Voltaire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Voltaire
Atelier de Nicolas de Largillière, portrait de Voltaire, détail (musée Carnavalet) -002.jpg
Plena nomo François Marie Arouet
Naskiĝo la 21-an de novembro 1694(nun 1694-11-21)
Morto la 30-an de majo 1778 (83-jara)
Skolo/tradicio Klerismo
v  d  r
Information icon.svg

Voltero, franclingve Voltaire [volTER], pseŭdonimo de François Marie Arouet [franSŬA maRI arŬE] (naskiĝis la 21-an de novembro 1694(nun 1694-11-21) en Parizo, mortis samloke la 30-an de majo 1778, 83-jara) estis franca verkisto kaj filozofo. Li estis unu el la plej elstaraj figuroj de la 18-a jarcento por Francio kaj ankaŭ por la tuta Eŭropo kaj aparte por la movado de la Klerismo.

Li iĝis simbola figuro de la movado nomita filozofio de la Lumoj, plej elstara reprezentanto de la filozofa partio, dum lia nomo restis ligita al lia luktado kontraŭ la religia fanatikismo, kion li nomigis «Fifama», por la toleremo kaj la liberpenso. Diisto ekster religioj jam konstituitaj, lia politika celo estis por monarkio kaj modera kaj liberala, lumigita de la «filozofoj». Intelektulo engaĝita je la servo de la vero kaj de la justeco, li entreprenis sola kaj helpate de sia enorma elstareco, la defendon de viktimoj de la religia maltoleremo kaj de la malracio en aferoj kiujn li igis famaj: kiaj tiuj de Jean Calas, Pierre-Paul Sirven, kavaliro de La Barre, aŭ la grafo de Lally.

Lia literatura verkaro estas varia: lia teatro, lia eposa poezio, liaj historiaj verkoj, faris el li unu de la francaj verkistoj la plej famaj en la 18a jarcento; tiu verkaro enhavas ankaŭ rakontojn kaj romanojn, la Lettres philosophiques, la Dictionnaire philosophique kaj gravan leteraron, nome de ĉirkaŭ 21 000 trovitaj leteroj.

Laŭlonge de sia vivo, Voltaire ĉeestis ĉe la Grands (granduloj) kaj amikiĝis kun reĝoj, sen kaŝi sian malemon por la popolo, sed li ankaŭ luktas kontraŭ la intervenoj de la povo, kiu enprizonigis lin en la Bastilo kaj devigis lin ekziliĝi en Anglion aŭ malproksimiĝi el Parizo. En 1749, post la morto de Émilie du Châtelet, kun kiu li havis maltrankvilan rilaton dum dekkvin jaroj, li foriris al la kortego de Prusio, sed, seniluziiĝinta ĉe siaj esperoj ludi gravan rolon ĉe Frederiko la 2-a en Berlino, li malamikiĝis al tiu dum tri jaroj kaj forlasis Berlinon en 1753. Li rifuĝiĝis iom poste ĉe Délices, proksime de Ĝenevo, antaŭ akiri en 1759 bienon ĉe Ferney, ĉe la limo inter Francio kaj Ĝenevo, ŝirme de povuloj. Li ne revenos al Parizo ĝis 1778, laŭdata de la popolo post foresto de preskaŭ 28 jaroj. Li mortiĝis 83jaraĝa.

Voltero, desegno de Houdon.

Voltaire emis komforton, la plezurojn de la manĝado kaj de la babilado, kion li konsideris, kun la teatro, kiel unu de la plej taŭgaj formoj de la vivo en socio. Zorge de sia materia bonfarto, kiu garantiis lian liberecon kaj lian sendependon, li akiris konsiderindan riĉon en spekuloperacioj kiuj antaŭvidas la spekuladon en borso de la fino de la reĝado de Ludoviko la 16-a kaj per la vendado de siaj verkoj, kio permesislin instaliĝi en 1759 ĉe la kastelo de Ferney kaj loĝi tie sufiĉe komforte kaj invitante proksimulojn. La pilgrimado al Ferney formis parton en 1770-1775 de la edukveturado de la eŭropa elito klerisma. Per investado de sia kapitalo, li faris la malriĉan vilaĝon Ferney malgrandan prosperan urbeton. Malavara, bonhumora, li estis tamen ĉikanema kaj foje feroca kaj malnobla ĉe siaj kontraŭuloj kiaj Jean-Jacques RousseauCrébillon[1].

Konsiderata de la Franca Revolucio — kun Jean-Jacques Rousseau, sia malamika frato — kiel pioniro, li eniris en la Panteono en 1791, la dua post Mirabeau. Je tiu periodo, je iniciato de la markizo de Villette kiu gastigis lin, la "Quai des Théatins" kie la verkisto loĝis en Parizo je la momento de sia morto estos renomita "Quai Voltaire". Honorita de la Tria Respubliko de Francio (ekde 1870, en Parizo, kaj bolevardo kaj placo portas lian nomon), li nutris, en la 19a jarcento, la luktantajn pasiojn de kontraŭloj kaj partianoj de la laikeco de la Ŝtato kaj de la publika eduksistemo, kaj trans tio, de la spirito de la Lumoj.

Sidiĝinta Voltaire de Houdon.
La originalo en marmoro ornamas la forumon de la Franca Komedio. Srino. Denis, kiu ne deziris teni la Nuda Voltaire de Pigalle, mendis tiun statuo de Houdon kaj donacis ĝin al la Franca Komedio. La verko estis reproduktita el terakoto, el gipso kaj el bronzo en diversaj formatoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Eko (1694-1733)[redakti | redakti fonton]

Origino: naskiĝo kaj patreco necertaj[redakti | redakti fonton]

François-Marie Arouet naskiĝis oficiale la 21an de novembro 1694 en Parizo kaj estis baptita la venontan tagon en la tiama preĝejo (jam ne plu ekzistanta) de Sankta Andreo de la Artoj aŭ de Arkoj. Sed Voltaire asertis foje ke vere li naskiĝis la 20an de februaro 1694 en Châtenay-Malabry. Li ankaŭ pridisputis sian patrecon, konvikita ke lia vera patro estis iu Rochebrune[2]:

Citaĵo
 Je crois aussi certain que d’Alembert est le fils de Fontenelle, comme il est sûr que je le suis de Roquebrune (Mi kredas ankaŭ certe ke d’Alembert estas la filo de Fontenelle, same ke li estas certa ke mi estas filo de Roquebrune) 

. Voltaire defendis ke la honoro de sia patrino konsistis je prefero de bravulo kiel Roquebrune, «mousquetaire, officier, auteur et homme d'esprit» (musketisto, oficiro, verkisto kaj geniulo) al sia patro, la notario Arouet[3] kies kliento estis Roquebrune, ĉar Arouet estis, laŭ Voltaire, homo tro komuna. La bapto ĉe Parizo celus kaŝi la fakton de la ekstergeedza nasko kaj la malmultan esperon de survivado de la infano. Ne ekzistas certeco sed nur la ideo ke ekstergeedza nasko kaj sangorilato kun la militista nobelaro plaĉis al Voltero.

Portreto de Voltaire fare de Nicolas de Largillière (ĉirkaŭ 1724-1725)
Kastelo de Versajlo

El patra flanko (oficiale), la familio Arouet estis origina el malgranda vilaĝo de la nordo de Poitou, nome Saint-Loup, proksime de Airvault, kie ili dediĉis sin el la 15a kaj 16a jarcentoj al agado de tanado. La familo Arouet estus ekzemplo de la socia ascendo de la burĝaro en la 17a jarcento. La unua Arouet kiu lasis sian provincon instaliĝis en Parizo en 1625 kie li malfermis vendejon de tolaĵoj kaj silko. Li edzinigis filinon de riĉa komercisto pritola kaj pliriĉiĝis sufiĉe por aĉeti por sia filo, François, nome la patro de Voltaire, postenon de notario ĉe Châtelet en 1675, certigante por la postenulo la aliron al la malalta jura nobelaro. Tiu lasta, laborema kaj honesta, kreskigis ankoraŭ la familian riĉon, edziĝis la 7an de junio 1683 al la filino de krim-aktuaro ĉe la Parlamento. Arouet la patro volis doni al sia filo intelektan edukadon kongrua kun la alto de la montritaj ebloj.

Kun Marguerite d’Aumard, Arouet la patro kreskas kvin gefilojn (el kiuj tri atingas la plenkreskan aĝon), kaj revendas sian postenon en 1696 por akiri postenon de reĝa konsilisto, kontrolisto de spicoj ĉe la Trezortribunalo. Voltaire perdis sian patrinon je sia aĝo de sep jaroj. Li havis ĉefe pliaĝan fraton, nome Armand, advokato ĉe la Parlamento, rigora katoliko (jansenisto), kaj fratinon, nome Marie, unika samfamiliano kiu inspiris al li amon. Edzino de Pierre François Mignot, korektisto ĉe la Trezortribunalo, ŝi estos la patrino de la abato Mignot, kiu ludos gravan rolon je la morto de Voltaire, kaj de Marie Louise Mignot, la futura «Madame Denis», kiu kunhavos kun Voltero parton de sia vivo.

Studoj ĉe la Jezuitoj (1704-1711)[redakti | redakti fonton]

Diference de sia pli aĝa frato ĉe la jansenistoj, François-Marie eniris dekjaraĝa internulo en la lernejo Louis-le-Grand ĉe la Jezuitoj,[4], kie lernis ekzemple 10 % de filoj de eksterlandaj nobeloj de Mezoriento kaj ankaŭ kelkaj ĉinoj. Tie François-Marie restis dum sep jaroj. La jezuitoj intruis latinon kaj retorikon, sed ili volis ĉefe formadi homojn de mondo kaj iniciatigis la lernantojn al la sociaj artoj: retorikaj konkurencoj, politikaj polemikoj, konkursoj de versigo, kaj teatro. Oni organizis spektaklojn, plej ofte en latino el kiuj laŭprincipe oni forigis la amajn scenojn, kaj kies virinaj roloj estis ludataj de knaboj, kiuj estis prezentataj kursofine dum la distribuado de premioj.

Arouet estis brila lernanto, tuj fama pro sia versig-kapablo: lia entute unua publikaĵo estas Ode à sainte Geneviève. Presita de la Pastro, tiu odo estis disvastigita eĉ ekster la muroj de Louis-le-Grand. Li lernis en la lernejo Louis-le-Grand interagadi egalece kun gefiloj de gravuloj, kies amikeco estos por la juna Arouet ege utila dum sia tuta vivo: inter multaj aliaj, la fratoj Argenson, René-Louis kaj Marc-Pierre, estontaj ministroj de Ludoviko la 15-a kaj la estonta duko de Richelieu. Kvankam li estos tre kritikema pri tio kio koncernas la religion ĝenerale kaj la ekleziulojn partikulare, li konservos dum sia tuta vivo grandan respekton por sia jezuita instruisto Charles Porée. Voltaire verkis en 1746:

Citaĵo
 Rien n’effacera dans mon cœur la mémoire du père Porée, qui est également cher à tous ceŭ qui ont étudié sous lui. Jamais homme ne rendit l’étude et la vertu plus aimables. Les heures de ses leçons étaient pour nous des heures délicieuses ; et j’aurais voulu qu’il eût été établi dans Paris, comme dans Athènes, qu’on pût assister à de telles leçons ; je serais revenu souvent les entendre. (Nenio forviŝos en mia koro la memoron de la pastro Porée, kiu estas same kara al ĉiuj kiuj studis ĉe li. Neniam homo havigis studadon kaj virton pli aminda. La horoj de lia instruado estis por ni ĉiuj plezuraj horoj; kaj mi estus volinta ke li setliĝu en Parizo, kiel ĉe Ateno, ke oni povi ĉeesti al tia instruado; mi estus ofte revenanta aŭdi ĝin.) 

