Vsauce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vsauce
YouTube channel
Produktadlando Usono
Honorigoj Diamond Play Button
vdr

Vsauce estas JuTuba kanalo kreita per interreta persono Michael Stevens. La kanalo prezentas filmetojn rilate al pluraj sciencaj, matematikaj, psikologiaj kaj filozofiaj temoj, kaj ankaŭ ludaĵoj, teknologio, kulturo, kaj aliaj ĝenerale interesemaj temoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La 24an de junio 2010, Michael Stevens lanĉis la ĉefa kanalon de Vsauce. Unue, la kanala programado temis ĉefe pri videoludoj kaj prezentiĝis pluraj gastigantoj. Tamen, kelkaj segmentoj kiel "IMG!" malrapide transprenis kaj Michael Stevens iĝis la nura gastiganto. Post tiam la kanalo miksaĵiĝis inter informoj kaj interretaj aktivoj. kaj solaj edukaj segmentoj aperis. La edukaj segmentoj pli populariĝis, kaj ekde la 9an septembro 2012, nur la eduka segment (konata kiel DOT) prezentiĝis. Laŭ la 18a episodo de "LÜT" en la originala kanalo de Vsauce, la nomo "Vsauce" generiĝis uzante la falsa reteja generila porcio de retejo nomita Falsa Reteja Generilo (angle: Fake Website Generator). Post la generado de falsa retejo nomita "Vsauce.com", Stevens registrigis ĝin kaj tiam ekkomencis alŝuti filmetojn.

En decembro 2010, la kanaloj de Vsauce2 (la 7an decembro) kaj Vsauce3 (la 24an decembro) malfermiĝis. La 24a de julio 2012, la kanalo WeSauce kreiĝis.

Vsauce estis unu el la plej rapide kreskantaj kanaloj dum la monato de septembro, 2012. Dum tiu monato, la ĉefa kanalo de Vsauce atingis 1 miliono da abonantoj. Sammonate, Bill Nye aperis en unu el la ĉefaj kanalaj filmetoj, kiu fokusiĝis pri la ŝerco "Kiel la koko transiris la straton?" (angle: Why did the chicken cross the road?)

En la filmeto A Defense of Comic Sans, Stevens klarigas ke la tekstan tiparon Alsina uzis la kanaloj de Vsauce pro la proksima simileco al la skribkapablo de Nik Guinta, la kreinto de la originala logo de Vsauce. Nova marka skemo desegnita de Natasha Jen adoptiĝis en decembro 2014, por invoki novan 'plenkreskulan' senton al la kanaloj. Ĝi uzas la tiparon de Din Next Rounded kaj ankaŭ fluidajn dezajnojn por transdoni la ideon de saŭco kiu implicas la nomo de "Vsauce".

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]