Voynich-manuskripto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ilustrita paĝo de la manuskripto de Voynich

La Voynich-manuskripto [vojniĉ] estas mistera skribaĵo, kies aĝo, deveno kaj aŭtoro estas nekonataj. Ĝi havas formaton de kodekso kaj la paĝoj estas el pergameno. Nek la alfabeto, nek la lingvo, nek eĉ la temo de la manuskripto estas ĝis nun konataj. Oni plej ofte supozas, ke ĝi estis verkita inter la jaroj 1450 kaj 1520. Laŭ karbona analizado de 2009, la pergameno mem estiĝis en 1404-1438.

La nomo de la manuskripto devenas de unu el ĝiaj posedantoj, Wilfrid Michael Voynich, kiu aĉetis ĝin en la jaro 1912 de la jezuitoj de Frascati, urbo apud Romo.

Konservas la manuskripton ekde 1969 la Biblioteko Beinecke de la universitato Yale. Laŭ lastaj esploroj de Gordon Rugg, la manuskripto povus esti trompaĵo.

La manuskripto estis unuafoje publikigita de la franca eldonisto, Jean-Claude Gawsewitch, en oktobro 2005, por ke la publiko povu vidi la misteran tekston kaj la enigmajn bildojn.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Voynich-manuskripto enhavas 234 paĝojn 15 cm longajn kaj 23 cm altajn. Ili estas el veleno (haŭto de mortnaskita bovido) kaj laŭ la paĝnombrado mankas 42 paĝojn. Ŝajnas, ke tiuj paĝoj jam mankis, kiam Voynich aĉetis la manuskripton en 1912. Kelkaj paĝoj estas grandformataj, falditaj, tiel formantaj subpaĝojn.

Anserplumo utiliĝis por skribi la tekston kaj desegni la konturojn de la figuroj. Kelkaj koloroj estis aldonitaj malnetaj, verŝajne post la verkado de la teksto.

Ĝi enhavas multajn desegnaĵojn (pri plantoj, homa anatomio, bestaj signoj kaj stelsimboloj) kaj tekstojn en nekonataj skribsistemo kaj lingvo.

Ilustraĵoj[redakti | redakti fonton]

La ilustraĵoj de la manuskripto donas nur malmultajn indikojn pri la detala enhavo, sed ebligas identigon de seso da sekcioj pri diversaj temoj kun varia stilo. Krom la lasta sekcio, kies enhavo estas nur teksta, preskaŭ ĉiuj paĝoj enhavas almenaŭ unu ilustraĵon.

La sekcioj kaj iliaj nunaj nomoj estas:

  • Herbario: ĉiu paĝo enhavas unu planton, foje du kaj akompanan tekston. La tuto estas prezentita laŭ stilo de tiamaj eŭropaj herbokolektoj. Kelkaj partoj estas pligrandigoj kaj plibonigitaj versioj de desegnaĵoj el la parto farmakologio (vidu malsupre).
  • Biologiobalneoterapio: densa teksto kun desegnaĵoj reprezentantaj ĉefe nudajn virinojn, kiuj baniĝas en basenoj aŭ naĝas tra tubaro. La formo de tiu tubaro similas al organoj. Iuj virinoj portas kronojn.
  • Kosmologio: cirklaj diagramaj, kies signifo ne klaras. Tiu sekcio havas elfaldeblajn partojn. Unu el ili havas la grandecon de ses paĝoj kaj sur ĝi estas mapoj de 9 "insuloj" kunigitaj per vojoj, kasteloj kaj (eble) vulkano.
  • Farmakologio: pluraj desegnaĵoj de plantoj kun legendo. La ilustraĵoj montras partojn de la plantoj (radikoj, folioj, ktp.), tial tiu parto similas al gvidlibro por apotekisto. La aĵoj en la marĝenoj similas al la potoj uzitaj de la tiamaj apotekistoj. La paĝoj enhavas nur kelkajn paragrafojn da teksto.
  • Receptoj: multaj, sufiĉe mallongaj paragrafoj, ĉiu el ili markita de tipografia simbolo en formo de floro aŭ stelo.

