Vortludo

Vortludo estas parolaĵo, kiu ludas per vortoj celante montriĝi humura aŭ ruza.
Ĝenerale, ekzistas jenaj specoj de vortludoj: akrostiko, ambigramo, anagramo, drudelo, enigmo, izogramo, kalemburo, kontraŭknalo, kriptogramo, langrompilo, lipogramo, logogrifo, magia kvadrato, oksimoro, palindromo, paronimo, paronomazio, pleonasmo, rebuso, sekretlingvo, ŝarado, vort(a)ludo, vortondo.
Iuj estas hazardaj misdiroj, aliaj intence kreitaj por distro aŭ amuzo.
La popola uzado de literaturo kondukas inter alie al vortoludoj. Tiele la popoleca Raymond Schwartz meditas pri vortoj tiele:
![]() |
|
Ekzemploj[redakti | redakti fonton]
- la nomo de la rokgrupo Amplifiki: am+pli+fiki
- Vespo+er/ vespero
- di+amanto/diamanto
- edz+peranto/Esperanto
- kriznasko/kristnasko (de Raymond Schwartz)
- Ja-pano/Japano
- In+sekto/insekto
- sent-ema/sen-tema parolado
Vortludoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]
Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 30an ĉapitron "Vortaj sportoj" al komentoj kaj diversaj ekzercoj pri vortoludoj.[2]
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Vortludoj, de Lode Van de Velde, aperis ĉe FEL (2003)
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Raymond Schwartz, ... Kun siaspeca spico!, J. Régulo, La Laguna, 1971. paĝo 12.
- ↑ Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 243-251.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- plena vortaro de la vortludoj fareblaj en Esperanto plena listo de la dusencaj vortoj se E-o