Vulgara latina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vulgara latino
Sermo vulgaris
Parolata en Nenie
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Italika
Latinida
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 lat
  SIL LTN
Vikipedio
vdr

Vulgara latino estis la latina lingvo de la provincoj kaj parolata de la plejmulto dum la epoko de la romia imperio. Ĝi estas la radiko de la modernaj latinidaj lingvoj, nun parolataj de ĉirkaŭ 685 milionoj.

Inter -100 al 300, la Imperio disvastigis latinon al okcidenta Eŭropo kaj Dacio (la nuna Rumanio). Sed la lingvo disvastigita ne estis la klasika latino de Cezaro kaj Cicerono, sed la vulgara latino, la surstrata latino disvastigita de soldatoj kaj komercistoj al la provincoj. Simile, la surstrata angla de Londono, kaj ne la angla de ŜekspiroMiltono, estis disvastigita al Aŭstralio en la 19-a jarcento (kio estas ankoraŭ aŭdebla en la buŝoj de Sydney kaj de orienta Londono).

La vulgara latino estis lingvo pli simpla ol la klasika kaj jam simila al la modernaj latinidaj lingvoj. La simpligado okazis precipe pro la ŝanĝo de sono de latino en la kelta buŝo, kiu sensencigis multon da finaĵoj, kaj tial la gramatiko devis alĝustigi, devinte uzi prepoziciojn kaj vortordon kie finaĵoj ekfiaskis. Estis ankaŭ malsamo en la vortaro. Ekzemple, tio, kion Cezaro nomis kiel equus, liaj soldatoj nomis kiel caballus[mankas fonto], el kiu devenis, post jarcentoj, caballo (hispane), cavalo (portugale), cavallo (itale kaj interlingvae), cal (rumane), cheval (france), caval (okcitane), ĉevalo (esperante).

En la 4-a jarcento, kun la leviĝo de kristanismo, la nova proleta religio de la Imperio, la vulgara fariĝis la ĉefa lingvo de avangarda kulturo. Ĝi estis la latina de la Vulgato, la ĉefa latina traduko de la Biblio eĉ hodiaŭ.