Teksto[redakti | redakti fonton]

Tekstoparagrafo

La teksto estas evidente verkita demaldekstre al dekstro kun neegala dekstra marĝeno. La plej longaj sekcioj estas dividitaj en paragrafoj, kaj foje estas tipografaj simboloj en la maldekstra marĝeno. Videblas nenia interpunkcia signo. La skribo estas flua kaj ŝajnigas, ke la skribanto komprenis tion, kion li skribis dum la verkado. Ne ŝajnas, ke la literoj estis kunmetitaj unu post la alia (signo de malfacila ĉifrado). Tamen la skribo ne estas ĉiam bela, foje la aŭtoro alproksimigis la liniojn pro manko de spaco. Tio ĉefe videblas en la parto "receptoj" kun ondoforma teksto, kiu evidentigas, ke la skribinto verŝajne ne estis profesiulo.

La teksto enhavas pli ol 170.000 glifojn, disigitaj kutime unu de la alia de malgrandaj interspacoj. La plej multaj el tiuj glifoj konsistas el unu aŭ du strekoj.

Spertuloj ne interkonsentas pri la alfabeto uzita, ĉar iuj glifoj similas. Oni tamen opinias, ke la alfabeto de la Voynich-manuskripto konsistas el inter 20 kaj 30 signoj. Kelkaj nekutimaj literoj aperas ie, oni nombras dekduon da tiaj.

Pli larĝaj spacoj dividas la tekston en ĉirkaŭ 35.000 vortojn de varia longo. Ŝajnas, ke la teksto havas fonetikajn kaj ortografiajn regulojn: iuj literoj aperas en ĉiu vorto (kiel vokaloj), iuj neniam sekvas aliajn, aliaj foje aperas duoble.

Frekvenca analizo montras ecojn similajn al naciaj lingvoj. Ekzemple la frekvenco de la vortoj sekvas la leĝon de Zipf kaj la entropio (kvanto de informo) de ĉiu vorto estas je 10 bitoj, kio similas al tekstaj anglajlatinaj.

Iuj vortoj aperas nur en apartaj partoj aŭ sur kelkaj paĝoj, aliaj troviĝas tra la tuta manuskripto. Ripetoj ene de la ilustraĵlegendoj estas maloftaj. En la sekcio "herbario" la unua vorto de ĉiu paĝo aperas en neniu alia loko, ĝi povus do esti la nomo de la ilustrita planto.

Rilate al aliaj aferoj, la lingvo de la manuskripto de Voynich malsimilas de eŭropaj lingvoj. Ekzemple ekzistas preskaŭ neniu vorto kun pli ol 10 simboloj, kaj preskaŭ neniu kun malpli ol tri literoj. La pozicio de la literoj ene de la vortoj estas strangaj: iuj literoj aperas nur komence de vorto, aliaj nur je la fino, kaj aliaj nur en la mezo. Tio troveblas en la araba alfabeto, sed nek en la cirila, nek en la greka, nek en la latina alfabetoj.

La teksto ŝajnas enhavi pli da redundon ol la plej multaj eŭropaj lingvoj. Iuj vortoj aperas trifoje sinsekve (en Esperanto, tio estus ekzemple "kaj kaj kaj"). Vortoj, kiuj malsimilas per nur unu litero, troviĝas relative grandnombre.

Historio de la manuskripto[redakti | redakti fonton]

Ĉar oni ne komprenas la tekston kaj la Universitato Yale ne permesas radiokarbonan analizon de la manuskripto, oni povas nur supozi la originon de la verkaĵo. Laŭ la hararanĝoj, la vestaĵoj kaj du kasteloj videblaj en la manuskripto, oni plej ofte supozas ĝin eŭropdevena kaj taksas ĝian estiĝon inter 1450 kaj 1520.

La unua konata posedanto de la manuskripto estis iu Georg Baresch, alkemiisto vivanta en Prago dum la 17-a jarcento. Ŝajne jam li ne sciis pli ol ni nuntempe pri la deveno de manuskripto. Li eksciis poste, ke Athanasius Kircher, jezuita sciencisto de la roma kolegio, publikigis koptan (etiopan) vortaron kaj scipovis legi egiptajn hieroglifojn. Li sendis al li kopion de parto de la manuskripto al Romo (dufoje) petante komenton. La letero adresita al Kircher el la jaro 1639, trovita antaŭ nelonge de René Zandbergen, estas la plej malnova mencio de la manuskripto.

