Vulkano (dio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vulkano (mitologio))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vulkano (apartigilo)
Vulkano
Statuo de 1a jarcento a.K.
Statuo de 1a jarcento a.K.
romia dio • virdio
Verko romia mitologio
Informoj
Eble sama Hefesto • Vulcan
Sekso vira
Specio dio
Loĝloko vulkano Etna
Okupo forĝisto
Patro Jupitero
Patrino Junono
Edzo/Edzino Venuso
Infanoj Caeculus
vdr

Vulkano (latine Vulcanus) estas la forĝisto de la romiaj gedioj.

Li estas la lama filo de Jupitero kaj Junono. Vulkano faras armilojn por dioj kaj herooj, kiel la jupiterajn fulmofrapojn. Lia forĝejo estas en la vulkano Etna en Sicilio. Li donis sian nomon al la vulkanoj de la tero. Li estas edzo al Venuso (diino). Vulkano kreis Pandoran el tero kaj akvo. Li ankaŭ kreis metalajn virinojn el oro. La romianoj identigis lin kun la greka dio Hefesto.

Laŭ Francisko Azorín Volkano [tiel: li registras erare aŭ prae kun o] estas Dio, kiu simbolis la fajron: filo de Jupitro k. Junona, li forĝis la skeptron k. la egidon de sia patro, la kirason de Herkuleso, la ĉaron de Apolo, la rotelon de Bakho, la sagojn de Diana...; ikonografie li estis reprezentata per lama viro kun forĝiloj.[1] Li indikas etimologion el la greka Hefesto, kaj de tie la latina Volcanus, Vulcanus. Kaj li aldonas la terminon polikliniko.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝoj 212-213.
  2. Azorín, samloke.