Ekoj kiel beletristoj kaj unuaj provokaĵoj (1711-1718)[redakti | redakti fonton]

La Domo de la Templanoj, detalo de la mapo de Turgot, 1739. La palaco de la granda prioro (dekstre de la enirejo) kunigis liberpensulan societon kie venis ofte Arouet post eliro de la lernejo.

Arouet forlasis la lernejon en 1711 kiam li estis 17jaraĝa kaj anoncis al sia patro ke li volas esti beletristo, kaj ne advokato aŭ postenulo kiel konsilisto ĉe la antikvreĝima Parlamento, investo sufiĉe konsiderinda kiun la patro estis preta fari por li. Pro la patra kontraŭstaro, li eniris en la altlernejo de juro kaj ĉeestas ĉe la societo de la Maison du Temple (Domo de la Templanoj), laŭ kiu kunvenis en la hejmo de Philippe de Vendôme membroj de la alta nobelaro kaj poetoj (el kiuj Chaulieu), kleraj epikuristoj konataj pro sia genio, sia ateismo kaj sia skeptikismo. La abato de Châteauneuf, lia baptopatro, estis prezentinta lin ekde 1708. En lia akompano, li konvinkiĝis ke li estis naskiĝinta el granda senjoro ateisto kaj neniel rilatis kun la familio Arouet kaj komunaj stirpoj. Tio estis por li ankaŭ lernejo de poezio; li lernis ankaŭ fari versojn

Citaĵo
 malpezajn, rapidajn, pikantajn, nutritajn de antikvaj aludoj, liberaj el tono ĝis la diboĉado, ŝercante senmezure pri religio kaj monarkio[5] 

Lia patro apartigis lin provizore el tiu etoso sendante lin al Caen, poste fidis lin al frato de sia baptopatro, nome la markizo de Châteauneuf, kiu ĵus estis nomumita ambasadoro ĉe Hago kaj akceptis iĝi lia privata sekretario. Sed tiu malproksimigo ne daŭris. Kristnaske de 1713, li estis reveninta, elpostenigita kaj elnederlandigita pro nelicaj rilatoj kun fraulino. Furia, lia patro volis sendi lin en Amerikon sed fine situis lin en la studio de pariza magistro. Li estis savita de iama kliento de Arouet, klera kaj riĉa, nome M. de Caumartin, markizo de Saint-Ange, kiu konvinkis lin fidi je sia filo por testi la poezian talenton de la juna ribelulo. Arouet la filo ankaŭ feriis ĉe la kastelo de Saint-Ange ĉe Fontainebleau kaj dume li legis, verkis kaj aŭskultis rakontojn de sia gastiganto, kio utilis al li por la verkado de La Henriade kaj Le Siècle de Louis XIV.

La kastelo de Sceaux. La dukino de Maine tenis reĝecan kortegon kaj postulis de siaj gastoj versojn pri ĉio kaj nenio. Je tiaj aferoj, Arouet estis unu el la partoprenantoj.

En 1715, je la komenco de la Regenteco, Arouet estas 21jaraĝa. Li estas tiom brila kaj amuza ke la alta socio petegas lian ĉeeston. Li estus povinta iĝi amiko de la Regento sed li troviĝas en la kampo de liaj malamikoj. Invitita al la kastelo de Sceaux, centro de opozicio plej aktiva kontraŭ la nova povo, kie la dukino de Maine, edzino de la duko de Maine, eksterleĝa legitimita filo de Ludoviko la 14-a, tenas brilan kortegon, li ne povas eviti fari insultajn versojn pri la amaj rilatoj de la Regento kaj de lia filino, la dukino de Berry, kiu ĵus naskis sekrete.

La 4an de majo 1716, li ekziliĝis al Tulle. Lia patro uzis influon ĉe iamaj klientoj por moligi la Regenton kiu anstataŭigis Tulle per Sully-sur-Loire, kie Arouet la filo instaliĝis en la kastelo de la juna duko de Sully, konatulo de la movado ĉirkaŭ Temple, kiu vivis kun siaj proksimuloj ĉe serioj de dancoj, festenoj kaj diversaj spektakloj. Proksime de la vintro, li petis favoron (pardonon) de la Regento, kion li ricevis. La juna Arouet tiam rekomencis sian turbulan vivon en Saint-Ange [6] kaj ĉe Sceaux, profite de la gastemo de la riĉuloj kaj de la komforto de iliaj kasteloj. Sed, kaptita de la medio, kelkajn semajnojn poste, li refiagis. Amikiĝinte kun iu Beauregard (belrigardo), reale informanto de la polico instrukciita por paroligi lin, li konfesas esti la aŭtoro de novaj verkoj de satiraj versoj kontraŭ la Regento kaj lia filino[7]. La 16an de majo 1717, li estis sendita al la Bastila Prizono per lettre de cachet. Arouet estis tiam 23jaraĝa kaj restos enbastiligita dum dekunu monatoj.

Unuaj literaturaj sukcesoj kaj reveno de la Bastilo (1718-1726)[redakti | redakti fonton]

Voltaire famiĝis 24jaraĝa danke al la sukceso de sia tragedio Edipo (1718).

Je sia unua eliro de la prizono de la Bastilo, konscia esti malŝparinta sian tempon kaj sian talenton, li volis ŝanĝi sian vivon, kaj famiĝi en la ĝenroj la plej nobelaj de la tiama literaturo: nome la tragedio kaj la eposo.

Por rompi el sia pasinto, kaj ĉefe el sia familio, por forviŝi nomon enhavantan vulgarajn konsiderojn[8], li kreis nomon belsonan: nome Voltaire. Oni ne scias el kiuj elementoj li prilaboris tiun pseŭdonimon. Oni starigis nombrajn hipotezojn, ĉiuj verŝajnaj sed neniam pruvitaj: inversigo de la silaboj de la urbeto Airvault (proksima de la vilaĝo el kiu estis origina la familio Arouet), anagramo de Arouet l.j. (la juna)[9] aŭ eĉ estas referenco al iu rolulo de teatro nomita Voltare.

La 18an de novembro 1718, lia unua verko sub la pseŭdonimo Voltaire, Edipo, atingis enorman sukceson[10]. La publiko, kiu vidis en li novan Racine, ŝatis liajn versojn kun formo de sentencoj[11] kaj liajn insolentajn aludojn al la mortinta reĝo kaj al la religio.[12] Liaj talentoj de poeto de moderna socio sukcesegis en la salonoj kaj kasteloj. Li iĝis intima amiko de la familio Villars, kiu ricevis lin en sia kastelo de Vaux, kaj la amanto de Madame de Bernières, edzino de la président à mortier de la parlamento de Rouen.

Post la malsukceso de dua tragedio, li konis novan sukceson en 1723 per La Henriade, poemo de 4,300 aleksandroj reference ala klasikaj modeloj (Iliado de Homero, Eneado de Vergilio) kies temo estis la sieĝo de Parizo fare de Henriko la 4-a kaj kiu skizas la portreton de ideala monarko, malamiko de ĉia fanatikismo: oni vendis 4,000 ekzeemplerojn en kelkaj semajnoj, kaj tiele tiu poemo konoj sesdek eldonojn sinsekvajn dum la vivo de ties aŭtoro. Por siaj samtempaj admirantoj, Voltaire estos dumlonge la aŭtoro de La Henriade, la «franca Vergilio», la unua kiu verkis nacian eposon, sed tiu ne pasis al la futuro kaj estis forgesigita fare de la romantismo en la 19a jarcento. [13]

En januaro de 1726, li suferis humiligon kiu markos lin sian tutan vivon[14]. La kavaliro Guy-Auguste de Rohan-Chabot, juna aroganta nobelo, apartenanta al unu de la plej elstaraj familioj de la regno, alparolis lin ĉe la Franca Komedio:

Citaĵo
 Monsieur de Voltaire, Monsieur Arouet, comment vous appelez-vous? (Sinjoro Voltaire, Sinjoro Arouet, kiel vi nomiĝas?) 

Voltaire respondis:

Citaĵo
 Voltaire! Je commence mon nom et vous finissez le vôtre (Voltaire! Mi komencas mian nomon kaj vi finas tiun vian.) 

Kelkajn tagojn poste, oni alvokis lin dum vespermanĝo ĉe sia amiko la duko de Sully. Surstrate, li estis batita per bastonoj fare de la servistoj de la kavaliro, kiu rigardas la aferon el sia kaleŝo. Vundita kaj humiligita, Voltaire volas akiri venĝon, sed neniu el liaj nobelaj amikoj defendis sian partion. La duko de Sully eĉ malakceptis akompani lin ĉe la policejo por apogi lian plendon. Ne meritis la penon maltrankviligi membron de la familio Rohan ĉar tiu faris bati verkiston:

Citaĵo
 Nous serions bien malheureux si les poètes n’avaient pas d’épaules (Ni estus tre malfeliĉaj se la poetoj ne havus dorsojn,) 

diris iu Caumartin.[15] La princo Conti skribis sur la afero ke la bastonfrapoj

Citaĵo
 estis bone ricevitaj sed malbone faritaj. 

Voltaire volis venĝi sian honoron per armoj, sed lia ardo voli fari justicon per si mem maltrafis ĉiujn. La familio Rohan sukcesis eĉ atingi ke oni arestu Voltaire, kiu estis enkarcerigita en la Bastilo la 17an de aprilo. Li estos liberigita, du semajnojn poste, nur kondiĉe ke li ekziliĝu.

En Anglion, «tero de Libereco» (1726-1728)[redakti | redakti fonton]

Verkitaj parte en Anglio, la Lettres philosophiques estas «la unua bombo lanĉita kontraŭ la Antikva Reĝimo» (Gustave Lanson). Tiuj faros en Parizo en 1734 enorman skandalon kaj kondamnos ties aŭtoron al la ekzilo.

Voltaire estis 32jaraĝa kiam li foriris al Anglio. Tiu esperto markos lin per neforviŝebla memoro. Li iĝis profonde impresita de la spirito de libereco de la angla socio (kio ne evitis, ke li konstatu la ombrojn de la bildo, ĉefe ĉirkaŭ la fino de sia estado tie). Dum en Francio estis la regado de la lettre de cachet, en Anglio la leĝo de Habeas corpus de 1679 (neniu povas resti arestita sen decido de juĝisto) kaj la Deklaro de rajtoj de 1689 protektas la anglajn civitanojn kontraŭ la povo de la reĝo. Anglio, tiu «lando de filozofoj», havigas justicon al la veraj granduloj kiuj estis tiuj de la genio. Kiam li ĉeestis en 1727 en la solena funebro de Newton en la Abatejo Westminster, li faris la komparon: supozinte ke Descartes mortiĝu en Parizo, certe oni ne estus interkonsentinte ke li estu entombigita en la Baziliko de Saint-Denis, ĉe la reĝaj tomboj. Ankaŭ la materia sukceso de la popolo de Anglio okazigas sian admiradon. Li rilatigas la malprogreson de Francio en la ekonomia tereno kun la arkaismo de ties institucioj. Li ĉirkaŭkalkulas ke, tie kie kreskas la intenso de la komercaj kaj intelektaj interŝanĝoj, pligrandiĝas proporcie la deziro de la popoloj al plia libero kaj tolero.

Li bezonis malmultan tempon por akiri elstaran regadon de la angla lingvo. En novembro de 1726, li instaliĝis en Londono. Li renkontiĝas kun verkistoj, filozofoj, saĝuloj (fizikistoj, matematikistoj, naturalistoj) kaj iniciatis al konfakoj kiujn li malkonis ĝis tiam. Lia estado en Anglio donas al li la okazon malkovri Newton kies verkon li ĉiam disvastigos. Tiele oni povas skizi la mutacion de la beletristo en «filozofo», kio kondukos lin al investado en ĝenroj ĝis tiam konsideritaj kiel malmulte prestiĝaj: nome historio, politika eseo kaj poste la romano. En Anglio li ekverkis en angla la verkon per kiu li montras sian observadon pri Anglio, kiun li aperigos en 1733 en Londono sub la titolo Letters Concerning the English Nation kies franca versio estas la Lettres philosophiques.