Oni ne scias, ĉu Kircher respondis, sed ŝajnas, ke li interesiĝis sufiĉe pri la manuskripto por provi akiri ĝin. Baresch ŝajne rifuzis. Post lia morto ricevis la manuskripton lia amiko Johannes Marcus Marci, tiam estro de la Praga Universitato de Karolo, kaj sendis ĝin al Kircher, kiu estis lia longtempa amiko kaj korespondanto. La letero de Marci el la jaro 1666 troviĝas ankoraŭ kun la manuskripto. Ĝi indikas, ke ĝi estis aĉetita kontraŭ 600 oraj taleroj de la imperiestro Rudolfo la 2-a, kiu opiniis ĝin verko de Roger Bacon.

Ĉar sur la unua paĝo aperas apenaŭ legebla nomo de Jacobj `a Tepenece, oni supozas, ke la libron kontrolis aŭ posedis la kortega apotekisto Jakub Horcicky de Tepenec. Trovita letero pruvas, ke la libron aĉetis kaj posedis la romia imperiestro Rudolfo la 2-a. Tiel eble la kemiisto kaj apotekisto nur kontrolis la libron (iam post 1608). Laŭ aserto de la imperiestro, la verkon pretigis Roger Bacon, franciskana historiisto el la 13-a jarcento.

Inter 1666 kaj 1870 la posedantoj estas nekonataj, plej verŝajne la manuskripto estis en la posedo de la jezuitoj. Tion pruvas interalie, ke post kiam la armeo de Viktoro Emanuelo la 2-a en 1870 minacis konfiski ĉiajn ekleziajn posedaĵojn[1], la Vatikano tuj transdonis la posedaĵojn al membroj de la fakultato, ĉar privatan posedaĵon ne minacis la konfiskado fare de la itala ŝtato. Oni transdonis ankaŭ la manuskripton de Kircher al Pierre Jean Beckx (la manuskripto enhavas ankoraŭ lian ekslibrison), estro de la jezuitoj kaj samtempe universitatestro. La privata biblioteko de Beckx estis translokigita al la Villa Mondragone (Frascati), granda palaco proksime al Romo, aĉetita de la jezuitoj en 1866.

Ĉirkaŭ 1912 la roma kolegio decidis vendi – tre diskrete – kelkajn posedaĵojn. Wilfrid Michael Voynich aĉetis 30 manuskriptojn, inter kiuj estis tiu, kiu nun portas lian nomon.

Post la morto de Voynich en 1930 lia edzino Ethel kaj la sekretariino Anne Nill heredis la manuskripton. Post morto de Ethel en 1960 Anne Nill iĝis la sola posedanto. En 1961 ŝi vendis la manuskripton je 25.000 US$ al la librokomercisto Hans P. Kraus. Tiu volis kun profito pluvendi ĝin, sed pro manko de aĉetantoj li donacis la manuskripton en 1969 al la Universitato Yale, kie ĝi nun videblas en la Beinecke Rare Book & Manuscript Library.

Teorioj[redakti | redakti fonton]

La leteroj de la manuskripto kaj ebla respondaĵo latin-alfabeta

Ekzistas teorioj de diversaj personoj pri la aŭtoro kaj enhavo de la manuskripto:

  • William Romaine Newbold: Li evoluigis teorion de la mikroskribo. Li legis malnovgrekajn simbolojn, kiuj pruvis ne nur aŭtorecon de Bacon, sed ke li posedis mikroskopon kaj konis la andromedan nebulon. La mikroskribo vere ne ekzistas, li vidis nur neregulaĵojn sur la papero.
  • Hugh O'Neill: O'Neill rimarkis sunfloron (p. 93) kaj hispanan pipron (p. 101), kiuj alvenis el Ameriko, tiel Roger Bacon ne estis aŭtoro de la manuskripto.
  • William Friedman: Laŭ William Friedman, ĝi estis frua provo je arta kaj universala lingvo. Lia grupo uzis eĉ komputilon, sensukcese (1962–63).
  • Prescott Currier: Li konstatis, ke la manuskripto havis minimume du verkistojn.
  • Gordon Rugg: Laŭ esplorrezultoj, publikigitaj en decembro 2003, temas pri mezepoka ĉarlatanaĵo kaj la teksto ne havas sencon.

