Voltairine de Cleyre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Voltairine de Cleyre
Voltairine de Cleyre, Filadelfio, Kristnasko 1891
Voltairine de Cleyre, Filadelfio, Kristnasko 1891
Persona informo
Naskiĝo 17-a de novembro, 1866
en Leslie, Miĉigano
Morto 20-a de junio, 1912
en Ĉikago, Ilinojo
Mortokialo meningito
Tombo Haymarket Martyrs' Monument
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Amkunulo Dyer Lum
Okupo
Okupo verkisto • poeto • eseisto • ĵurnalisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • anarkiisto • pacaktivisto • filozofofeministo
vdr

Voltairine de Cleyre (naskiĝinta je 17-a de novembro, 1866 – mortinta je 20-a de junio, 1912) estis, laŭ Emma Goldman, "la plej talenta kaj inteligenta anarĥiistino, kiun Usono iam ajn produktis." Hodiaŭ ŝi ne estas vaste konata, eble pro sia frua morto.

Vivo

Naskita en la urbeto Leslie, Miĉigano, ŝi devis eniri katolikan komunumon pro neceso, ĉar ŝia patro ne povis monsubteni la familion. Tiu ĉi travivaĵo puŝis ŝin al ateismo kaj for de Kristanismo. La komunumo estis en Sarnia, Ontario, Kanado, kaj pri ŝia tempo pasigita tie ŝi diris, "ĝi estis kiel la Valo de la Mortombro, kaj estas blankaj cikatroj sur mia animo, kie disscio kaj superstiĉo bruligis min per ilia inferfajro dum tiuj sufokaj tagoj." Ŝi provis forkuri, kaj naĝis al Port Huron, Miĉigano, kaj marŝadis dek-sep mejlojn kie ŝi renkontis amikojn de sia familio, kiuj kontaktis ŝian patron kaj resendis ŝin al la komunumo. Ŝi forkuris denove kaj neniam reiris.

Familiaj ligoj al la aboliciisma movado kaj al la Subgrunda Fervojo, kune kun la malafabla kaj senĉesa malriĉeco en kiu ŝi plenkreskis, kaj ŝia nomiĝo pro la filozofo Voltaire, ja kontribuis al la radikala retoriko, kion ŝi evoluigis mallonge postadoleskantece. Post lernado en la komunumo, de Cleyre komencis sian intelektulan engaĝon en la forte kontraŭklerika Liberpensisma movado per prelegi kaj kontribui artikolojn al liberpensaj periodaĵoj.

Dum ŝia tempo en la liberpensisma movado dum la mezaj kaj malfruaj 1880-aj jaroj, de Cleyre estis precipe influita de Thomas Paine, Mary Wollstonecraft, kaj Clarence Darrow. Aliaj influoj dum ŝia vivo estis Henry David Thoreau, Big Bill Haywood, kaj pli malfrue, Eugene Debs. Post la pendiga ekzekuto de la protestintoj de Haymarket en 1887, tamen, ŝi anarkiistiniĝis. "Ĝis tiam mi kredis je la esenca justeco de la usona leĝo de procezo per juĝantaro," ŝi skribis en aŭtobiografia eseo, "Post tiam, mi neniam plu povis."

Afiŝeto reklamanta memoreventon okazigitan kelkajn tagojn post la morto de Voltairine.

Oni konis ŝin kiel bonegan prelegiston kaj verkiston — laŭ la opinio de biografiisto Paul Avrich, ŝi estis "pli granda literatura talento ol iu ajn alia usona anarĥiisto" — kaj kiel senlacan porpledanton por la anarkiisman kaŭzon, kies "religia fervoro," laŭ Goldman, "markis ĉion, kion ŝi faris."

Ŝi estis proksima amiko de ŝia inspirinto Dyer D. Lum, "ŝia instruisto, ŝia konfidanto, ŝia kamarado," sed Lum sinmortigis en 1893. Je 12-a de junio, 1890, ŝi naskis filon nomitan Harry, kies patro estis la liberpensulo James B. Elliot; tamen, oni forprenis la infanon kiam ŝi malakceptis loĝi kun Elliot.

Tra ŝia vivo, ŝin plagis malsano kaj korpremo, kaj ŝi provis sinmortigi almenaŭ dufoje, kaj ŝi travivis mortigprovon je 19-a de decembro, 1902. Ŝia atencinto, Herman Helcher, estis ekslernanto, kiun pli frue frenezigis febro, kaj kiun ŝi tuj pardonis. Ŝi skribis, "Estus hontindaĵo kontraŭ civilizacio se oni lin sendis malliberejen pro ago, kiu estis la produkto de malsana cerbo." La atako lasis ŝin kun porĉiama oreldoloro kaj gorĝinfekto, kiu ofte malbone efikis ŝian kapablon paroli aŭ fokusiĝi.

Voltairine de Cleyre mortis je 20-a de julio, 1912 ĉe la Malsanulejo St. Mary of Nazareth en Ĉikago, Ilinojo pro sepsa meningito.

Politikaj kredoj

Anarkiismo sen adjektivoj

La politika opinio de Voltairine de Cleyre ŝanĝiĝis tra ŝia vivo, eventuale estigante ŝin elokventa subtenanto de "anarkiismo sen adjektivoj," doktrino, laŭ historiisto George Richard Esenwein, "sen iuj ajn kvalifaj etikedoj kiel komunisma, reciprokisma, aŭ individuisma. Por aliuloj, ... [ĝi] simple kompreniĝis kiel tendenco kiu toleris la kunekzistado de malsamaj anarkiismaj skoloj."

Dum kelkaj jaroj, de Cleyre asociiĝis ĉefe kun la medio de usonaj individuistaj anarkiistoj. Ŝia frua fideleca al individuisma videblas per kiel ŝi sin diferencigis de Emma Goldman: "F-ino Goldan estas komunisto; mi estas individuisto. Ŝi deziras detrui la rajton al privatan posedaĵon, mi deziras ĝin aserti. Mi militas kontraŭ privilegio kaj aŭtoritato, per kiuj la rajto al posedaĵo, la vera rajto en tio, kio estas propra al la individuo, estas neniigita. Ŝi kredas ke kunlaborado tute anstataŭigus konkuradon; mi tenas ke konkurado estas, tiuforme aŭ aliforme, ĉiam ekzistos, kaj ke tio ĉi estas alte dezirinda."

Malgraŭ ilia frua malŝato unu al la alia, Goldman kaj de Cleyre eventuale respektis unu la alian intelekte. En ŝia eseo en 1894 Defende de Emma Goldman kaj la Rajto al Posedaĵforpreno de Cleyre skribis subtenante la rajton al posedaĵforpreno, sed restis neŭtrala pri ĝia porpledo: "Mi ne pensas ke unu malgranda ero de sensiva homa karno valoras ĉiujn posedaĵrajtojn en Nov-jorko... mi diras ke estas via propra afero decidi ĉu vi mortos pro nutraĵmanko kaj frostos, povante vidi manĝaĵojn kaj vestaĵojn, ekster malliberejo, aŭ fari iun malferman agon kontraŭ la institucio de posedaĵo kaj okupi lokon flanke de Timmermann kaj Goldman."