Vomemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vomemo estas malagrabla stomakosento kaj volo vomi.

Vomemo ne estas malsano; ĝi estas simptomo de diversaj kondiĉoj, multaj de kiuj tute ne rilatas al stomako. Ekzemple, en movmalsano - sur onda maroaviadile - Ĝi estas konfuzo inter la sentata movado kaj vera movado. La balancosento troviĝas en la oreloj kaj kunlaboras vidkapablon. Kiam la du ne "samopinias" kiom da movado vere okazas, sento de vomemo rezultas.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

Vomemo povas esti kromefiko de multaj drogoj. Ĝi ankaŭ povas okazi post manĝego de sukeraĵoj. En medicino, vomemo estas problemo speciale dum kemiterapio kaj post ĝenerala anestezo. Ofte dum gravedo, virinoj suferas vomemon aŭ matenvomemon, kaj estas tute normale, oni ne tuj timu malsanon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]