Votorantim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Votorantim estas municipo kaj urbego de la brazila subŝtato San-Paŭlio. Ĝi apartenas al urbaro de Campinas kaj al Sorocaba (mikroregiono).

Blazono de Votorantim
Flago de Votorantim

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Votorantim en la subŝtato (ruĝe).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Votorantim situas en altebenaĵo en sudorienta parto de la lando. La najbaraj municipoj estas Alumínio (São Paulo), Sorocaba, Salto de Pirapora, Ibiúna kaj Piedade (São Paulo). Campinas troviĝas 81, San-Paŭlo (urbo) 83, Guarulhos 92, Curitiba 277, Nova Iguaçu 417, Rio-de-Ĵanejro 435, Belo Horizonte 542, Goiânia 789, Porto Alegre 812, Campo Grande 817, Braziljo 865, Salvador de Bahio 1505, Maceió 1983, Teresina 2113, Recife 2181, São Luís 2364, Natalo (Brazilo) 2370, Belém 2461, Manaus 2646 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frue indiĝenoj loĝis en la hodiaŭa Votorantim, eĉ la loknomo estas indiĝena. Portugaloj komencis vivi tie en la 17-a jarcento. Votorantim sendependiĝis de Sorocaba en 1965.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Votorantim estas la memdeklarita brazila ĉefurbo de cemento. La industria sektoro donas la pli grandan parton de enspezoj (ŝtofoj, paperoj, elektronikaĵoj, se ne paroli pri la cementoj. La agrikulturaj produktoj estas laktaĵoj, bredadoj de diversaj bestoj.

Akvofalo en Votorantim

Klimato[redakti | redakti fonton]

Votorantim havas subtropikan klimaton. La tutjara averaĝa temperaturo estas 20 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]