Vonyarcvashegy

| Vonyarcvashegy | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| vilaĝo en Hungario | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 8314 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 2 471 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 173 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 46° 46′ N, 17° 19′ O (mapo)46.7619517.316211111111Koordinatoj: 46° 46′ N, 17° 19′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 14,28 km² (1 428 ha) [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Vonyarcvashegy (vonjarcvaŝhedj) estas grandvilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Keszthely. Vashegy signifas feromonto.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 14 km²
- Loĝantaro: 1900
- Poŝtkodo: 8314
- Telefonprefikso: 83
Situo
[redakti | redakti fonton]La grandvilaĝo situas inter monto Keszthelyi kaj norda bordo de Balatono, laŭ ĉefvojo Balatonalmádi-Keszthely kaj fervojo Tapolca-Keszthely, la lasta estas proksime.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la hungara historio tie estis 2 vilaĝoj: Vonyarc kaj Vashegy, kiuj unuiĝis en 1850. Vonyarc estas menciita unuafoje en 1335. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Vashegy formiĝis post la turkoj, la unua mencio okazis en 1689. Vonyarcvashegy iĝis grandvilaĝo en 1960, krome estas vinvilaĝo. La komunumo prosperas el vinkulturo kaj fremdultrafiko.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Vidindaĵoj estas elvidejo nomata pri Pál Kitaibel, Kapelo Sankta Mikaelo (Vonyarcvashegy) sur monteto Sankta Miĥaelo, krome en Vonyarc kaj en Vashegy troviĝas apartaj kapeloj.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Vonyarcvashegy mortis historiisto Béla Iványi.





