Vselovod Ivanov
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Vselovod Ivanov | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | L. Ivn |
Naskiĝo | 1900 en Odesa |
Morto | 23-an de novembro 1937 |
Mortokialo | pafekzekutado |
Lingvoj | Esperanto • ukraina • rusa |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Vselovod Pavloviĉ IVANOV (ps. L. IVN.) naskiĝis en Odeso en 1900. Profesie li estis instruisto pri historio en mezlernejo. Li esperantistiĝis en 1916. Li kunlaboris al SAT-organoj per poemoj, kaj estis intima amiko de Miĥalski, kiu dediĉis al li plurajn poemojn. Poste li ankaŭ estis aktiva en IAREV.
Li estis arestita en la 1-a de aŭgusto 1937 kaj mortpafita la 23-an de novembro 1937[1].
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- Ruĝo kaj Blanko, novelaro, eld. SAT, 1926.