Vorto Parolata

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vorto parolata, aŭ deklamado (angle: Spoken Word) estas speco de prezentado surbaze de parola poezio, do poezio verkita je relative malalta lingva nivelo kaj evitante malfacilajn lingvajn formojn. Male al la aŭtoroj de arta poezio, la verkistoj de la parolata poezio ne direktas siajn vortojn al presado sed al legado al publiko, kutime en kombinaĵo kun korpa lingvomuziko. La simpleco de la vortoj kaj la aldonaj mezuroj faritaj distingas la parolatan poezion disde la arta poezio. La prezentoj kutime traktas sociajn aŭ personajn aferojn, kaj la prezentistoj uzas diversajn rimedojn, krom la legado mem de la vortoj, por intensigi la mesaĝon kaj ĝian pikon. Oftaj rimedoj inkluzivas la uzon de korpa lingvo kaj muzikaj instrumentoj. La stilo ne havas metrikanrimajn ŝablonojn, kaj la skriba strukturo estas tute libera. Plej multe de la emfazo estas sur la kvalito de la prezento kaj la interligo kun la spektantaro dum ĝi.

La parolata poezio devenas de la pratempo kaj troveblas en multaj antikvaj kulturoj, de Afriko ĝis Aŭstralio. En la pli vasta mondo, ĝi tamen disvastiĝis nur fine de la unua mondmilito, post la kultura reviviĝo de afrik-usonanoj en Usono, konata kiel " Harlem Revival ".

En la 21-a jarcento, la ĝenro rilatas al postmodernismaj prezentartoj kaj iuj muzikstiloj, kiel hiphopo, ĵazo, bluso kaj populara muziko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La arto de la "parolata vorto" komenciĝis antaŭ miloj da jaroj. Hodiaŭ, kvankam diversgrade, la fenomeno ekzistas en ĉiuj landoj de la mondo, sed ĝiaj originoj kaj radikoj kuŝas en kulturoj, en kiuj estis kutime buŝe transdoni ĉiujn kulturajn enhavojn, inkluzive genealogion, historion, tradicion, religion kaj arton. En afrikaj nacioj, kaj inter la indiĝenoj de Ameriko kaj Aŭstralio, same kiel aliloke, la vorto kulturo inkluzivis dancon, tamburadon, kantadon kaj ludadon, kiuj servis kiel rimedoj por plifortigi mesaĝojn kaj plibonigi spiritajn spertojn, inkluzive en la procezo de sociumado [1].

La parolata vorto de moderna Nordameriko kreskis el la poezia kulturo Harlem Revival [2] kaj estis forte influita de la bluso kaj Beat-generacio [3]. En la 1960-aj jaroj, la parolata vorto estis integrita al la nigra subtera kulturo, kiu estis ligita al la civitanrajta movado kaj la lukto kontraŭ rasismo [4]. Tri rimarkindaj paroladoj, "I have a dream" (Mi havas Revon) de Martin Luther King , "Am I not a woman" (Ĉu mi ne estas Virino) de Sojourner Truth, kaj "'Cast down Your Bucket Where You Are" (Forĵetu vian sitelon kie vi estas) de Booker T. Washington, fariĝis el la fundamentojn de la parolata vorto kaj estas konsiderataj parto de ĝia tradicio [5]. La grupo 'Lastaj poetoj', kiu fondiĝis en la 1960-aj jaroj kaj forlasis la rangojn de la civitanrajta movado, pene laboris por fari la vorton parolata akceptita esprimilo en afro-usona kulturo.

La parolata vorto akiris multan simpation en 1970, kiam Gil Scott-Heron prezentis la kantojn "The Revolution Will Not Be On Televizion" (La revolucio ne estos disdonita en la televidilo), kaj "Whitey on the Moon" (Blankulo sur la luno), kiuj fariĝis furoraĵoj. Samtempe artistoj ekaperis tra la mondo por krei parolatan poezion kun orkestro ludanta en la fono, kaj sia laboro disvastigis tiun stilon, senlige de la kultura kunteksto de la afro-amerikana komunumo.

Hodiaŭ, kiel antaŭ cent jaroj, plej multaj stilaj spektakloj traktis sociajn kaj politikajn kritikojn. Ĉe adoleskantoj ankaŭ oftas la intereso en personajn aferojn.

En la amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

En la 21-a jarcento, eventoj de parolata poezia deklamadoj okazas ofte tra la mondo, kaj ĉi tiuj estis nomataj "Poezia Slamo" (libera traduko: "Forpuŝo de Poezio"). La eventoj kutime ne estas elsendataj en la ĉefaj amaskomunikiloj, sed ilia dokumentigo estas alŝutita al videokundividaj retejoj kiel Youtube kaj Vimeo, kaj ankaŭ distribuata en la diversaj sociaj retoj.

Direkte al la fino de la dudeka jarcento, kelkaj filmoj kaj dokumentaj filmoj traktantaj la eventojn de la parolata poezio aperis sur la granda ekrano. Ilia disdonado kaŭzis multajn prezentojn kaj kreon de novaj konkursoj, kaj ĝenerale ekbrilis la parolata poezio.

De 2002 ĝis 2007, la kanalo HBO elsendis la serion Def Poetry Jam, produktita de Russell Simmons. La serio regule prezentis poetojn de la parolata poezia stilo, kaj konatajn kaj establitajn kaj tiujn, kiuj estis trovitaj en sia ekiĝo. Apud ili prezentis hiphopaj kantistoj kaj repistoj, kaj de tempo al tempo ankaŭ gastis aperoj de famaj aktoroj kaj kantistoj. La serio estis produktita kun la helpo de la organizo Youth Speaks (Junularo parolas), kiu traktas la potencigon de minacataj junuloj.

Fokusoj[redakti | redakti fonton]

La parolata poezio permesis al multaj homoj pli bone esprimi sin kaj siajn opiniojn, sen uzi la konvenciajn manierojn fari tion. Tiuj, kiuj volas influi publikajn etosojn, ne plu devas uzi la kutimajn manierojn fari tion - politika agado, amaskomunikila partopreno kaj verkado en akademiaj medioj - kaj povas anstataŭe aperi kaj prezenti ĉe parolata poeziaj eventoj okazantaj en siaj komunumoj, kaj fizike kaj virtuale. Krom la altnivelaj konkursoj, ĉiuj poezi-ĵetaj eventoj ofertas publikan kaj senpagan scenejon, kaj permesas la esprimon de socia kritiko kaj senkaŝa engaĝiĝo en aferoj, pri kiuj la socio limigas diskuton. Aparte adoleskantoj profitas la malfermitecon de la stilo por diri siajn opiniojn publike, ĉar ilia pozicio tute ne estas ofte reviziita de ĉefaj amaskomunikiloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Glazner, Gary Mex.
  2. Aptowicz, Cristin O'Keefe (2007), Words in Your Face: a guided tour through twenty years of the New York City poetry slam.
  3. Neal, Mark Anthony (2003).
  4. "last poet fragments".
  5. . Say It Loud. Smithsonian Institution.

Vidu ankŭe[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]