Von Bach zu Goethe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉe la historia oficejo Amtshaus en Ilmenau finiĝas la migradopado.
Foto de migrinto kun la tipa vojmarko blanke-blue-blanke

Von Bach zu Goethe (laŭvorte: De Bach al Goeto) estas la nomo de altkvalita migradopado en Turingujo.

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La migradopado estas 24 km longa kaj unuigas Arnstadt kun Ilmenau. En la laste menciita urbo Goeto agadis, en la alia Bach; pro tiu la nomo de la pado. Tre alloga estas ĝia varieca monta kaj monteta pejzaĝo, laŭ kiuj sternas sin malnovaj arbaroj kverkaj kaj miksaj. Etapoj etendiĝas tra la pitoreska montoĉeno Reinsberge, Veronika-monto kaj du naturprotektataj teritorioj. Belvidoj ravaj estas garantiitaj super la valon de la rivero Wilde Gera, al la krestoj de la Turingia Arbaro, ĝis la valo Wipfratal kaj tra Ilmenau ĝis la Kickelhahn. La antaŭlasta stacio de la pado estas la t.n. Puto goeta sur la Malnova tombejo de Ilmenau.

Etapoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Haselkoppe: Ĝi estas 586 m alta. Surrande troviĝas belvidejo kun vido al Reinsfeld (Arnstadt) kaj Schmerfeld
  • Reinsburg: Restoj de muroj kaj fortikaĵoj montras la ekziston de unu el la plej grandaj Gera-burgoj. Tie ĉi estis kontrolitaj kaj protektitaj la armeaj kaj komercaj vojoj de la ĉirkaŭaĵo. Rabkavaliroj tenis ĝin ĝis 1289, kiam la kastelo estis sturmita kaj detruita.
  • Halskappe: Pro ĝiaj 605 metroj la pinto estas la plej alta punkto de la tuta migradopado.
  • Veronikaberg: Super Martinroda troviĝas tiu roko el konka kalkŝtono kun la plej grava apero de taksuso norde de la Turingia Arbaro.
  • Dicke Eiche: Ĝis 1865 estis tie giganta kverko, laŭ tradicio 1000 jarojn aĝa. Herder kaj Goeto plurfoje vizitis tiun lokon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]