Pri la aŭtoro[redakti | redakti fonton]

Roger Bacon[redakti | redakti fonton]

Roger Bacon

La letero sendita en 1665 de Marci al Kircher indikas, ke laŭ lia amiko Raphael Sobiehrd-Mnishovsky la manuskripton aĉetis Rudolfo la 2-a (Sankta Romia Imperio). Tiu letero sugestas, ke Rudolfo (aŭ eble Mnishovsky) opiniis, ke la aŭtoro estis la angla filozofo kaj alkemiisto Roger Bacon (12141294).

Eĉ se Marci mencias dubojn rilate al tiu aserto, Voynich serioze traktis tiun teorion kaj provis pruvi ĝin. La konvinko de Voynich ege influis la sekvajn provojn analizi kaj deĉifri la manuskripton. La usonano William Newbold laboris dum du jaroj pri la manuskripto kaj konkludis, ke la aŭtoro estis Bacon, sed li mortis en 1926 kaj ne povis defendi sian teorion, kiu estis multe kritikata poste.

Spertuloj konantaj la verkon de Bacon, kiuj ekzamenis la manuskripton kategorie, forĵetis tian teorion. Indas mencii ankaŭ, ke Raphael Mnishovsky mortis en 1644 kaj ke la aĉeto de la manuskripto fare de Rudolfo la 2-a certe okazis antaŭ ties abdiko en 1611, do 55 jarojn antaŭ la letero de Marci.

John Dee[redakti | redakti fonton]

John Dee

La supozo, ke Roger Bacon estis la aŭtoro, kondukis Voynich al la konkludo, ke la persono, kiu vendis la manuskripton al Rudolfo, povis esti nur John Dee. Dee estis matematikisto kaj astrologo de la kortego de la reĝino Elizabeto la 1-a (Anglio), kiu posedis grandan kolekton de la manuskriptoj de Bacon.

Dee kaj lia mediumo Edward Kelley loĝis en Bohemio jam de pluraj jaroj, kiam ili esperis vendi siajn servojn al la imperiestro. Tamen la detalegaj agendoj de Dee ne mencias tion kaj ŝajnigas tian teorion sufiĉe nekredebla. Ĉiukaze, se la aŭtoro de la manuskripto de Voynich ne estas Bacon, la rilato al Dee malaperas.

Aliflanke, Dee mem eble verkis ĝin kaj aŭdigis la onidiron, ke ĝi estis originala verko de Bacon. Tion li eble farintus por pli bone vendi la manuskripton poste.

Edward Kelley[redakti | redakti fonton]

Edward Kelley

La kunulo de Dee en Prago, Edward Kelley, estis alkemiisto eksterordinara. Li anoncis sian kapablon transformi kupron en oron pere de sekreta pulvoro, kiun li trovis en episkopa tombo en Kimrio. Li ankaŭ asertis esti kapabla alvoki anĝelojn tuŝante kristalan globon kaj konversaciadi kun ili. Dee raportas tiajn faktojn en siaj manuskriptoj. La lingvo de la anĝeloj estis la ĥanoĥa, laŭ Ĥanoĥo, la biblia patro de Metuŝelaĥ. Laŭ legendo, Kelley vojaĝis kun anĝeloj kaj klarigis pri tiu vojaĝo en la libro de Ĥanoĥo.

Pluraj personoj sugestis, ke Kelley, ĉar li inventis la libron de Ĥanoĥo por trompi Dee-n, ankaŭ eble fabrikis la manuskripton de Voynich por vendi ĝin al la imperiestro (kiu jam pagis lin pro liaj supozitaj alkemiistaj talentoj).

Tamen, se Roger Bacon ne estas la aŭtoro de la verko, tiam la ligo inter Kelley kaj la manuskripto de Voynich estas same malforta kiel tiu rilate al Dee.

Wilfrid Voynich[redakti | redakti fonton]

Voynich mem estis suspektita pri verkado de la manuskripto. Kiel komercisto de malnovaj libroj li disponis la ilojn kaj sciojn necesajn por inventi manuskripton erare atribuatan al Roger Bacon. Tia manuskripto reprezentis grandan monsumon kaj la financaj kialoj eble estis sufiĉaj por krei tian malveraĵon.

Tamen oni ŝajne forĵetis tian teorion, ĉar la letero de Baresch al Kircher el la jaro 1639, retrovita antaŭ nelonge de René Zandbergen, estas la unua mencio de la manuskripto trovita ĝis nun.

