Voortrekker Monument
| Voortrekker Monument | |
|---|---|
| memorigaĵo [+] | |
| Koordinatoj | 25° 46′ 35″ S, 28° 10′ 33″ O (mapo)-25.77638888888928.175833333333Koordinatoj: 25° 46′ 35″ S, 28° 10′ 33″ O (mapo) [+] |
| Materialo | granito [+] |
![]() |
|
| Voortrekker Monument | |
| En TTT: Oficiala retejo [+] | |
La Voortrekker-Monumento (afrikanse Voortrekker Monument, Monumento por Pioniroj) estas monumenta konstruaĵo kun elementoj de Artdekora stilo, situanta proksime al Pretorio, Sud-Afriko. La masiva granitkonstruaĵo estis konstruita honore al la Voortrekkeroj, milojn da homoj kiuj forlasis la Kabkolonion inter 1835 kaj 1854 por setli en aliaj areoj, pli oriente kaj enlande, de la nuna Sud-Afriko. Ĝian dezajnon faris la arkitekto Gerard Moerdijk. La Völkerschlachtdenkmal en Leipzig laŭdire servis kiel modelo por la dezajno. [1]
Ĝi videblas de preskaŭ ie ajn en la urbo, ĉar ĝi situas sur montetopinto.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La monumento staras elstare sur monteto ses kilometrojn ekster Pretorio. Ĝi estas 41 metrojn alta kaj ripozas sur piedestalo 40 × 40-metra. Tri el la kvar anguloj de la piedestalo estas okupitaj de granitaj figuroj de la Voortrekker-gvidantoj Andries Pretorius, Hendrik Potgieter kaj Piet Retief, kaj la kvara de simbola, sennoma Voortrekker-gvidanto.
Ĉe la bazo de la Voortrekker-Monumento estas bronza skulptaĵo de Anton van Wouw. Ĝi estas 4,1 metrojn alta kaj pezas 2,5 tunojn. Ĉi tiu bronza statuo, honorante la rolon de Voortrekker-virinoj en la Granda Migrado, estis la lasta mendo de van Wouw.
La 25 x 25-metra Halo de Herooj estas atingebla per ekstera ŝtuparo kaj estas kronita de alta kupolo. Interne de la halo, la rakonto pri la Granda Migrado estas prezentita sur friso de marmoraj reliefoj. La planko estas kovrita per geometrie tranĉitaj marmoraj slaboj, kiuj radias de cirkla malfermaĵo en la centro de la halo. Ĉi tiu malfermaĵo provizas vidon de la 34,5 x 34,5-metra Cenotafa Halo sube, kiu enhavas simbolan sarkofagon. Je la ĉiujara datreveno de la Batalo de Sanga Rivero, je precize la 12a tagmezo, la suno brilas tra malfermaĵo en la kupolo de la Halo de Herooj sur la surskribon sur la sarkofago: "Ons vir jou Suid-Afrika" ( afrikane "Ni por vi, Sud-Afriko").
La monumenton ĉirkaŭas muro prezentanta 64 bovoĉarojn. Ĉi tiuj simbolas ĉarfortikaĵon konstruitan de la Voortrekkeroj per siaj ĉaroj por defendo.
Reliefoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Grundlingh, Albert. (2009) “A Cultural Conundrum? Old Monuments and New Regimes: The Voortrekker Monument as Symbol of Afrikaner Power in a Postapartheid South Africa”, Contested Histories in Public Space: Memory, Race, and Nation. New York: Duke University Press. ISBN 978-0-8223-4217-5.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Granda Migrado
- Völkerschlachtdenkmal



