Vugelles-La Mothe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vugelles)
Vugelles-La Mothe
Blazono de Vugelles-La Mothe
Blazono de Vugelles-La Mothe
Blazono de Vugelles-La Mothe
Vugelles
Vugelles
Rigardo al Vugelles
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 49′ 25″ N 6° 34′ 39″ O / 46.82361 °N, 6.57750 °O / 46.82361; 6.57750 (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ 25″ N 6° 34′ 39″ O / 46.82361 °N, 6.57750 °O / 46.82361; 6.57750 (mapo)
Nombro de loĝantoj 116
Areo 3,07 km²
Alteco 520 m super marnivelo
Poŝtkodo 1431
Komunumkodo 5937
Mapo de Vugelles-La Mothe
Mapo de Vugelles-La Mothe
Situa mapo de Vugelles-La Mothe
vdr

Vugelles-La Mothe estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 116 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Vugelles-La Mothe situas sura la suda flanko de la Ĵurasa Montaro en la valo de la rivero Arnon proksimume 8 kilometrojn nordnordokcidente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. La plej alta punkto de la komunuma teritorio situas sur alteco de 1050 m s.m. en la senarbejo La Crochère sur la suda deklivo de la ĵurasa montokreso Chasseron. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Vugelles (sur alteco de 520 m s.m.) kaj La Mothe (sur altedo de 548 m s.m.), kiuj situas ambaŭ ĉe la bordo de la rivereto Aronon, kaj pluraj izolitaj bienoj. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,07 km², de kiuj 60,0% estas kovritaj de arbaro, 32,9% servas por agrikulturo kaj 4,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Vugelles-La Mothe limas en okcidento kaj nordo al Bullet, en oriento al Novalles, en sudoriento al Giez, en sudo al Orges, kaj en sudokcidento al Vuiteboeuf.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Vugelles-La Mothe situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas konekta vojo de Novalles al Vuiteboeuf, kie ĝi kuniĝas kun la kantona ĉefvojo n-ro 151 de Yverdon-les-Bains al Sainte-Croix. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 estas Yverdon-Okcidento, kiu situas 5 kilometrojn sudoriente de la komunumo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Vugelles-La Mothe datiĝas el la jaro 1228 kiel Vouzala. Sur la teritorio de la komunumo estis trovitaj diversaj objektoj el la bronzepoko kaj la romia epoko kaj restaĵo de tombejo el la frua mezepoko. Ek de la 14-a jarcento La Mothe estis la centro de grava senjorujo, kiu estiĝis pere de divido de la Senjorujo Champvent. La kastelo de La Mothe estis detruita okaze de la Batalo de Grandson en la jaro 1476. Ek de tiam sub la berna regado ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Vugelles kaj La Mothe apartenis al la Voktejo Yverdon. Post la Helveta Revolucio ĝis estis atribuita al la Distrikto Yverdon. En la jaro 1849 la vilaĝo Orges, kiu ĝis tiam formis parton parton de la komunumo estis de ĝi disigita kaj fariĝis memstasra komunumo. Kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 la malnova Distrikto Yverdon kaj kun ĝi la komunumo Vugelles La Mothe estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]