Jacobus Sinapius[redakti | redakti fonton]

Jakub Horcicky de Tepenec (Jacobus Sinapius, latine)

Foteca kopio de la unua manuskripto, realigita de Voynich ĉirkaŭ 1921 montras kelkajn aldonaĵojn preskaŭ nevideblajn, kiuj estis forviŝitaj. Danke al kemiaĵoj oni plividebligis la tekston kaj legeblis la nomo de Jacobj `a Tepenec. Temas pri Jakub Horcicky de Tepenec, Jacobus Sinapius en la latina. Tiu fakulo pri herboj estis la persona kuracisto de la imperiestro Rudolfo la 2-a kaj okupiĝis ankaŭ pri ties ĝardenoj. Voynich kaj aliaj post li, konkludis laŭ tiu "subskribo", ke Jacobus posedis la verkon antaŭ Baresch. Tia malkovro plifortigas la rakonton de Raphael Mnishovsky. Aliaj subtenas, ke Jacobus mem estis la verkinto de la manuskripto.

Tamen restas unu dubo pri tiu teorio: la de la manuskripto forviŝita subskribo ne korespondas al la aliaj konataj subskriboj de Jacobus, kiel ekzemple tiu malkovrita de Jan Hurich en iu dokumento. Tute eblas, ke tiu surskribo sur la dekstra paĝo F1 estis de bibliotekisto aŭ de iu alia, kiu studis aŭ posedis la libron. Kiam vivis Kircher, Jacobus estis la nura alkemiisto aŭ doktoro ĉe la kortego de Rudolfo la 2-a, al kiu oni dediĉis tutan paĝon en la historilibroj de la jezuitoj. Ekzemple apenaŭ menciiĝas Tycho Brahe. La uzo de la kemiaĵoj tiom damaĝis la velenon, ke la subskribo nun apenaŭ videblas. Eblas, ke Voynich mem faris kaj damaĝis tiun subskribon por fortigi la teorion pri la aŭtoreco de Roger Bacon, malhelpante tiel eblajn kontraŭkontrolojn.

Jan Marci[redakti | redakti fonton]

Jan Marci

Jan Marci renkontiĝis kun Kircher, kiam li gvidis delegacion de la Universitato Karola al Romo en la jaro 1683. Dum la sekvaj dudek sep jaroj la du kleruloj interŝanĝis grandegan kvanton da sciencaj leteroj. La vojaĝo de Marci celis la sendependecon de la Universitato Karola kontraŭ la jezuitoj. Tiuj estris la kolegion Clementinum, kiu estis rivalo al la universitato. Malgraŭ la klopodoj, la du estis fine kunigitaj sub la regado de la jezuitoj.

En tia religie kaj politike streĉa etoso Marci eble verkis la leterojn de Baresch kaj pli poste la manuskripton de Voynich por venĝi kontraŭ Kircher, kiu favoris la jezuitojn. La personeco de Marci kaj liaj scioj ebligis lin realigi la verkojn. Kircher certis, ke li havis la scion, li estis pli konata pro siaj eraroj ol pro sia genio. Kircher estis do facila celo kaj oni jam ridis pri li, kiam Andreas Müller, fakulo pri orientalistiko preparis por li manuskripton "devenan" el Egiptio, kies enhavo estis vole sen iu ajn signifo. Müller petis Kircher traduki ĝin. Kircher sendis kompletan tradukon, kio misfamigis lin.

Menciindas, ke la nuraj pruvoj de la ekzisto de Georg Baresch estas la tri leteroj senditaj al Kircher: unu fare de Baresch (1639) kaj du fare de Marci (ĉirkaŭ unu jaron poste). La korespondado inter Marci kaj Kircher ĉesis en 1665. Tamen tiu teorio baziĝas je la malamo de Marci kontraŭ la jezuitoj kaj tia sento estas nura supozo: Marci estis fervora katoliko, li mem studis por fariĝi jezuito kaj iom antaŭ sia morto en 1667 li estis nomumita honora membro de la ordeno.

