Vulkana nerva pinĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vulkana nerva pinĉo
fictional martial arts
Verko Star Trek
The City on the Edge of Forever
Informoj
vdr

Vulkana nerva pinĉo en la fikcia universo de Star Trek estas tekniko uzita ĉefe de Vulkananoj por fari la viktimon nekonscia per pinĉado de prempunkto ĉe la bazo de la kolo.

Leonard Nimoy, kiu portretis la Vulkananon Spock, elpensis la teknikon en la fruaj tagoj de la origina serio de Star Trek.[1] La scenaro de epizodo The Enemy Within diris ke Spock devis bati duoblaĵon de Kapitano Kirk, sed Nimoy sentis, ke tia brutala ago estus nenecese perforta por vulkanano. Li tial inventis alternativon sugestante, ke vulkananoj eble scias sufiĉe pri homa anatomio, aŭ ili povas havi la kapablon projekti telepatian energion de siaj fingroj, ke ili povus fari homon senkonscia.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]