de Imperiestra Jubilea Urboteatrejo, aperinta la 19-an de Januaro 1899 en "Leipciga Ilustrita Gazeto"

.

Historio[redakti | redakti fonton]

Paroloteatro[redakti | redakti fonton]

Popola Operejo estis finkonstruata en la jaro 1898 de la arkitektoj KRAUSS kaj GRAF - (Alexander Graf; Franz Freiherr von Krauß, n.14a Junio 1865 en Vieno; m. 24a februaro 1942) - kaj tiam nomiĝis Imperiestra Jubilea Urboteatrejo, kiuj produktis nur originalajn paroloteatrojn. Pro la tre nelonga konstrua periodo (10 monatoj), la unua direktoro Adam MÜLLER-GUTENBRUNN devis komenci kun ŝuldoj de 160,000 guldenoj. Ĉi tiu malfeliĉa noventrepreno, la Imperiesta Jubilea Urboteatrejo, devis deklari sian bankroton kvin jarojn poste en 1903.

Muzika Teatro de 1903 al 1950[redakti | redakti fonton]

La 1-an de septembro 1903 Rainer SIMONS transprenis la domon kaj renomis ĝin Imperiestra Jubilea Teatrejo kun la subtitolo Popola Operejo. SIMONS intencis daŭrigi la produktadon de germanaj deklamaj surscenigoj, sed ankaŭ establi seriojn da operoj kaj operetoj. La unuaj vienaj surscenigoj de Tosca kaj Salomeo (opero) estis en la jaroj 1907 kaj 1910. Mondaj famaj gekantistoj kiel Maria JERITZA kaj Richard TAUBER aperis tie; la dirigento Alexander ZEMLINSKY fariĝis la unua orkestro-majstro en 1906.

En la jaroj ĝis kaj tra la Unua Mondmilito la Popola Operejo atingis pozicion kiel la dua prestiĝa opera domo de Vieno. Post la jaro 1929 ĝi koncentris sin por leĝeraj operoj. Post la Dua Mondmilito la Popola Operejo Vieno fariĝis la alternativa ejo por la ruinigita Viena Ŝtata Operejo germane Wiener Staatsoper. En 1955 la Popola Operejo revenis al ĝia eksa rolo prezenti operojn, operetojn kaj muzikalojn.

Lastatempa historio[redakti | redakti fonton]

De septembro 1991 ĝis junio 1996 la Popola Operejo Vieno estis sub kolektiva gvidantaro kune kun la Viena Ŝtata Operejo. En 1999 la Popola Operejo fariĝis 100%-a filio de la Federaciaj Teatrejoj-Holdingo. Ekde la 1-a de septembro 2007 Robert MEYER gvidis la Popolan Operejon kiel artisma direktoro kune kun la komerca manaĝero Christoph LADSTÄTTER. Krom opero, opereto, muzikalo kaj baleto, la Popola Operejo prezentas ankaŭ specialajn surscenigojn kaj programojn por infanoj.

Faktoj kaj nombroj[redakti | redakti fonton]

Lokoj[redakti | redakti fonton]

sidloka plano

Sur tri malsamaj niveloj estas 1261 sidlokoj, 72 lokoj por starantaj spektantoj kaj du lokoj por rulseĝoj.

Nombro de elfaroj de jaro[redakti | redakti fonton]

Sezono Surscenigoj Spektantoj Utiligo Dungitoj
2004/2005 287 293.695 75,41 % nesciata
2005/2006 276 280.520 74,77% 524
2006/2007 281 289.721 78,34 % 523
2007/2008 291 325.491 85,77 % 526

Teknikaj donitaĵoj[redakti | redakti fonton]

La orkestra kavaĵo estas ekipita per du elektre movataj levpodioj. La ŝarĝmaksimumo sumiĝas je 500 kg/m² (antaŭe simpla podio, podiflanke duetaĝa podio) kaj alĝustigeblas de 0 ĝis 2,65 m sub la nivelo de scenejo.

La ruĝveluran ĉefkurtenon oni povas hidraŭlike drapiri kaj levi. La drapirrapideco estas de 0,15 ĝis 3,0 m/s; la levrapideco ĝis 2 m/s.

La sonkurteno el aluminiaj kadroj funkcias ankaŭ hidraŭlike. La aldona ŝarĝmaksimumo sumiĝas je 300 kg kun koncentrita ŝarĝo 150 kg. La levrapideco de la sonkurteno estas ĝis 0,8 m/s. La levrapideco de la platformo kun pezaj ŝarĝoj estas 0,5 m/s.

La hidraŭlike movata vualmekanismo havas ŝarĝmaksikmumon 350 kg kun koncentrita ŝarĝo 150 kg.

La sceneja areo ampleksas 480 m² kaj povas havi ŝarĝon ĝis 500kg/m². La uzebla sceneja larĝo sumiĝas je 17,2 m, kaj la sceneja profundo de la antaŭa portalrando ĝis la ŝovfaltpordego longas 19 m.

La sceneja areo konsistas el unu turnebla kaj levebla kerndisko kun diametro 7,20 m en la mezo kaj turnebla ringdisko kun ekstera diametro 15 m ĉirkaŭ la kerndiskoj. Krome estas 3 manmovataj, lokfiksitaj malleveblaj personplankolokoj.

Fera Kurteno[redakti | redakti fonton]

Sur la fera kurteno videblas la dediĉo de la domo al la 50-a jara registara jubileo de imperiestro Franz Joseph la 1-a per ambaŭ jarnombroj, 1848 maldekste kaj 1898 dekste. La bildon pentris Karl SCHÜLLER kaj Georg JANNY. Fronte en la mezo la bildo montras la urbon Vindobona (Vieno). La viro sur la dekstra bildduono simbolas la civitanojn de Vieno, per forigo de la bendo li vidu ankaŭ la belajn muzojn. Antaŭ la milito oni fordonis la feran kurtenon kaj ĝi restis ne trovebla ĝis en la 1990-aj jaroj, kiam ĝi videble aperis sur la tegmentejo de la Teatrejo je la Vieno (rivero), germane Theater an der Wien. Alian signifon por fera kurteno uzas la politiko.

Organiza strukturo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1999 la Popola Operejo Vieno estas 100%-a filio de la Federaciaj Teatrejoj-Holdingo kune kun la Viena Ŝtata Operejo kaj la Burgoteatrejo. Federaciaj Teatrejoj-Holdingo estas posedanta de la Respubliko de Aŭstrio. La Holdingo tenas ankaŭ 51.1 % el la Teatra Servo Gmbh, kiu proponas servojn por planado kaj administraciaj aferoj. La restanta 48.9% estas dividita egale inter la tri teatraj domoj (16.3% ĉiu).

En populara kulturo[redakti | redakti fonton]

En 1987, la opera domo estis uzita por sceno fiksita en Bratislavo, Ĉeĥoslovakio (nun forlasita de Slovakio), pro tio ke la James Bond (fikcia universo) filmas La Vivaj Taglumoj, kie Timothy Dalton faris lian debuton kiel Obligacio proksime al la tre komencanta de la filmo, kie li unue ekvidita la kernan virinan karakteron Kara Milovy (ludita de Maryam d'Abo). [1] Arkivigite je 2010-05-31 per la retarkivo Wayback Machine

Elektitaj aktoroj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [2] en la lingvoj germana, angla, franca, itala kaj japana.