Li alproksimiĝis al la kortego de Georgo la 1-a poste de Georgo la 2-a kaj preparis eldonon de la Henriade por abono akompanata de du eseoj en angla kiu havigis grandan sukceson (343 abonantoj) kaj rekuperigis liajn financojn. Simila abonkampanjo malfermita en Francio fare de lia amiko Thériot atingis nur 80 abonantojn kaj iĝos celo de nombraj konfiskoj fare de la polico.

Reveno el Anglio, loterio kaj ascendo (1728-1733)[redakti | redakti fonton]

Aŭtune de 1728, li estis permesita reveni en Francion kondiĉe le li restu malproksime de la ĉefurbo. La afero Rohan eksdatiĝis jam de tri jaroj. Voltaire kondutis prudente, kaj loĝis plurajn monatojn ĉe Dieppe kie li ŝajnigas sin anglo. Li ricevis en aprilo la permeson veni en Parizon, sed Versajlo restis al li malpermesita.

Charles-Marie de La Condamine: laŭ lia ideo Voltaire riĉiĝis partopreninte en ŝtata loterio.

Voltaire voli iĝi riĉa por iĝi sendependan verkisto. Je sia reveno el Anglio, li havas nur malmultan havaĵon kiujn li uzas aktive por fari ilin fruktigi. Li akiras gravan kapitalon (kun aliaj kaj laŭ ideo de la matematikisto La Condamine) partoprenante en ŝtata loterio malbone ideita[16]. Poste, li foriris al Nancy por spekuli per akcioj eldonitaj de la nova duko de Lorraine, operaco en kiu li eble «triobligis sian oron[17]». Li ricevis ankaŭ en marto 1730 sian parton de la patra heredo. Tiuj fondusoj estis racie investitaj[18] en komerco, «la aferoj de Berberio», vendado de tritiko de Nordafriko al Hispanio kaj Italio kie ĝi estis plej enspeziga ol ĉe Marsejlo kaj la «transakcioj de Kadizo», nome interŝanĝo de produktoj de la francaj kolonioj kontraŭ oro kaj arĝento el Peruo kaj Meksiko. En 1734, li fidis siajn kapitaloj al la fratoj Pâris en ilia entrepreno de provizoj al la armeoj. Fine, el 1736, Voltaire ekpruntedonis monon al gravaj personoj kaj al tuteŭropaj princoj, tuj transformita en enspezoj laŭ ofta tiama praktiko.

Citaĵo
 J’ai vu tant de gens de lettres pauvres et méprisés que j’ai conclu dès longtemps que je ne devais pas en augmenter le nombre (Mi vidis tiomajn malriĉajn beletristojn kaj malaprezatajn ke mi konkludis delonge ke mi ne devis pligrandigi ties nombron). 

Tiu programo estis realigata je lia reveno el Anglio.

En 1730, okazaĵo, kiun li memoros je la horo de sia morto, kortuŝis kaj skandalis lin. Li estis kun Adrienne Lecouvreur, nome aktorino kiu estis ludanta liajn teatraĵojn kaj kun kiu li estis havante rilaton, kiam ŝi mortiĝis. La pastro de la paroĥo de Saint-Sulpice malakceptis entombigi ŝin (Francio estis tiam la nura katolika lando kie la aktoroj suferis pro ekskomuniko). La kadavro devis esti metita sur ĉaro ĝis malgrava tereno ĉe la limo de la urbo kie ŝi estis enterigita sen ajn monumento por marki ŝian tombon. Kelkajn monatojn poste mortiĝis en Londono aktorino, Sino. Oldfield, kaj estis enterigita en la Abatejo Westminster. Denove Voltaire faris la komparon.

Voltaire revenis literature al Parizo per teatro (sed li laboras laŭ sia kutimo je kelkaj verkoj samtempe). Sen multa sukceso per Brutus, La mort de César kaj Eriphyle. Sed Zaïre en 1732 havigas al li sukceson kompareblan al tiu de Edipo kaj ĝi estis ludita en la tota Eŭropo (la 488a ludo okazis en 1936).

La famigo de Voltaire per la Lettres philosophiques aŭ la Lettres anglaises, publikigitaj en 1734 ŝajnas la unua majstroverko de la epoko de la Klerismo. Dudek kvin leteroj pritraktas temojn tre variajn: la religio, la sciencoj, la artoj, la politiko aŭ la filozofio (ĉefe de Pascal). La verko estis direktita al popolo pli malpli klera, kapabla legi sed sufiĉe necesa de ia edukado. Ili estas malfermaj leteroj, destinitaj esti legataj de plej granda nombro da legantoj ebla danka al ties apero laŭ formo de libro.

Inter Frederiko kaj Emilia (1733-1749)[redakti | redakti fonton]

Émilie du Châtelet (1706-1749) ĉe sia labortablo havante cirkelon sur malferma kajero (portreto de Quentin de La Tour)
Voltaire estas 41jaraĝa.

Post monatoj, ne tre sana, Voltaire vivis sen amatino. En 1733, li iĝis la amanto de Sino. du Châtelet, nome Émilie du Châtelet 27jaraĝa, 12 malpli ol Voltaire. Filino de sia antikva protektanto, nome la barono de Breteuil, ŝi decidis dum dekses jaroj pri la orientado de sia vivo, en situacio preskaŭ geedza (ŝia edzo, militisto kiu postenis tra Eŭropo kun sia reĝimento, ne postulis el ŝi fidelecon, kondiĉe ke oni ŝajnigu normalecon, regulon kiun Voltaire «amiko de la familio» sciis respekti). Ili havis komunan entuziasmon por la studo kaj sub la influo de sia amikino, Voltaire enpasiigis por la sciencoj. Li

Citaĵo
 lernis el ŝi pensi[19] 

diris li. Ŝi ludis gravan rolon en la metamorfozo de la ĝistiama beletristo en «filozofon». Ŝi lernigis al li la arton de la diplomatio, bremsis sian senordan ardon. Ili konos dek jarojn de feliĉo kaj komuna vivo. La pasio malvarmiĝis poste. La malfideleco estis reciproka (la nevino de Voltaire, Sino. Denis, iĝis lia amatino fine de 1745, sekreto tre kaŝita dumvive; Sino. du Châtelet enamiĝis pasie de Saint-Lambert en 1748), sed ili ne separiĝos dume, male la rilato inter ambaŭ spiritoj eĉ plifortiĝis. Je ŝia morto, en 1749, ŝi neniam estos anstataŭata. Sino. Denis, kiun Voltaire amos tenere, zorgos pri hejmaj aferoj (pri kiuj ne zorgis Sino. du Châtelet), sed ŝi neniam estos la konfidenculino kaj konsilistino de liaj laboroj.

Maupertuis kaj sia familio: li iĝis amatino de Émilie.

Émilie estis vera scienculino. La etendo de ŝiaj konoj en matematiko kaj en fiziko faris el ŝi escepton en tiu jarcento. Ŝi estas ankaŭ monduma virino kiu vivas modernan vivon krom siaj studoj. Ŝi amis la amon (ŝi jam estis havinta plurajn amantojn, el kiuj la duko de Richelieu; ŝi iĝis en 1734 la amatino de sia profesoro de matematiko, Maupertuis, kiun prezentis al ŝi Voltaire) kaj la vetludon, pro kio ŝi perdis multon da mono. Ŝi serĉis viron je sia mezuro por atingi sian intelektan sukceson: Voltaire estis elstara verkisto, de eŭropa famo, same deziranta sukceson ankaŭ li mem.

1734 estis la jaro de la eksterleĝa publikigo de la Lettres philosophiques, foje nomita la «manifesto de la Lumoj[20]», granda kaj polemika intelekta eseo pri la moderneco angla, publikigita en la tuta Eŭropo je 20,000 ekzempleroj, laŭ ĉirkaŭkalkulo de René Pomeau[21], cifero partikulare alta por la epoko. La elstarigo de la libereco kaj de la toleremo angla estis konsiderita en Parizo kiel atako kontraŭ la registaro kaj la religio. La libro estis kondamnita de la Parlamento de majoritato de jansenistoj kaj bruligita ĉe la granda ŝtuparo de la Palaco. Oni proklamis lettre de cachet kontraŭ Voltaire kiu fuĝis al la kastelo de Cirey, nome la kastelo ĉampanja kiun posedis la familio Châtelet. Post unu jaro, kaj post lettre de désaveu (senkulpiga deklaro) per kiu li «proklamas sian tutan submeton al la religio de liaj gepatroj», li ricevos permeson reveni al Parizo se necese, sed ĉiukaze la lettre de cachet ne estis nuligita.

Statuo de Johana de Arko en Reims. Multaj francoj ne pardonis al Voltero ke li primoku ŝin per La Pucelle.

Dum la venontaj dek jaroj pasitaj ĉefe ĉe Cirey, Voltaire ludos duoblan ludon: trankviligi siajn kontraŭulojn por eviti la Bastilon, pluigante sian filozofian verkaron por gajni la koron de la dubemuloj. Ĉiaj rimedoj estas bonaj: eksterleĝaj publikaĵoj malkonfesitaj, manuskriptoj el kiuj oni sciigas ke temas pri privataj fantaziaĵoj ne destinitaj al publikigo kaj kiujn oni legas nur al amikoj kaj vizitantoj kiuj disvastigas la plej ardajn erojn (ekzemple La Pucelle kiu primokas la figuron de Johanino de Arko). Lia engaĝiĝo estas neseparebla de kontraŭreliga militemo. La religia maltoleremo, kiu laŭ li respondecas pro malprogreso de civilizo, estas por li unu de la arkaismoj el kiuj oni devus purigi Francion.

Voltaire restaŭris Cirey danke al sia mono. La tagoj iĝas studemaj: komunaj diskutoj, legadoj kaj laboroj, personaj taskoj, temantaj pri scienco kaj religio. Voltaire faris sciencajn eksperimentojn ĉe la laboratorio de Émilie por la konkurso de la Akademio de Sciencoj. Helpita de Émilie du Châtelet, li estis unu de la unuaj kiuj popularigis en Francion la ideojn de Newton pri la universala gravito publikigante Épitre sur Newton (1736) kaj Éléments de la philosophie de Newton (1738). Li komencis La Pucelle (por amuziĝi, diris li) kaj Le Siècle de Louis XIV (por konvinki sian amikinon kiu ne amis historion), preparis L’Essai sur les mœurs, ĝenerala historio de la kristana Okcidento kie li nombrigas la hororojn fare de la fanatikismo. Li verkis ankaŭ teatron per Alzire (kiu faris «perdi la spiradon» al la juna Rousseau) kaj Mérope kiu estis granda sukceso. Poemo, per kiu li defendas la lukson («Le superflu, chose très nécessaire»), nome Le Mondain, kaj kiu alvokas la vivon de Adamo[22], skandalas Parizon ĉefe ĉe la jansenismaj etosoj. Avertita, li fuĝis en Nederlandon timiĝinte reprezaliojn. En 1742, lia teatraĵo Mahomet estis plaŭdita en Parizo. Sed la samaj etosoj akuzas Voltaire akuzi, trompe tra kritiko al Islamo, la kristanismon. Tiu etosoj akiris tiom reĝajn apogojn, kiuj dekomence ne volis malpermesi la teatraĵon, ke Voltaire, ankoraŭ sub la minaco de la lettre de cachet de 1734, devis retiri la teatraĵon post la 3a ludado. Ĝi ne estos reludata ĝis 1751. Voltaire aperis pli kaj pli kiel kontraŭanto de la religio.

