Vrchy (ĝis la jaro 1947 Valtéřovice, germaneWaltersdorf) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Nový Jičín, nordokcidente de urbo Fulnek, en norda parto de naturparkoOderské vrchy, kiu estas parto de montaro Nízký Jeseník. Oriente situas urbo Bílovec kaj nordokcidente urbo Vítkov. En la ĉirkaŭaĵo de vilaĝo estas montetoj kun deklivoj kovritaj de arbaroj. Vivas ĉi tie 225 loĝantoj (2025).
Konstruareo de la municipo samkiel la tuta katastro situas en Moravio, sed parcelo n-ro 1373 ĉe rojo Vršský potok devene apartenis al katastra teritorio Děrné kaj ĝi do situas en Ĉeĥa Silezio.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Fulnek kaj Březová.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1412. En la 16-a jarcento en la ĉirkaŭaĵo de vilaĝo estis minataj plumbajercoj. Meze de la vilaĝo situas preĝejo de sankta Georgo konstruita en la jaro 1794.