Volta-konga lingvaro
Aspekto
| Volta-konga lingvaro | |
| Parolata en | okcidenta Afriko, de okcidenta Ganao ĝis centra Niĝerio |
| Klasifiko | |
| Lingvistika klasifiko |
Niĝerkonga lingvaro |
| volta-konga lingvaro | |
| Glottolog | volt1241 |
La volta-konga lingvaro aŭ voltaa niĝera lingvaro estas branĉaro de la niĝerkonga lingvaro parolata precipe en okcidenta Afriko. La lingvaro havas proksimume 50 milionojn da parolantoj. Ĝi inkluzivas la plej gravajn lingvojn de suda Niĝerio, Benino, Togolando kaj sudokcidenta Ganao: la joruba, igba, edoa, fonua kaj evea.