En 1736, Voltaire ricevis la unuan leteron de la estonta reĝo de Prusio. Komencis tiam korespondado kiu daŭros ĝis la morto de Voltaire (interrompita en 1754, post la ofendo de Frankfurto, ĝi rekomencos en 1757).

Citaĵo
 Continuez, Monsieur, à éclairer le monde. Le flambeau de la vérité ne pouvait être confié à de meilleures mains[23] (Plue, Sinjoro, lumigi la mondon. La torĉo de la vero ne povis esti fidata el pli bonaj manoj) 

skribis al li Frederiko kiu volis ligi lin al sia kortego ĉiarimede. Voltaire vizitos lin plurajn fojojn, sed li malakceptis instaliĝi en Berlino dum vivo de Srino. du Châtelet kiu malfidis de la filozofa reĝo.

Ludoviko la 15-a, malamiko de Voltaire, malhelpis lian brilon en la pariza medio.

Eble pro tiu tialo, Madame du Châtelet pelis Voltaire serĉi revenon al la gracio de Ludoviko la 15-a. Siaflanke, Voltaire ne vidas estontecon por siaj ideoj sen la konsento de la reĝo. En 1744, li estis helpata de la situacio: la nova ministro de Eksterlandaj Aferoj estas d’Argenson, lia iama kundisĉiplo de Louis-le-Grand kaj korme kaj ĉefe li havas la apogon de la nova favoratino Madamo de Pompadour, kiu miras lin. Lia amikeco kun la reĝo de Prusio estas favora kromaĵo. Li sonĝis iĝi peranto de alianco inter ambaŭ reĝoj kaj akceptis diplomatian mision, kiu malsukcesis. Danke al liaj apogantoj, li akiris la postenon de historiografiisto de Francio, la titolon de «gentilhomme ordinaire de la chambre du roi» (ordinara servisto de la reĝa ĉambro) kaj de la enirado en lia ĉambro. Kadre de liaj funkcioj, li komponis lirikan poeziaĵon, nome La Bataille de Fontenoy kaj operon, kun Rameau, por la glorio de la reĝo. Sed Ludoviko la 15-a ne amas lin kaj Voltaire neniam estos kortegano.

Krome, la konkero de la Franca Akademio ŝajnas al li «absolument nécessaire» (absolute necesa). Li volis protektiĝi kontraŭ siaj kontraŭuloj kaj revenigis tien siajn amikojn (je lia morto, ĝi ja estos majoritate voltereca kaj havos kiel estro d'Alembert kiu estis tute lia sekvanto). Post du malsukcesoj kaj multa hipokriteco (laŭdaĵo de la Jezuitoj kaj la onidiro de la papa beno[24]), li sukcesis esti reelektita la 2an de majo 1746.

La saman jaron, Zadig, malgranda libro publikigita eksterleĝe en Amsterdamo estis malkonfesita de Voltaire :

Citaĵo
 Je serais très fâché de passer pour l’auteur de Zadig qu’on ose accuser de contenir des dogmes téméraires contre notre sainte religion[25]. (Mi koleriĝus esti konsiderita la aŭtoro de Zadig kiun oni kuraĝas akuzi kiel enhavanta sentimajn dogmojn kontraŭ nia sankta religio) 
Voltaire ĉe la rezidejo de Frederiko la 2-a en Potsdamo, en Prusio. Detalo de gravuraĵo de Pierre Charles Baquoy, laŭ N. A. Monsiau.

Krom ties filozofiaj aspektoj, Zadig aperas kiel memkritika bilanco kiu starigas Voltaire kiam li estis 50jaraĝa, asertis Pierre Lepape[26]. La glorio estas akirita nur laŭ la kosto de la ridindigo kaj de la honto esti kortegano, la feliĉo estas detruita de la persekutado kiun oni devas sufero, la amo estas malsukceso, la scienco maniero kaŝi la absurdecon de la vivo. La historio de la homaro estas tiu de la vojo de la konscio spite la barojn: malkono, superstiĉo, netoleremo, nejusteco, senracio. Zadig estas kiu luktas kontraŭ tiu malhelo de la konscio:

Citaĵo
 Son principal talent était de démêler la vérité, que tous les hommes cherchent à s'obscurcir[27]. (Lia ĉefa talento estis malimpliki la veron, kion ĉiuj homoj klopodas malheligi) 

En septembro 1749, Srino. du Châtelet, graveda el Saint-Lambert, oficiro de la kortego de la reĝoi Stanislas kaj poeto, mortiĝis dum la tagoj post la nasko.

Post la morto de Madamo du Châtelet, kun kiu Voltero estis kredinta fari sian vivon ĝis la fino de siaj tagoj spite iliajn kverelojn kaj reciproka malfideleco, Voltaire estis senespera kaj suferis pro depresio, la nura vera sufero de mia vivo, diros li. Li estis 56jaraĝa. Li restis nur ses monatojn en Parizo. La malamikeco de Ludoviko la 15-a kaj la malsukceso de sia tragedio Oreste pelis lin akcepti la ripetitajn invitojn fare de Frederiko la 2-a.

La vera matureco (1749-1768)[redakti | redakti fonton]

Berlino, saluto kaj adiaŭo (1749-1753)[redakti | redakti fonton]

Frederiko la 2-a en 1745.
«Je redouble d’envie de vous revoir, c’est-à-dire de parler de littérature, et de m’instruire de choses que vous seul pouvez m’apprendre (Mi emegas revidi vin, tio estas paroli pri literaturo, kaj lerni aferojn kiujn nur vi povas instrui al mi, Letero de 20a de januaro 1750 al Voltaire)»
La vespermanĝoj ĉe la marmorĉambro de la kastelo Sans-Souci (oni rekonas Voltaire inter la invititoj).
«Le roi avait de l’esprit et en faisait avoir (La reĝo estis geniulo kaj oni sciigis ĝin)», diris Voltaire.

Li foriris en junio 1750 al la kortego de Prusio. La 27an de julio, li estis en Berlino. Li sentis ĉarmon. Komfortege loĝata ĉe la apartamento de la marŝalo de Saksio, li laboris du horojn ĉiutage kun la reĝo kiun li helpis por prepari liajn verkojn. Vespere okazis ves permanĝoj ĉe la malgranda kortego francigita de Pocdamo kie li renkontiĝas kun Maupertuis, prezidento de Berlina Akademio, La Mettrie, d’Argens. Li havis sian ĉambron[28] ĉe la kastelo Sans-Souci kaj apartamento en la urbo ĉe la palaco de la Rezidejo. En aŭgusto, li ricevis la dignecon de Ĉambelano, kun la ordono de la Merito.

Voltaire pasis pli ol du jaroj kaj duono en Prusio (li finigis tie Le Siècle de Louis XIV kaj verkis Micromégas). sed post la komenca entuziasmo, liaj rilatoj kun Frederiko malboniĝis, la kvereloj oftiĝis, foje provokitaj de la malprudento de Voltaire (afero Hirschel[29]).

Unu pamfleto de Voltaire kontraŭ Maupertuis (tiu lasta estis fifarinta, kiel prezidanto de la Scienca Akademio, misuzon de povo kontraŭ la iama guvernisto de Madamo du Châtelet, König, akademiano li mem) provokis la rompon. La pamfleto, La Diatribe du docteur Akakia, estis presita de Voltaire sen la konsento de la reĝo kaj uzante permeson konsentita por alia verko. Sentinte sin trompita, furia ke oni ataku sian Akademion, Frederiko konfiskigis la ekzemplerojn kiuj estis bruligitaj sur la publika placo fare de la ekzekutisto. Voltaire petis sian maldungon.

Li forlasis Prusion la 26an de marto 1753 kun la permeso de la reĝo. Li ne direktas sin tuje al Francio, sed haltas dumlonge ĉe Leipzig, Gotha kaj Kassel kie li estis aklamita, sed ĉe Frankfurto, urbo libera el la Imperio, Frederiko arestigis lin la 31an de majo fare de sia tie loĝanto la barono von Freytag, por rekuperi libron de poeziaĵoj verkitan de li mem kaj donitan al Voltaire, pri kiu li temis ke la franco faru malbonan uzadon (Voltaire faris sian rakonton pri la afero[30] «la verko de poezio de la reĝo mia majstro»). Dum pli ol unu monato, Voltaire, akompanate de Madamo Denis veninta kuniĝi, estis humiligita, rabita, minacita kaj ĉantaĝita per serio de scenoj absurdaj kaj ubuecaj. Finfine liberigita, li povis forlasi Frankfurton la 8an de julio.

Sesdekjarulo, kaj serĉo de kaŝeĵo ĉe la landlimo de Francio (1753-1755)[redakti | redakti fonton]

La vespermanĝo de la filozofoj (Huber). Voltaire levas la manon por peti silenton. Maldekstre Diderot, poste la pastro Adam[31], Condorcet, d'Alembert, la abato Maury kaj La Harpe. La sceno okazas ĉe Ferney en 1772. Ĝi estas fikcia, sed nur Diderot neniam estis en Ferney.

Ĝis la fino de la jaro, li atendis en Colmar[32] la permeson reveni al Parizo, sed la 27an de januaro 1754, oni komunikis al li malpermeson alproksimiĝi al la ĉefurbo. Li direktis sin tiam, tra Liono, al Ĝenevo. Li pensis trovi havenon de libereco en tiu respubliko kalvinisma de elstaruloj kaj kleraj bankistoj interkiuj li enkalkulis nombrajn admirantojn kaj partianojn.

Danke al sia amiko François Tronchin[33], Voltaire aĉetis pere de pajlhomo (la katolikoj ne povis iĝi posedantoj en Ĝenevo) la belan biendomon de Délices kaj luis alian ĉe la kantono Vaud por pasi tie la sezonon vintran. La hejmo Délices anoncis Ferney. Voltaire plibeligis la domon, kaj komfortiĝis, ricevis vizitantojn ofte (la vizito al tiu grandulo, kerne de la propagando voltera, iĝis modo), ludigis private teatraĵojn (la teatro estas ankoraŭ malpermesita en la urbo de Kalvino). Tuje, la ĝenevaj pastoroj «konsilis» lin nenion publikigi kontraŭ la religio dum li loĝas inter ili.

Tertremo kaj libraperigo: Kandido (1755-1759)[redakti | redakti fonton]

Li multe laboris: teatro, preparado de Kandido, sep volumoj de la Essai sur les mœurs (Eseo pri moroj)[34] aperiginta je 7,000 ekzempleroj, Poème sur le désastre de Lisbonne[35], revizio de la dek unuaj volumoj de siaj Œuvres complètes (kompleta verkaro) ĉe Gabriel Cramer sia nova eldonisto[36], kiu havas reton de korespondantoj tuteŭrope kiu permesas al li disvastigi malpermesitajn librojn[37].

Voltaire kunlaboris ankaŭ ĉe l’Encyclopédie de Diderot kaj d’Alembert (125 recenzitaj aŭtoroj). Tiu granda vortaro vendita en la tuta Eŭropo[38] (la abono multekostis) defendis ankaŭ la liberecon pensi kaj verki, la separadon de povoj kaj atakis la monarkion de dia rajtigo[39]. Voltaire redaktis tridekon de artikoloj[40], sed li malkonsentis pri la taktiko («Je voudrais bien savoir quel mal peut faire un livre qui coûte cent écus. Jamais vingt volumes in-folio ne feront de révolution; ce sont les petits livres portatifs à trente sous qui sont à craindre (la grandaj multekostaj libroj ne faros revolucion, sed la malgrandaj faicle porteblaj libroj)[41] »). Li volus meti sian markon, fari de la Encyclopédie la organo de la kontraŭkristana luktado, presi ĝin ekster Francio, sed, se d'Alembert esits forta aliancano, li ne povis allogi Diderot al siajn vidpunktoj.

