Vulcano (insulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vulcano
Haveno sur la insulo.

Vulcano estas insulo de vulkana deveno, troviĝanta en insularo Liparaj insuloj en Tirena Maro. Tio estas la plej suda insulo de la insularo, ĝi troviĝas nur 25 km de marbordo de Sicilio. La areo de insulo estas 21 km2.

La insulo estis loĝata jam ekde malnovepoko, nuntempe tie daŭre vivas 460 homoj. Ĉefa fonto de enspezoj estas turismo, en la pasinteco tio estis minado de mineralo sulfuro. La surfaco de insulo estas kreita de vulkanaj produktoj de kelkaj vulkanoj, vidu vulkanon Vulcano.