Vostok (ŝipo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vostok (maldekstre) kaj Mirni (dekstre) dum la Unua Rusa Antarkta Ekspedicio sur monero de la Banko de Rusio.
Kapitano Bellingshausen kun Kruco de la Ordeno de Sankta Vladimiro.

Vostok estis 28-kanona militŝipo de la Rusa Imperia Mararmeo, nome ĉefa ŝipo de la Unua Rusa Antarkta Ekspedicio en 1819—1821, dum kiu Fabian Gottlieb von Bellingshausen (komandanto de la ŝipo) kaj Miĥail Lazarev (komandanto de la Mirni, nome la dua ŝipo) ĉirkaŭnavigis la Teron, malkovris la kontinenton Antarkto kaj dufoje ĉirkaŭnavigis ĝin, kaj malkovris nombrajn isulojn kaj insularojn en la Suda Oceano kaj en la Pacifiko.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Шлюп "Восток" ĉe sailhistory.ru (Ruse) [1] Alirita la 4an de Marto 2017.

Fontoj[redakti | redakti fonton]