Tre inspirita de Voltaire, la artikolo «Genève[42]» de d’Alembert aperinta en la volumo VII en 1757 skandalis la ĝenevan pastraron.

En Francio, post la atenco de Damiens kontraŭ Ludoviko la 15-a, disvolviĝis kontraŭfilozofan atakon: post la libro de Helvétius, De l’Esprit, malpermesita en aŭgusto 1758, la Encyclopédie estis malpermesita siavice la 8an de marto 1759, per reĝa dekreto.

Por sekurigi sian sendependon kaj eskapi el la ĉikanado fare de la pastoroj de Ĝenevo, Voltaire aĉetis la kastelon de Ferney (kaj tiun de Tourney kiu formas kun la antaŭa vastan aron de unusola posedanto) kaj instaliĝis tie en oktobro de 1758. Ferney estas en la Lando Gex, en franca teritorio, sed malproksime de Versajlo kaj je kvar kilometroj de la respubliko ĝeneva kie li povus trovi rifuĝon kaj kie situiĝas sia eldonisto Cramer kaj granda nombro de siaj partianoj en la regantaj medioj.

La prospero (1759-1763)[redakti | redakti fonton]

La kastelo de Ferney.
Citaĵo
 Je ne connais d'autre liberté que celle de ne dépendre de personne ; c'est celle où je suis parvenu après l'avoir cherchée toute ma vie (Mi ne konas alian liberon ol tiu dependi de neniu; ĝi estas tiu kien mi alvenis post esti serĉinta ĝin la tutan vivon)[43] 

Ferney estis la periodo plej aktiva de la vivo de Voltaire. Li loĝis tie dudek jarojn ĝis sia reveno al Parizo. Estis en Ferney kie li akiros novan figuron, tiun de ĉampiono de la justeco kaj de la humaneco kaj de kie li faros siajn grandajn batalojn. Li estis 64jaraĝa, aĝo kie en la 18a jarcento la vivo alproksimiĝis al sia fino.

Voltaire iĝis riĉa kaj li fieris pro tio:

Citaĵo
 Je suis né assez pauvre, j’ai fait toute ma vie un métier de gueux, de barbouilleur de papier, celui de Jean-Jacques Rousseau, et cependant me voilà avec deux châteaux, 70,000 livres de rente et 200,000 livres d’argent comptant (Mi naskiĝis sufiĉe malriĉa, mi faris tutan mian vivon ion de almozulo, de fimakulanto de papero, tiu de Jean-Jacques Rousseau, kaj tamen jen mi kun du kasteloj, 70,000 pundoj de enspezo kaj 200,000 pundoj de kontanta mono)[44] 

skribis li al sia bankisto en 1761. Lia riĉo permesis al li rekonstrui la kastelon plibeligi la ĉirkaŭojn, konstrui teatron, fari dum sia vivo el la povra vilaĝo Ferney prosperan urbeton[45] kaj ankaŭ havi tablon kaj malferman pordon, ĝis la alvenego de vizitantoj kaj la laco devigis lin limigi la akceptemon. Estas la nevino kaj kompanino de Voltaire, nome Madame Denis, kiu ricevis kiel dommastrino. Li montriĝis nur dum manĝo, rezervante sin al neantaŭvidita apero se tio konvenis al li, ĉa li dediĉis sin al longaj horoj de laboro

Citaĵo
 J’ai quelquefois 50 personnes à table. Je les laisse avec Mme Denis qui fait les honneurs, et je m’enferme (Mi havas foje 50 personojn ĉetable. Mi lasas ilin kun Mme Denis kiu faras la honorojn, kaj mi enfermiĝas)[46]

Liaj vizitantoj, kiu atendis lin senpacience, estis ĝenerala frapitaj de la ĉarmo de lia konversado, la viveco de sia rigardo, lia maldeikeco, lia vestomanieraĉo (kutime Voltaire ne «vestas sin»). Li emis konduki siajn gastojn en sian ĝardenon kaj faris ilin admiri la pejzaĝon. La grandaj horoj estas tiuj de teatro

Citaĵo
 Rien n'anime plus la société, rien ne donne plus de grâce au corps et à l'esprit, rien ne forme plus le goût (Nenio animas plie la socion, nenio donas pli da gracio al la korpo kaj al la spirito, nenio formas plie la guston). 

diris li. Instalita ĉe la kastelo, ĝi povis gastigi 300 personojn. Voltaire kaj Mme. Denis ludis ili mem tie siajn preferatajn rolojn.

Lukto kontraŭ la maljustico: Calas, Sirven kaj La Barre (1761-1765)[redakti | redakti fonton]

El la afero Calas, la moto «Écrasez l'Infâme» (forviŝu la fiagon) aperis sub sia plumo.

La 22an de marto 1761, Voltaire estis informita ke, laŭ ordono de la parlamento de Tuluzo, maljuna komercisto protestanta, nomata Calas, ĵus estis surradigita, strangolita kaj bruligita. Laŭdire li estus murdinta sian filon, kiu volis konvertiĝi al la katolikismo. Voltaire tuj eksciis ke reale Calas estis kondamnita senpruve. Atestantoj konvinkis lin pri lia senkulpeco. Certigita ke temas pri alia tragedio fare de la maltoleremo, ke la ĵugistoj estis influitaj de la fanatikismo de la medio, li entreprenis la rehabilitadon de la torturito kaj la akiron de la absolvon de la aliaj familianoj Calas kiuj restis kulpigitaj. Dum tri jaroj (1762-1765), li faris intensan kampanjon: skribaĵoj, leteroj, movigis ĉion kiu povus esti influa kaj en Francio kaj en Eŭropo. El la eko de la afero Calas la moto «Écrasez l'Infâme» ((forviŝu la fiulon aŭ la fiagon, tio estas ĉe Voltaire, la superstiĉo, la fanatikismo kaj la maltoleremo), mallongigita poruzade kiel Ecr.linf., aperis en sia korespondado je la fino de liaj leteroj. Li levigis la debaton per sia verko Traité sur la tolérance (1763). Verdikto de parlamento ne estis atakebla per apelacio, kaj tiele la nura rimedo estus la Reĝa Konsilio, prezidita de la reĝo. Nur Voltaire havis sufiĉan prestiĝon por turni sin al tia instanco. El Ferney, havante nur skribilaron kaj paperon, li sukcesis nuligi la verdikton de la Parlamento kaj fari monkompensi la familion. René Pomeau verkis

Citaĵo
 Par lui – par lui seul – le procès Calas deviendra l’affaire Calas, une de ces affaires qui marquent la conscience des hommes. (Pro li – nur pro li – la proceso Calas iĝos la afero Calas, unu de tiuj aferoj kiuj markas la konscion de la homoj) 

Li same sukcesis fari rehabiliti Sirven, nome alia protestanto kondamnita pro kontumaco la 20an de marto 1764 je pendumado, kun sia edzino, pro la murdo de ilia freneza filino kiu estis trovita droniĝinta en puto. Oni akuzis siajn gepatrojn de la murdo supozeble fifarita por eviti ŝian konverton al katolikismo. La du gepatroj petis Voltaire ke li atingu ilian senkulpigon post longa proceso.

La afero La Barre superis per hororo tiujn de Calas kaj de Sirven. En Abbeville, la 9an de aŭgusto 1765, oni malkovris ĉe la Nova Ponto krucuman bildon malhonorita. Oni malfermis esploradon. La supozoj kondukis sur grupo de junuloj kiuj altiris atenton pro ne humiligi (senĉapeliĝi) antaŭ la religia procesio de Sanktigo de Komunio, pro kantado de fiaj kantoj kaj pro fierado esti lagante la verkon de Voltaire nome Dictionnaire philosophique. Du kulpitoj fuĝis. La kavaliro de La Barre, 19jaraĝa, estis kondamnita al langotranĉo, senkapigo kaj bruligado. La Parlamento de Parizo konfirmis la verdikton. La ekzekuto okazis la 1an de julio 1766. Ankaŭ ekzemplero de la Dictionnaire philosophique estis bruligita samtempe kiel la korpo kaj la kapo de la kondamnito. Voltaire redaktis detalan priskribon de la afero, faris rekomenci la skandalon, okazigis ŝanĝon de la publika opinio. La juĝisto de Abbeville estis elpostenigita, la kunkulpuloj senkulpigitaj. Voltaire verkis

Citaĵo
 Ce sang innocent crie, et moi je crierai aussi; et je crierai jusqu’à ma mort (Tiu senkulpa sango krias, kaj ankaŭ mi krios; kaj mi krios ĝis mia morto). 

al d’Argental. Lia engaĝiĝo por lukti kontraŭ la senjustico daŭros certe ĝis sia morto (postmorta rehabilitado de Lally-Tollendal, aferoj Morangiés, Monbailli, servistoj de Mont-Jura). Li deklaris en 1775

Citaĵo
 Il faut dans cette vie combattre jusqu’au dernier moment (En tiu ĉi vivo necesas lukti ĝis la lasta momento.)[47] 

D kiel Dictionnaire (portebla…), D kiel Danĝero (1764-1768)[redakti | redakti fonton]

La ellitiĝo de Voltaire de Jean Huber (ĉirkaŭ 1768-1772)
Voltaire vestas sian pantalonon dum diktado de letero. Tiu bildo estis uzata kiel simbolo de la aktiveco de Voltaire, onidire helpata de kafotrinkado kaj eĉ konsumado de ostroj kun ĉampano.

Ĉe Ferney, Voltaire konfirmiĝis kiel ĉampiono de la «filozofio», nome tiu pensaro de Lumoj portita de multnombraj unuopuloj – ses disaj kaj konstante engaĝitaj inter si por aspraj diskutoj. Lia presproduktado dum tiuj jaroj estos konsiderinda. Li mem asertis

Citaĵo
 J’écris pour agir[48](Mi skribas por agi) 

Li volis akiri legantojn pro la Lumoj. Li elektis por sia propagando verkojn

Citaĵo
 utilajn kaj mallongajn.[49] 

Male al la Encyclopédie kun ties dikegaj volumojn facile blokitajn ĉe la eldonisto, li preferis broŝurojn de nur kelkaj paĝoj kiuj povas facile esti kaŝitaj, netrovitaj de la persekutado de la doganistoj kaj de la polico kaj vendeblaj kontraŭ nur kelkaj groŝoj.

En Parizo, li povis enkalkuli kun teamo de fideluloj, unualoke d’Alembert, futura sekretario de la Franca Akademio, kies sociaj kaj literaturaj rilatoj estis ege utilaj al li, kaj kiu ne dubis averti lin aŭ eĉ korekti liajn erarojn, sed ankaŭ Grimm, Mme d’Épinay, Helvétius, Marmontel, Mme du Deffand, kaj ankaŭ politikajn apogojn kiaj RichelieuChoiseul (kiuj estis nek filozofoj, nek liberaluloj sed al kiuj Voltaire plaĉis).

Kiam li instaliĝis en Ferney, la eksterleĝa disvastigo de Candide, lia majstroverko, estis komencinta.

Citaĵo
 Neniam Voltaire esprimis la mondon tia kia vidis ĝin lia humoro: vidon kaj kontenta kaj malkontenta, korozia sed tonika. 

verkis René Pomeau, kiu kalkulis ke li devis vendi en 1759 ĉirkaŭ 20,000 ekzemplerojn de Kandido, enorma kvanto por la epoko kiam eĉ la Encyclopédie ne superis 4,000 ekzemplerojn[50].

