Spektakla luktado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vrestlingo)
Spektakla luktado
speco de sporto • spektakla sporto
batalsporto • luktoamuzo
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr

Spektakla luktado, estas amuza spektaklo, dum kiu profesiaj luktantoj similigas batalsporton. Ĝi estas ŝatata ĉefe en Usono, sed populara ĝi estas ankaŭ alie en la mondo.

Vereco kontraŭ fikcio[redakti | redakti fonton]

La profesia luktanto Tajiri prezentas sian tipan kapton.

En plimulto da dueloj la rezultoj estas anticipe donitaj kaj la luktantoj estas kunekzercitaj. Sed spite al tio, ke temas pri amuzo, la uzataj kaptoj estas dolorigaj kaj ili povas kaŭzi gravajn vundojn. De tempo al tempo okazas reala sangado (eĉ kiam la luktanto kutime kaŭzas al si mem).

Iam estas diferenco inter la realo kaj ludo neklara, precipe se temas pri tio, kiu estas venkonta. Kelkaj luktantoj volas "fari sin por si". Ĉampionoj estadas elektitaj intence tiel, por ke ili en similaj kazoj kapablu defendi sin.

Luktadaj federacioj[redakti | redakti fonton]

La plej granda monda federacio estas World Wrestling Entertainment. Ties ĉefulo jam dum longaj jaroj estas Vince McMahon. Ĝi diferenciĝas en du partojn - Smackdown kaj RAW. La parto RAW nombras 51 luktantojn, el tio 40 viroj, 10 virinoj kaj eĉ unu hundo. La parto Smackown nombras same 51 luktantojn, el tio sole 4 virinojn.

Ekster Norda Ameriko federacioj estas ankaŭ en Eŭropo aŭ en Japanio.

Luktantoj[redakti | redakti fonton]

Inter la plej konataj luktantoj nuntempe apartenas The Undertaker, Triple H aŭ Kane. Luktantoj The Rock kaj Hulk Hogan havas post si ankaŭ kelke da filmaj roloj. The Rock ekzemple rolis en Paŝanta roko, Reĝo de skorpionoj, The Doom, Mumio revenas, Bonvenigu en ĝangalo. Hulk Holgan rolis ekzemple en filmo Nevidebla komando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]