Volodimir Sosjura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Volodimir Sosjura
Persona informo
Володимир Миколайович Сосюра
Naskiĝo 25-an de decembro 1897 (1897-12-25)
en Debalceve, Jekaterinoslava gubernio,  Rusia Imperio
Morto 8-an de januaro 1965 (1965-01-08) (67-jaraĝa)
en Kievo
Tombo Baikove Cemetery vd
Etno ukrainoj vd
Lingvoj ukraina vd
Ŝtataneco BorispiloRusia ImperioUkraina Popola RespublikoUkraina Soveta Socialisma Respubliko vd
Alma mater Ĥarkiva Universitato vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Subskribo Volodimir Sosjura
Familio
Infanoj Vladimir Sosyura vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • tradukisto vd
Aktiva dum 1917– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

SOSJURA Volodimir (ukraine Володимир Сосюра; 1898-1965) estis unu el la plej fekundaj ukrainaj poetoj de sovetia periodo. Naskiĝis en Donecka provinco, lia patro havis francajn radikojn. servis en Ruĝa armeo, lernis em Ĥarkiva Universitato. La unua poemo (ruslingva) aperis en 1917. Membro de diversaj literaturaj unuiĝoj, aŭtoro de ĉ. 80 poem-kolektoj, nekomparebla lirikisto. Liaj patriotikaj motivoj estis ofte kritikataj (poemo "Amu Ukrainion", 1944), verkoj malpermesita (poemo "Dva Volodjki").

Laŭreato de Stalina premio (1948).

Liajn poemojn esperantigis Andreo Rogov (10), Klara Rabinoviĉ (2), Sergeo Zikejev (2), Maria Vaŝĉiŝin.

Li mem tiel opiniis pri Esperanto: "Mi tre miras, ke Esperanto ne estas instruata en niaj lernejoj. Tio rapidigus, paralele al la organizado de rondetoj en la amasoj, la preparon de la anstatauigo de la rusa lingvo per Esperanto kiel ŝtata lingvo de USSR. Tio nin helpus pli rapide kaj pli sukcese batali kontraŭ la tiel nomataj lokaj naciismoj per ilia likvido. Tio metus la rusan lingvon en la saman lokon kiel la lingvoj de la aliaj respublikoj, kaj la grandrusa ŝovinismo sur la linio de kulturo estus nur loka naciismo. Esperanto - lingvo kreita surbaze de scio pri la evoluo de lingvoj - nin helpas iri ne blinde en la grandega maro al la tutmonda kulturo. Miaopinie necesas, fine, enkonduki Esperanton en la praktikan vivon de niaj respublikoj, kiel lingvon, kiu fariĝos ŝtata lingvo de USSR kaj poste de la tuta mondo".

Vladimir Sosjura estis edziĝinta dufoje. De tiu geedziĝo, Sosjura havis du filojn.