En Francio, la povo kaj la konservativaj medioj estis lanĉinta kampanjon kontraŭ la novaj ideoj: malpermeso de la Encyclopédie, diskurso de Le Franc de Pompignan ĉe la Akademio, komedio de Palissot kontraŭ la filozofoj ĉe la Franca Teatro, atakoj de Fréron, granda ĵurnalisto kaj timiga polemikisto. El Ferney, Voltaire organizis la kontraŭ-atakon: artikoloj, broŝuroj, poeziaĵetoj (la epigramo kontraŭ Fréron estis restinta fama: L’autre jour au fond d’un vallon,/Un serpent piqua Jean Fréron;/Que croyez-vous qu’il arriva?/Ce fut le serpent qui creva. (Iun tagon ĉe valo/serpento pikis JF/Kio okazis?/La serpento krevis), komedioj, teatraĵoj, ĉio bonis por silentigi la malamikojn de la filozofoj.

En 1764, la Dictionnaire philosophique portebla, bilanco de la filozofia meditado de Voltaire, samtempe pedagogia ilo destinita al la klera publiko, disvastiĝis, ankoraŭ eksterleĝe, en Eŭropo. Konsiderita malpia, ĝi estis kondamnita en Francio fare de la Parlamento la 19an de marto 1765 (Ludoviko la 15-a, post ekscii pri la libro estus demandinta:

Citaĵo
 Est-ce qu’on ne peut pas faire taire cet homme-là? (Oni ne povas silentigi tiun homon?) 

sed ankaŭ en Ĝenevo kaj en Berno kie ĝi estis bruligita. Manifesto de la Lumoj aŭ Klerismo (Voltaire faris kvar novajn eldonojn el 1764 al 1769 ĉiun fojon pliriĉigitaj per novaj artikoloj), la Dictionnaire estis komponita de tekstoj mallongaj kaj viglaj, ordigitaj laŭ alfabeta ordo. Voltaire verkis dekomence

Citaĵo
 Tiu libro ne postulas kontinuan legadon, sed, ie ajn oni malfermas ĝin, oni trovas meditadendaĵojn

Lastaj fajroj (1768-1778): de la ĝardeno al la tombejo[redakti | redakti fonton]

La diisto ĉiam lukte (1768-1769)[redakti | redakti fonton]

Pentraĵo de Jean Huber: Voltaire rakontanta fabelon.

Voltaire verkis J’ai été pendant 14 ans l’aubergiste de l’Europe (Mi estis dum 14 jaroj la gastigisto de Eŭropo)[51] al la Madame du Deffand. Ferney troviĝis ĉe la akso de komuniko de Norda Eŭropo al Italio, itinero de la Granda Veturo de la eŭropaj nobelaro kaj riĉularo ĉe la 18a jarcento. La vizitantoj venas por vidi kaj aŭskulti lin. La plej nombraj estas angloj kiuj scias ke la filozofo amas Anglion (tri aŭ kvar centoj laŭ Voltaire), sed estas ankaŭ francoj, germanoj, italoj, rusoj. Tiuj atestantoj permesas koni la ĉiutagan vivon ĉe Ferney.

En Ferney, la ĝeneva artisto Jean Huber, jam familiarulo de la hejmo, faris sennombrajn skizojn kaj akvarelojn de Voltaire, samtempe komedie kaj familiare, en la ĉiutageco. En 1768, la imperiestrino Katerina la 2-a mendis al li serion de volteraj pentraĵoj el kiuj naŭ tolaĵoj estis konservitaj ĉe la Muzeo Ermitejo.

La kapitaloj kiujn Voltaire investis elirigis Ferney for de la malriĉo. Ekde lia alveno, li plibonigis la agrikulturan produktadon, drenigis la marĉojn, plantis arbojn, aĉetis novaĵon el kiu li estas fiera, la semoplugilo, kaj donis ekzemplon laborante li mem ĉiujare unu de siaj kampoj. Li konstruigis domojn por kiel hejmoj por novaj loĝantoj, disvolvigis ekonomiajn aktivecojn, silkejojn, horloĝeriojn ĉefe. Un repaire de 40 sauvages est devenu une petite ville opulente habitée par 1 200 personnes utiles (Trukaŝejo de 40 sovaĝuloj iĝis riĉa urbeto loĝata de 1 200 personoj utilaj), skribis li en 1777.

Je la fino de la 1990-aj jaroj, la franca ŝtato aĉetis la kastelon de Ferney-Voltaire kiu estas administrata de la Centro de Naciaj Monumentoj. Restaŭrata, ĝi estas malfermita al la vizitantoj.

Atendante (1769-1773)[redakti | redakti fonton]

Multe antaŭ la morto de Ludoviko la 15-a, Voltaire deziris reveni al Parizo post foresto de ĉirkaŭ 28 jaroj.

La lukto de la lasta rekta linio (1773-1776)[redakti | redakti fonton]

Ekde la komenco de februaro 1773, Voltaire suferis pro kancero de la prostato (postmorta diagnozo nuntempa danke al la informo de la nekropsio praktikata la tagon post lia morto[52]). La disurio pligrandiĝis, oftis febro kaj perdoj de konscio. La ŝvelaj kruroj paroligis pri hidropso (malsano pro kio eble lia biologia patro estus mortinta en 1719). La 8an de majo, li informis al d'Alembert: Mi vidas la morton ĉe mia nazo. La pisado malfaciliĝis. La somero de 1773, forto revenis, sed la krizo de forta pismanko de februaro 1773, revenis en marto 1774. En majo 1774, li perdis sian plej junan nevinon pro tuberkulozo, Élisabeth, markizino de Florian (eksa Mme de Fontaine, naske Mignot). Sekvis, malpli triste por Voltaire, la morto de Ludoviko la 15-a pro variolo la 10an de majo 1774.

La lasta akto (1776-1778)[redakti | redakti fonton]

Voltaire, 70jaraĝa.

La novaj aŭtoritatoj komprenigas al liaj amikoj ke oni fermos la okulojn se oni ripetas la farojn de lia lasta tragedio. Post multaj duboj, li decidiĝis en februaro 1778 okaze de la ludo de Irène en la Franca Komedio. Li alvenis la 10an de februaro kaj instaliĝis en bela apartamento de la kosntruaĵo de la markizo de Villette (kiu edziĝis en 1777 sian adoptitan filinon, Mlle de Varicourt kromnomita «Belle et Bonne» (bela kaj bona)) angule de la stratoj Beaune kaj Teatinoj (nuntempe quai Voltaire).

La tagon post sia alveno, Voltaire havis la surprizon vidi dekojn de vizitantoj invadi la loĝejon de la markizo de Villette kiu iĝis dum la tuta lia estado loko de rendevuo de la Tout-Paris (la tuta Parizo) «filozofa».

La 30a de marto 1778 estis la tago de lia triumfo ĉe la Akademio, ĉe la Franca Komedio kaj sur la stratoj de Parizo. Je lia alpaŝo, enorma homamaso ĉirkaŭis kaj plaŭdis lin. La tuta Akademio venis akcepti lin en la unua ĉambro. Li ĉeestis la ludon, side ĉe la loko de la reĝisoro. Je la eliro, la sama homamaso atendis lin kaj sekvis lian veturilon. Oni venis sur ĝi, oni volis vidi lin, tuŝi lin. Ĉe la Franca Komedio, la entuziasmo duobliĝis. La publiko venis pro la aŭtoro, ne pro la teatraĵo. La ludado de Irène estis konstante interrompita per krioj. Je la fino, oni alportis al li kronon de laŭro al lia loĝio kaj lia busto estis lokigita sur piedestalo meze de la scenejo. Je la eliro, li estis retenita dumlonge ĉe la pordo fare de la homamaso kiu petas troĉojn por vidi lin plej bone. Oni kriis :«Vive le défenseur des Calas!» (Vivu la defendinto de la Calas).

Voltaire povis mezuri tiun vesperon la certa pezo de sia aagado, eĉ se la kortego, la pastraro kaj la opinio kontraŭfilozofa restis malamikaj kontraŭ li kaj senĉeniĝis kaj kontraŭ li kaj kontraŭ liaj amikoj "filozofaj", malamikoj de la religio, nome de la «bonaj» moroj kaj de la monarkio.

Kiel kandelo (marto-majo 1778)[redakti | redakti fonton]

Voltaire iĝis 83jaraĝa. Atakita de malsano kiu progresas malpie por eniri en sia fina fazo la 10an de majo 1778, la monatoj kiujn li ankoraŭ vivos estis por li, kiel jam dirite, samtempe tiuj de la apoteozo kaj de la martiro.

Voltaire havis nur 6 semajnojn vivontajn. Sed li kondutis kvazaŭ le estas nedetruebla. Li ne sentas sin bone, kvankam lia sanstato kaj lia humoro ŝanĝas de unu tago al alia. Li konsideris sian revenon al Ferney por Pasko, sed li sentis sin tiom bone en Parizo ke li pensis serioze setliĝis tie. Madame Denis, plezurege, ekserĉis domon. Li volis eviti malakcepton de entombigo[53]. Ekde la 2a de marto, li faris veni obskuran pastron de la paroĥo de Saint-Sulpice, nome abato Gaultier, al kiu li donas minimuman konfeson de fido[54](kiu iĝos publika ekde la 11an de marto) ŝanĝe por sia absolvo.

La 28an de marto, li verkis al sia sekretario Wagnière la du famajn liniojn:

Citaĵo
 Je meurs en adorant Dieu, en aimant mes amis, en ne haïssant pas mes ennemis, et en détestant la superstition. (Mi mortiĝas adorante Dion, amante miajn amikojn, ne malamante miajn malamikojn, kaj abomenante la superstiĉon.) 

El la 10a de majo 1778, spite la asistadon fare de la doktoro Théodore Tronchin, liaj suferoj iĝis netolereblaj. Por malgrandigi siajn dolorojn, li uzis fortajn dozojn de opio kiuj faligis lin en dormemo interrompita de fazoj de deliro. Sed kiam paŝis la efiko de la opio, la malsano vekiĝis eĉ pli malbone[55].

La konverto de Voltaire, pinte de sia glorio, estus konstituanta grandan venkon de la Eklezio sur la «filozofia sekto». La pastro de Saint-Sulpice kaj la ĉefepiskopo de Parizo, kontraŭdirante la abaton Gaultier, sciigis ke la mortanto devas subskribi klaran forĵuron se li volas akiri enterigon en kristanigita tero. Sed Voltaire malakceptis forĵuri. Oni komencis negocadon inter la familio kaj la aŭtoritatoj kiuj intencis eviti skandalon. Oni trovis aranĝon. Post la morto de Voltaire oni transportos lin «kiel malsanulo» al Ferney. Se li mortiĝas dum la vojaĝo, lia korpo estos portata al destino.

Memora tabulo, ĉe 27, quai Voltaire, alvokanta la morton de Voltaire en tiu loko.

Voltaire mortiĝis la 30an de majo en la hejmo de sia amiko la markizo de Villette, dans de grandes douleurs, excepté les quatre derniers jours, où il a fini comme une chandelle (ene de grandaj doloroj, escepte la kvar lastaj tagoj, kiam li finiĝis kiel kandelo), verkis Mme Denis. La 31an de majo, laŭ lia volo, M. Try, kirurĝo, helpita de iu M. Burard, faris lian nekropsion. La korpo estis tuje enbalzamigita de M. Mitouart, la najvara apotekisto kiu atingis la rajton konservi la cerbon, dum la koro revenis al Villèle.

La nevo de Voltaire, nome la abato Mignot, ne volis suferi la riskon de transporto al Ferney. Li havis la ideon enterigi lin provizore en la malgranda abatejo de Sellières proksime de Troyes, kies abato duaranga li estas. La 31an de majo, la korpo de Voltaire enbalzamigita estis instalita side, vestita kaj ligita, kun servisto, en kaleŝo kiu alvenis al Scellières la venontan posttagmezon. Danke al la atestilo pri konfeso subskribita de la abato Gaultier, li estis enterigita religie en kavo de la preĝejo antaŭ la episkopo de Troyes, avertita de la ĉefepiskopo de Parizo Christophe de Beaumont, havu tempon ordoni al la prioro de Scellières prokrasti la enterigon.

