Vukovar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo
Renovigita strato nuntempe en Vukovar
Tombejo de falintoj en Vukovar dum la serba-kroata milito
Postmilita panoramo en Vukovar
Haveno de Vukovar

Vukovar, germane Wukowar, hungare Vukovár estas urbo en Kroatio.

Bazaj informoj

Situo

Vukovar situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Danubo, laŭ ĉefvojo Osijek-Beogrado, laŭ fervojo el Osijek kaj Vinkovci. La lasta troviĝas 20, Osijek 36 km-ojn. Ankoraŭ 3 komunumoj apartenas al la municipo.

Historio

La unua skriba mencio pri la loko devenis el 1150 en formo "castrum Vlcou". Inter 1526-1687 la urbo apartenis a la Osmana Imperio, poste al la Habsburga Imperio. En 1848 la hungaroj venkis la serbojn en batalo. En 1910 loĝis tie 10 359 da homoj, (4 125 kroatoj, 3502 germanoj, 1592 serboj, 954 hungaroj. Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Habsburga Imperio, al Hungara reĝlando, al Szerém, al distrikto de Vukovar/Vukovar, kies distriktejo estis, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio, fine inter 1941-1945 kaj ekde 1991 al Kroatio. En 1922 en Vukovar okazis la 2-a kongreso de la socialista laborista partio, akceptinta specialan rezolucion favore al Esperanto[1]. En 1991 tie okazis la plej granda kaj kruela sieĝo de la militado. La kroatoj kontraŭstaris 3 monatojn. La tuta urbo plene detruiĝis. Nuntempe la rekonstruado daŭras, helpas ankaŭ la Eŭropa Unio. Vukovar apartenas al la plej gravaj ĉedanubaj havenurboj. En 2001 loĝis en la tuta municipo 31 670 da homoj, (18 199 kroatoj, 10 412 serboj, 387 hungaroj, 112 albanoj, 45 ciganoj kaj aliaj.

Vidindaĵoj

Famuloj

En Vukovar naskiĝis ministro Károly Unkelhäusser.

Konsulejo

Notoj

  1. Spomenka Štimec, "Kroata milita noktlibro"

Eksteraj ligiloj