Volubilis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Volubilis
Templo al Kapitola Jupitero
Templo al Kapitola Jupitero
Templo al Kapitola Jupitero
setlejoarkeologia loko • antikva urbo [+]

Koordinatoj34° 4′ 16″ N, 5° 33′ 13″ U (mapo)34.071111111111-5.5536111111111Koordinatoj: 34° 4′ 16″ N, 5° 33′ 13″ U (mapo)
Areo0,42 km² (42 ha) [+]

Volubilis (Maroko)
Volubilis (Maroko)
DEC
Map
Volubilis

Vikimedia Komunejo:  Volubilis [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo
Templo al Kapitola Jupitero
Lando  Maroko
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj ii, iii, iv, vi
Fonto 836
Regiono** Arabaj landoj
Geografia situo 34° 4′ 16″ N, 5° 33′ 13″ U (mapo)34.071111111111-5.5536111111111
Registra historio
Registrado 1997  (21-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

Walili (Volubilis) estas antikva urbo de la Romia Imperio situanta en la nuna Maroko, je 33 kilometroj nordokcidente de Mekneso, ĉe la monto Zerhun, kaj je 4 km de Mulay Idris, la sankta urbo de Maroko.

La arkeologia loko Volubilis verŝajne estas la plej bone konservita romia arkeologia loko en ĉi areo de Nordafriko. Ĝi estis inkludita en la listo de Monda heredaĵo de Unesko en 1997.

Oni supozas ke ĝi estis fondita de la kartaganoj en la 3-a jarcento a.K. La urbo, kun la nomo Oulili, kiu ŝajnas esti deformaĵo de «oualili» ('oleandroj' en berbera lingvo), en iu momento iĝis parto de Mauretania kaj konvertiĝis en unu el la reĝaj ĉefurboj de Juba la 2-a. En la jaro 40, Romio aneksiĝis Mauretania post la murdo de la reĝo Ptolomeo fare de la imperiestro Kaligulo kaj Volubilis iĝis parto de la provinco Mauritania Tingitana, kun la statuso municipo.

Kun prospereco bazita sur la produktado kaj komerco de oleo (oni trovis multnombrajn restaĵojn), tritiko kaj sovaĝaj bestoj por la cirkoj, Volubilis iĝis la ĉefa urbo de la interno de la provinco kaj grava administra centro, restadejo de la regantoj de la provinco. Kiel konsekvenco de tia prospereco, la urbo ricevis plurajn belajn konstruaĵojn, kiel baziliko, forumo, temploj, triumfarko kaj aliaj. Laŭ la Itinero de Antonino Pio, Volubilis situis je 144 mejloj de Tingis kaj je 4 de la lasta romia urbo de la interno, Tocolocida. Dum la regado de Marko Aŭrelio, Volubilis estis ĉirkaŭata de murego.