La Panteono[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Voltaire, Mme Denis, universala heredanto, vendis Ferney al Villette (la biblioteko, akirita de Katerina la 2-a, estis sendita al Sankt-Peterburgo fare de Wagnière). Villette, konstatinte ke la bieno estis ege malspeza, revendis ĝin en 1785. La transoprto de la tombo al Ferney iĝis malebla. La abato Mignot volis mendi maŭzoleon por ornami la sennoman tombo-ŝtonon sub kiu ripozis la restaĵojn de Voltaire, sed la aŭtoritatoj malkonsentis.

Panteono de Parizo

En 1789, la konstitucifara asembleo voĉdonis por la naciigo (ŝtatigo) de la havaĵoj de la pastraro. La abatejo de Sellières estos vendota. Necesas trovi solvon. Villette kampanjis por transporti al Parizo la restojn de la granda homo (li jam estis renominta per sia propra aŭtoritato la iaman straton de Teatinoj surmetante tabulon: «Quai Voltaire»). Estis li kiu lanĉis la nomon de la Panteono kaj elektis lokon, nome la baziliko de Sankta Ĝenoveva.

La 30an de majo 1791, jariĝo de lia morto, la Asembleo, spite fortajn kontraŭojn (la membroj de la pastraro konstituis kvaronon de la deputitoj) decidis transmeti ĝin. La 4an de aprilo, post la morto de Mirabeau okazinta la 2an, la Asembleo dekretis, ke la nova konstruaĵo de Sankta Ĝenoveva estos destinita al ricevo de la cindrojn de la granduloj. Mirabeau estis la unua «panteonigita». Voltaire sekvis la 11an de julio. Ĉar la korpo de Mirabeau estis retirita el tiu monumento je la sekvoj de la malkovro de la fera kaŝejo (kun sekreta korespondado inter la reĝo kaj Mirabeau inter aliaj), Voltaire iĝis la plej antikva gasto de la Panteono.

La funebra parado konsistis el militistaj formaĵoj, poste delegitaroj de infanoj. Poste statuo de Voltaire fare de Houdon, portita de studentoj de Belartoj kostumitaj antikve, venis ankaŭ la akademianoj kaj beletristoj, akompanataj de la 70 volumoj de la eldono de Kehl de la volteraj verkoj, proponitaj de Beaumarchais. Sur la ĉerko oni legis skribaĵon: Li venĝis Calas, La Barre, Sirven kaj Monbailli[56]. Poeto, filozofo, historiisto, ege levigis la homan spiriton, kaj preparis nin esti liberaj.

La verkoj de Voltaire[redakti | redakti fonton]

La produktado literatura de Voltaire estas enorma. Ĝi enhavas teatron, historion, filozofion, poezion, polemikajn tekstojn publikigitajn pri ĉio kaj konstante, fabelojn, rakontojn, kaj kortuŝajn korespondaĵojn. Dum lia vivo, liaj Œuvres complètes (kompletaj verkoj) komponis jam 40 volumojn in-8° (eldono de Ĝenevo de 1775). Post lia morto, la eldono de Kehl (1783-1790) de Beaumarchais inkludanta la korespondadon (sed nombraj posedantoj de leteroj malakceptis komuniki ilin) enhavis 70 volumojn in-8°. La eldono publikota en Oksfordo enhavos pli ol 200.

La filozofiaj fabeloj[redakti | redakti fonton]

Komenco de Senartifikulo

Voltaire atribuis al siaj rakontoj nur malfortan gravon, sed tiu estas sendube nuntempe la parto de lia verkaro plej eldonita kaj plej legata. Tie oni trovas, tiom libere kiom ĉe lia korespondado, la spiriton de Voltaire,verkis René Pomeau[57]. Ili formas parton de la neeviteblaj tekstoj de la 18a jarcento kaj okupas elstaran lokon en la franca kulturo. Tiuj estas, inter aliaj, la Songe de Platon, Micromégas, Le Monde comme il va, Zadig, Les Deux Consolés, Candide, Histoire d'un bon bramin, Jeannot et Colin, L'Ingénu, L'Homme aux quarante écus, Le Taureau blanc.

La korespondado[redakti | redakti fonton]

Ekzilita en Ferney, Voltaire korespondis kun ĉiu grava en Eŭropo. La abundo de lia korespondado (ĉirkaŭ 23,000 leteroj retrovitaj, 13 volumoj en la Biblioteko de la Plejado) igas necesa la publikigon de elektitaj leteroj.

Oni citu, inter aliaj, la korespondado kun Madame du Deffand, aĝa kaj blinda, skeptikisma kaj klera kiu kunsidigis en sia salono la tutan grandularon parizan (kun Voltaire, en prozo, la plej pura klasikulo de tiu epoko[58] laŭ Sainte-Beuve). La pesimismo de Mme du Deffand estas tiom absoluta, skribas Benedetta Craveri[59],ke ĝi devigas sian korespondanton esprimiĝi pri la destino de la homo, kun precizeco kiun oni ne trovas en la resto de lia verko. Laŭ vortoj de alia fakulo: Estas en liaj leteroj kie oni devas serĉi la esprimon la plej intiman de la filozofio de Voltaire; lian manieron akcepti la vivon kaj fronti la morton, liajn ideojn metafizikajn kaj lian skeptikismon, liajn pasiajn luktojn je la nomo de la homaro kaj liajn momentojn de mistika rezignacio[60].

La filozofiaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Voltaire ne havigas certigajn respondojn, sed instruas al dubado, ĉar estas per la dubo kiel oni lernas pensi. La filozofeca parto de lia verkaro plu estas aktuala: La Lettres philosophiques, la Traité sur la tolérance, la Dictionnaire philosophique portebla, la Questions sur l’Encyclopédie.

La teatro[redakti | redakti fonton]

Eldono de Tankredo de 1771

La teatro de Voltaire, kio faris lian glorio kaj pasiigis liajn samtempulojn, estas nuntempe ege forgesita. Voltaire tamen estis la plej granda dramaturgo de la 18a jarcento kaj hegemoniis ĉe la scenejo de la Franca Komedio de 1718 ĝis sia morto. Li verkis kvindekon da tragediioj kiuj, laŭ la ĉirkaŭkalkulo fare de René Pomeau[61], estis plaŭditaj, rare prifajfitaj, fare de ĉirkaŭ du milionoj de spektantoj.

En Parizo, liaj plej grandaj sukcesoj estas, en ordo Zaïre (1732), Alzire, (1736), Mérope (1743), Sémiramis (1748), Edipo (1718), Tancrède (1760), L'Orphelin de la Chine (1755) kaj Mahomet (1741).

La poezio[redakti | redakti fonton]

La versigo, praktikata ekde la infanaĝo, iĝis por Voltaire maniero por nature verki. Lia produktado poezia estis ĉirkaŭkalkulita je 250,000 versoj[62]. Li ne havis rivalon por uzadi la aleksandron. Dumlonge li estos por liaj samtempuloj la aŭtoro de La Henriade kiun Beaumarchais lokigis ĉe la sama nivelo kiel la Iliado kaj kiu konis ankoraŭ 67 eldonojn inter 1789 kaj 1830 antaŭ esti metita en la forgeso fare de la Romantismo. Tiu versigita verkaro (La Pucelle d’Orléans, Le Mondain, la Poème sur le désastre de Lisbonne) estas malpli legebla por oni nuntempe, sed ĝi ekzistas, en partikulare tra siaj leteroj, unu Voltaire poeto de la kontento kaj de la rideto, de inventema vortotrezoro, inspirita ofte de la satireca spirito.

La historio[redakti | redakti fonton]

Tiu branĉo de la voltera verkaro ne survivas kiel grava kontribuo al la historiografio (Le Siècle de Louis XIV, Histoire de Charles XII, Histoire de l’empire de Russie sous Pierre le Grand), male al tiu de Michelet, nur ĉar ĝi estas la verko de verkisto, eĉ se lia perspektivo de la historio «filozofeca» (Essai sur les mœurs et l'esprit des nations), konsistanta je la sekvo de la klopodoj de la homoj en socio por eliri de la primitiva stato, restas valida.

La moralo[redakti | redakti fonton]

Apartaj temoj[redakti | redakti fonton]

Listo de kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Tradukoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Herooj de Voltero[redakti | redakti fonton]