Raphael Mnishovsky[redakti | redakti fonton]

Raphael Mnishovsky

Raphael Sobiehrd-Mnishovsky, amiko de Marci, estis kriptografiisto kaj ŝajne inventis ĉifradometodon nedeĉifreblan (ĉirkaŭ 1618). La manuskripto povus esti montraĵo de la sistemo de Mnishovsky. Tiel Baresch estintus la "kobajo" por la deĉifrado. Post la publikigo de la libro de Kircher pri la kopta lingvo Raphael opiniintus, ke trompi jezuiton estus pli grava afero ol trompi Baresch. Li petintus tial la alkemiiston kontakti Kircher-on kaj motivigi lin danke al inventita historio pri Roger Bacon. Tamen nenia pruvo ekzistas por tiu teorio.

Anthony Ascham[redakti | redakti fonton]

En la 1940-aj jaroj la doktoro Leonell Strong, esploristo pri kancerologio kaj libertempa kriptologo, provis deĉifri la manuskripton de Voynich. Strong subtenis, ke la solvo de la manuskripto bazis je "stranga duobla sistemo kun aritmetikaj progresoj de multobla alfabeto". Li asertis, ke la teksto deĉifrita korespondis al manuskripto el la 16-a jarcento de la angla aŭtoro Anthony Ascham. Ascham publikigis A Little Herbal en 1550. La manuskripto de Voynich ja enhavas sekcion, kiu similegas al herbario, sed la teorio de Strong ne klarigas, kiel Ascham akiris la necesajn konojn pri kriptografio kaj literaturo por verki la manuskripton.

Pluraj aŭtoroj[redakti | redakti fonton]

Prescott Currier, kriptografo de la usona mararmeo, kiu laboris pri la manuskripto dum la 1970-aj jaroj, rimarkis, ke la paĝojn de la parto herbario oni povis disigi en du grupojn A kaj B kun apartaj ecoj kaj skriboj malsamaj. Li tial konkludis, ke la Voynich-manuskripto estis la verko de pluraj aŭtoroj, kiuj uzis dialektojn aŭ ortografion malsamajn. Tamen lasttempaj esploroj ne plu konsentas kun tia teorio.

Fakulo pri skribo, kiu ekzamenis la manuskripton, trovis ununuran skribon en la tuta verko. Vidinte ĉiujn partojn de la manuskripto oni vidas, ke la stilo de la folioj iompostiome evoluas, kaj la partoj A kaj B trovitaj de Currier estas la du finaĵoj de tiu evoluo. Tio signifas, ke la du sekcioj de la herbario estis eble verkitaj je periodoj tre malsamaj.

Pri la enhavo kaj celo[redakti | redakti fonton]

La ĝenerala impreso de la manuskripto estas, ke ĝi servis kiel referenco por mezepoka medicino aŭ farmakopeo. La enhavo de strangaj ilustraĵoj estigis la plej frenezajn teoriojn pri la deveno de la manuskripto kaj la celo de la aŭtoro, nur kelkaj el ili estas listigitaj ĉi tie:

Herbario[redakti | redakti fonton]

La unua sekcio de la manuskripto rilatas videble al plantoj kun slipoj enhavantaj la ilustraĵojn de plantoj. Nur kelkajn specimenojn oni identigis sendube, malgraŭ serĉadoj en aliaj tiamaj herbarioj. Inter la plantoj plej facile rekoneblaj estas violo kaj filiko. La skemoj de la parto biologio estas pli detalaj ol tiuj de la parto farmakologio. Mankaj partoj estis plenigitaj per multo da neprobablaj detaloj. Fakte la plejmulto de tiuj plantoj ŝajnas esti hibridoj: radikoj de unu specio konektitaj al tigo kaj folioj de alia kaj fine floroj de tria specio.

Brumbaugh opiniis, ke unu de la ilustraĵoj prezentis helianton (helianthus annuus), kiu devenis el Ameriko. Tiu indiko ebligus situi pli detale la daton de la verkado de la manuskripto. Sed la simileco kun la reala planto estas malgranda, ĉefe se oni komparas la ilustraĵon al sovaĝaj specioj de heliantoj. Aldone la skalo ne estas konata, do malfacilas certigi, ke temas pri helianto kaj ne pri simila specio de la vasta familio de asteracoj (artiŝoko, lekantoleontodo), kiu ekzistas en la tuta mondo.

La 56-a paĝo de la manuskripto

Astrologiaj kondiĉoj ofte gravis dum kolektado de herboj, kuracado, ktp. (vidu ekzemple la librojn de Nicholas Culpeper). Tamen, krom zodiakaj simboloj evidentaj kaj skemo, kiu ŝajnas reprezenti planedojn, neniu ĝis nun sukcesis klarigi la ilustraĵojn pere de astrologiaj tradicioj konataj (aŭ eŭropaj aŭ aliaj).

