Vorta magio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La tiel nomata vorta magiolingva magio ampleksas ĉiujn magiajn agojn, kiuj per pensitaj aŭ prononcitaj vortoj kreas magian efikon. Konkretaj formoj povas esti magiaj formuloj, aŭ specifaj aspektoj de benoj kaj malbenoj.

La supozo pri magia efiko de certaj vortoj venas de la koncepto, ke la nomo de objekto nedisigeble ligatas al la objekto mem, estas simboligo kaj materia aspekto de la objekto. Iu, kiu uzis la nomon de objekto, do povis preni influon al la korespondaj objektoj aŭ personoj.

Tiun koncepton pri vorta magio ekzemple fokusigas la germana fabelo Rumpelstilzchen (en la esperantlingva versio "Rumpelstilskin"), kiun skribe fiksis kaj konatigis la fratoj Grimm: tie malica vireto, kiu al neniu malkaŝas sian nomon. havas magian povon - oni povas rompi tiun magion nur per malkovro kaj magia prononco de lia nomo.

Laŭ la sama koncepto la recito de magia vorto subtenas la sorĉon, ekzemple per voko de fortaj dioj, sen ke la dio mem iĝas viktimo de la sorĉo.

Krom magiaj formuloj ankaŭ ĉiuj aliaj ritoj uzantaj kanton aŭ reciton de potenca nomo uzas tian specon de magio. En multaj naturaj religioj ekzemple ekzistas ritoj, kiuj per rakonto de mito alportu pluvon.

Al vorta magio rilatas multaj tabuoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Müller, Klaus E.: Wortzauber. Eine Ethnologie der Eloquenz ["vorta magio - etnologio de elokvento", germane] , eldonejo Lembeck 2001, ISBN 3-87476-380-3