Zadigo - Kandido - Senartifikulo

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Barr, Mary Margaret Harrison. Quarante années d'études voltairiennes, bibliographie analytique des livres et articles sur Voltaire, 1926-1965, Paris: A. Colin, 1968.
  • Barr, Mary Margaret Harrison. A Century of Voltaire Study. A Bibliography of Writings on Voltaire, 1825-1925, New York: B. Franklin, 1972.
  • Bengescu, George. Voltaire, bibliographie de ses œuvres, Paris: Perrin, 1882-1890 (Reproduction anastatique: Nendeln, Lichtenstein: Kraus Reprint, 1977-1979 (4 volumes).
    • t. 1. Théâtre. Poésies. Grands ouvrages historiques. Dictionnaire philosophique et Questions sur l'Encyclopédie. Romans.
    • t. 2. Mélanges. Ouvrages édités par Voltaire. Ouvrages annotés par Voltaire.
    • t. 3. Correspondance. Cent lettres de Voltaire non recueillies dans les diverses éditions de ses œuvres. Répertoire chronologique de la correspondance de Voltaire de 1711 à 1778, avec l'indication des principales sources de chaque lettre.
    • t. 4. Œuvres complètes de Voltaire. Principaŭ extraits de Voltaire. Ouvrages faussement attribués à Voltaire.
  • Bestermann, Theodore. Some Eighteenth-century Voltaire editions unknown to Bengesco, Banbury, Voltaire Foundation, 1973.
  • Spear Frederick A. avec la participation de Elizabeth Kreager, Bibliographie analytique des écrits relatifs a Voltaire: 1966-1990, Oxford: Voltaire Foundation, 1992.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En Étude sur la vie et le théâtre de Crébillon (p. XXXIII), Maurice Dutrait memorigas la «mesquineries» kaj la «fourberies» de tiom granda figuro kiel Voltaire.
  2. René Pomeau, Voltaire en son temps, tome I, p. 23)
  3. Notario de Ninon de Lenclos
  4. Oni konsideru, ke la jezuitaj lernejoj estis senpagaj (vidu la Ratio Studiorum). La bonfarantoj de la institucio atribuis stipendiojn. La lernanto François-Marie Arouet, kies familio estis sufiĉe neriĉa, certe ricevis unu el tiuj.
  5. Pierre Lepape, Voltaire le conquérant, Seuil, 1994, p. 27.
  6. Caumartin estis ankaŭ malamiko de la Regento.
  7. La informo de Beauregard al la policestro, kiu konserviĝis, estis detaligita en la volumeno 1a de Voltaire en son temps de Réné Pomeau (pp. 95-96). Tie oni lagas la respondon de Arouet kiam Beauregard demandas al li kial li ardas kontraŭ la Regento:
    Citaĵo
     Comment! vous ne savez pas ce que ce bougre-là m'a fait? Il m'a exilé parce que j'avais fait voir au public que sa Messaline de fille était une p…(Kio! ĉu vi ne scias kion tiu fiulo faris al mi? Li ekziligis min ĉar mi estis vidiginta al la publiko ke lia mesalina filino estas p…) 
    Ampleksigante pri insultoj kontraŭ la filino de la Regento, Arouet aldonas ke la Dukino de Berry, denove graveda, estis retiriĝinta al la Kastelo Muette (Parizo) por naski sekrete.
  8. La nomo Arouet estas homofono de la esprimo «à rouer» (rulonta).
  9. Ĉe tiu hipotezo, la «U» estis transformita en «V» kaj la «J» en «I», profite ke tiuj literoj estis ĝenerale konfuzitaj en latina.
  10. Multnombraj ludoj ĉe la Reĝa Palaco, kun ĉirkaŭkalkulitaj 25,000 spektantoj
  11. En 1807, ĉe la intervjuo de Tilsit, la caro Aleksandro akceptos Napoleonon per tiu verso de Edipo:
    Citaĵo
     L'amitié d'un grand homme est un bienfait des dieux (La amikeco de granda homo estas donaco de la dioj). 
    Voltaire en son temps, volumeno 1, p. 124
  12. Citaĵo
     Nos prêtres ne sont pas ce qu’un vain peuple pense / Notre crédulité fait toute leur science (Niaj pastroj ne estas pli ol tio kion vana popolo pensas / Nia kredemo faras ilian tutan sciencon). 
    Edipo, akto 4a, sceno 1a.
  13. Estas notinde ke unu ekzemplero de La Henriade estis metita en la ventro de la ĉevalo de la surĉevala statuo de Henriko la 4-a sur la Ponto Neuf dum sia restarigo en 1818 post ties detruo dum la Revolucio.
  14. La okazaĵo estis rakontita, kun kelkaj variantoj, de du samtempulaj rakontoj: tiu de Mathieu Marais en du leteroj de februaro 1726 al la prezidanto Bouhier kaj tiu de Montesquieu en sia Spicilège.
  15. Citaĵo de Evelyne Lever, Le temps des illusions: Chroniques de la Cour et de la Ville, 1715-1756, Arthème Fayard, Paris, 2012.
  16. Proponita de inventema kaj malprudenta Ĝenerala Kontrolisto (ministro de Financoj) Le Pelletier-Desforts, tiu loterio ĉiumonata daŭris preskaŭ unu jaron, antaŭ la elpostenigo de la Kontrolisto kaj kostis multe al la ŝtato. La mekanismo de la funkciado estis resumita de René Pomeau en Voltaire en son temps, tome 2, pp. 259-260.
  17. René Pomeau, Voltaire en son temps, tome 1, p. 261.
  18. René Pomeau, Voltaire en son temps, tome 2, p. 10 kaj venontaj.
  19. Lettre de 3a de aŭgusto 1735 en Cideville.
  20. Titolo de la ĉapitro 19, tome 1 de Voltaire en son temps de René Pomeau.
  21. René Pomeau, Voltaire en son temps, tome 1, p. 330.
  22. Citaĵo
     Oni supozas en tiu malica pamfleto 
    , verkis Voltaire la 24an de novembro 1736,
    Citaĵo
     ke Adamo karesis sian edzinon en la tera paradizo; aŭ en la anekdotoj de lia vivo trovitaj de Saint-Cyprien, oni diras certe ke la bona homo ne erektiĝis, kaj ke li erektiĝis nur post estis forpelita kaj de tie venas la esprimo "bander de misère". 
  23. Letero de Frederiko al Voltaire de la 9a de februaro 1737.
  24. Voltaire sendis al la papo Benedikto la 14-a Mahomet kaj La Bataille de Fontenoy kun siaj respektoj kaj deziroj. Lia celo estis fari akcepti sian tragedion de la papo kaj ricevi liajn dankojn. Tiu lasta ja dankis pro Fontenoy sen citi Mahomet kaj finis donante sian apostolan benon al sia «kara filo». Voltaire retranskribis la papan leteron aldonante dankon pro
    Citaĵo
     la sua bellissima tragedia di Mahomet, laquale leggemo con sommo piacere 
    kaj cirkuligis ĝin tra la tuta Parizo.
  25. Lettre du 14 octobre 1748 à Ferriol.
  26. Pierre Lepape, Voltaire le conquérant, Seuil, 1994, paĝo.
  27. Voltaire, Zadig, en Romans et contes, Paris, 1979, p. 71.
  28. Malgranda busto de Voltaire estas nuntempe ekspoziciita tie.
  29. Ĉiam dezira de avantaĝaj negocoj, Voltaire spekulos kun du judaj negocistoj, nome Hirschel, pri ŝtata prunto de Saksio. La afero komplikiĝis. Voltaire plendis kaj arestigis unu de la Hirschel. Post proceso kie Voltaire venkis spite la publikan opinion kiu malamikas al li. Frederiko furioziĝis ke lia ĉambelano tiele evidentiĝas.
  30. Mémoires pour servir à la vie de M. de Voltaire.
  31. Jezuito protektita de Voltaire ĉe Ferney post la nuligo de la Kompanio. Li servas kiel kapelano kaj kunludanto por ŝako. La kutima mokemo de Voltaire prezentas lin tiele: «Voici le P. Adam, qui n'est pas le premier des hommes» (Jen la pastro Adamo, kiu ne estas la unua homo).
  32. Ne plaĉis al li la urbo kie en tiuj cirkonstancoj, li ne sentis sin tre bone: «Colmar, une ville mi-allemande, mi-française et tout à fait iroquoise» (Kolmaro, urbo duongermana, duonfranca kaj entute irokeza)
  33. La «tribo» Tronchin (laŭ Voltaire), granda familio de bankistoj kaj elstaraj ĝenevanoj, estis nombra. Voltaire havis rilatojn, ofte amikajn, kun la plejparto de ties membroj. François (1704-1798) estis unu de la dudek kvin membroj de la Malgranda Konsilio ŝarĝita de la ekzekutivo de Ĝenevo. Li estis por Voltaire amiko daŭra kaj efika peranto ĉe la aŭtoritatoj de la urbo. Jean-Robert Tronchin (1702-1788), la frato de François, bankisto en Liono, administris la financojn de Voltaire. Théodore Tronchin, kuzo, estis lia kuracisto. Alia kuzo, Jean-Robert Tronchin (1710-1793), ĝenerala prokuroro de Ĝenevo, eltenis lin. Citu ni ankoraŭ du fratojn de François, nome Pierre, membro de la Konsilio de la Ducentoj ĉe Ĝenevo, kaj Louis, pastoro kaj profesoro de teologio.
  34. kiu ankoraŭ nomiĝas Essai sur l’histoire générale.
  35. Miloj da personoj mortiĝis la 1an de novembro 1755 dum alta tajdo kaj incendio kiu detruis parton de la urbo.
  36. Voltaire, Lettres inédites à son imprimeur Gabriel Cramer, eldono, enkonduko kaj notoj de Bernard Gagnebin, Ĝenevo-Lille, Droz-Giard, 1952
  37. Bernard Gagnebin, "La diffusion clandestine des œuvres de Voltaire par les frères Cramer", in: Cinq siècles d'imprimerie à Genève : 1478-1978, Genève, Impr. Kundig, 1978, pp. 173-194. - En: Annales de la Universitato de Liono, 3a serio, Lettres, Lyon, Fasc. 39, pp. 119-132.
  38. Robert Darnton (L’Aventure de l’Encyclopédie, Cambridge, 1979, Parizo, 1982) montris ke la Encyclopédie estis vendita pli eksterlande ol en Francio.
  39. Artikolo «Autorité politique» redaktita de Diderot: «Aucun homme n’a reçu de la nature le droit de commander aŭ autres (…) Le gouvernement n’est pas un bien particulier mais un bien public, qui par conséquent ne peut jamais être enlevé au peuple, à qui seul il appartient essentiellement et en pleine propriété.» (tomo I de l’Encyclopédie).
  40. «Histoire», «Français», «Gens de lettres», «Généreux», «Galant»… «Fornication» (li «ne peut ni dire, ni faire beaucoup sur ce mot (li povas multe nek diri, nek fari pri tiu vorto)», ŝercis li mem per letero al d'Alembert).
  41. Letero al d’Alembert de 5a de aprilo 1766.
  42. resumo: «On se plaint moins à Genève qu’ailleurs des progrès de l’incrédulité, ce qui ne doit par surprendre; la religion y est presque réduite à l’adoration d’un seul Dieu, du moins chez tout ce qui n’est pas peuple: le respect pour J.-C. et pour les Écritures sont peut-être la seule chose qui distingue d’un pur déisme le christianisme de Genève (Oni plendas malpli en Ĝenevo ol aliloke pri la progreso de la nekredemo, kio ne devas surprizi; la religio tie estas preskaŭ limigita al la adorado de unusola Dio, almenaŭ ĉe ĉio kio ne estas popolo: la respekto por J.-K. kaj por la Skribaĵoj estas eble la nua afero kiu distingas el pura diismo la kristanismon de Ĝenevo)»
  43. Letero de 18a de decembro 1759.
  44. Letero de 21a de januaro 1761 en Tronchin.
  45. Zufferey Jonathan, Le village mobile : population et société à Ferney-Voltaire, 1700-1789, La ligne d'ombre, 2011 (ISBN 978-2-9528603-9-0)
  46. Letero de 19a de marto 1961 en D’Olivet.
  47. Letero al Richelieu de la 30a de marto 1775.
  48. Letero de la 15a de aprilo 1767 al Jacob Vernes.
  49. Letero de la 15a de majo 1763 al Helvétius.
  50. René Pomeau, Voltaire en son temps, tome 4, p. 9.
  51. Letero de la 30a de marto 1768 al Mme du Deffand.
  52. René Pomeau, Voltaire en son temps, tome 5, p. 319.
  53. D'Alembert atestis per letero al Frederiko la 2-a: «Kelkajn tagojn antaŭ sia malsano, li estis demandinta al mi, en intima konverso, kiel mi konsilus al li konduti, se dum sia estado, li estus falinta serioze malsana. Mia repondo estis tiu kiu ĉiu saĝa homo estus farinta je mia loko, ke li farus bone se kondutus en tiu cirkonstanco kiel ĉiuj filozofoj kiuj estis antaŭ li, inter aliaj Fontenelle kaj Montesquieu, kiuj estis sekvantaj la uzadon kaj ricevantaj tion kion vi scias kun multa adoro. Li aprobis multe mian respondon: «Mi pensas krome, diris li al mi, ĉar ne necesas esti ĵetata al la rubejo, kiel mi vidis ĵeti la povran Lecouvreur.» Li havis, mi ne scias kial, grandan malinklinon al tiu maniero esti enterigita.» (citita de René Pomeau, Voltaire en son temps, T.5, p. 281)
  54. Li ne diris ke li estas katolika, sed «ke li mortiĝas en la katolika religio». Li neniom malkonfesis pri tio kion li estis verkinta, sed li deklaris ke li estis skandalinta la eklezion, kaj li petas pardonon. Li malakceptis la komunion sub preteksto ke li kraĉas sangon. La abato Gaultier donis tiam al Voltaire la absolvon.
  55. Vidu M.J. Gaberel - Voltaire et les Genevois same kiel Récit complet et détaillé de l'arrivée et du séjour de Voltaire á Paris en 1778, Edouard Damilaville, 1878
  56. Kondamnita je morto same kiel sia edzino kiel filimurdistoj senpruve, nek serioza indico, Monbailli estis ekzekutita en 1770. Voltaire estis kortuŝita pro la afero. Li publikigis komenton de la proceso, apelaciis al la kanceliero Maupéou kaj savis Mme Monbailli. Ŝia edzo almenaŭ estis rehabilitata.
  57. Voltaire en son temps, T.2, p. 343.
  58. Sainte-Beuve, Causeries du lundi, Garnier, T.1, p. 413.
  59. Madame du Deffand et son monde, Seuil, 1987, p. 309.
  60. Norman L. Torrey, The spirit of Voltaire, New York, 1930, p. 170.
  61. Voltaire en son temps, T.5, p. 154.
  62. André Versaille, Dictionnaire de la pensée de Voltaire, enkonduko de René Pomeau, Éditions Complexe, 1994, p. 8.
  63. Aperis en Nova Esperanta krestomatio / Hrsg.: William Auld. 1991. p. 134–137.
  64. Aperis en Flandra Esperantisto, okt. 1936, p. 53-57.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Voltaire » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Voltaire en la franca Vikipedio.

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.