Sergio Toresella, itala fakulo pri herbarioj, proponis, ke la verko estas imitado de kuraclibro enhavanta diversajn sekciojn (astrologio, botaniko, balneoterapio, ktp.) kaj enhavas tekston vole misteran, uzitan de ĉarlatano por impresi sian klientaron. Li opinias, ke ĝi estis verkita en la nordo de Italio, eble en la regiono de Venecio[2] [3].

Alkemio[redakti | redakti fonton]

La basenoj kaj tuboj de la parto biologio ŝajne indikas rilaton al alkemio, utilan, se la manuskripto enhavus instrukciojn pri la preparado de kuraciloj. Tamen alkemiaj libroj de tiu epoko enhavas la saman bildan lingvon, kie procedoj kaj materioj estas prezentitaj de specifaj bildoj (aglo, bufo, homo entombe, paro enlite, ktp.) aŭ kutimajn tekstajn simbolojn (cirklo kun kruco, ktp.). Nenio tia aperas konvinkive en la Voynich-manuskripto.

La manuskripto eble estis mezepoka recepto por krei la ŝtonon de la saĝuloj, t. e. la eliksiron de eterna vivo. La fluidaĵoj de junaj virgoj, kies "vitalajn humorojn" oni kaptas, kunmiksaĵo baze de plantoj misteraj, maloftaj aŭ nekonataj, kaj la plej bona pozicio astrologia kunhelpas sukcesi prepari la eliksiron de eterna vivo.

Sergio Toresella, fakulo pri malnovaj herbarioj, montris, ke la manuskripto de Voynich eble estis alkemia herbario, kiu tute ne rilatas al alkemio, sed estas pseŭdo-herbario ilustrita per bildoj imagitaj de ĉarlatana kuracisto por impresi siajn klientojn. Ŝajnas, ke tiam ekzistis malgranda familia industrio, kiu verkis tian literaturon, ie en norda Italio. Tamen tiaj libroj estas sufiĉe malsamaj rilate al stilo kaj formato, kaj estas verkitaj en kutima lingvo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ la esploroj de Xavier Ceccaldi kaj aliaj, multaj libroj estis haste transportitaj ĵus antaŭ tiuj okazaĵoj.
  2. ic.unicamp.br
  3. ic.unicamp.br

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wilfrid Michael Voynich: A Preliminary Sketch of the History of the Roger Bacon Cipher Manuscript en: Transactions of the College of Physicians of Philadelphia 3 (43): 415–430.
  • William Romaine Newbold: The Cipher of Roger Bacon. en: Transactions of the College of Physicians of Philadelphia 3 (43): 431–474
  • William Romaine Newbold: The Cipher of Roger Bacon. Edited with foreword and notes by Roland Grubb Kent University of Pennsylvania Press, Philadelphia 1928
  • John Matthews Manly: Roger Bacon and the Voynich Manuscript en Speculum 6 (3): 345–391.
  • John Matthews Manly: The Most Mysterous Manuscript in the World. Harper's Monthly Magazine 143 (1921): 186–197.
  • Joseph Martin Feely: Roger Bacon's Cipher: The Right Key Found. Memeldono, Rochester, Novjorko 1943.
  • Hugh O'Neill: Botanical Remarks on the Voynich MS en: Speculum 19 (1944): 126.
  • Leo Levitov: Solution of the Voynich Manuscript: A Liturgical Manual for the Endura Rite of the Cathari Heresy, the Cult of Isis. Aegean Park Press, Laguna Hills 1987.
  • Robert S. Brumbaugh: The most mysterious manuscript: the Voynich "Roger Bacon" cipher manuscript. Southern Illinois Univ. Pr., Carbondale, Ill. 1978. ISBN 0-8093-0808-8
  • M. E. D'Imperio: The Voynich Manuscript: An Elegant Enigma. Aegean Park Press, Laguna Hills 1978. ISBN 0-89412-038-7
  • Gerry Kennedy, Rob Churchill: Der Voynich-Code. Das Buch, das niemand lesen kann. Rogner & Bernhard, Berlin 2005. ISBN 3-8077-1009-4

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]