Vulpofalko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vulpofalko
Vulpofalko
Vulpofalko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falco
Specio: F. alopex
Falco alopex
(Heuglin, 1861)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Vulpofalko (Falco alopex) estas malgranda rabobirdo apartenanta al la genro Falco de la falka familio de Falkedoj. Ĝi troviĝas en arida, malferma kamparo en Afriko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas granda, svelta turfalko kun longaj kaj mallarĝaj flugiloj kaj vosto. Ĝi estas 32–38 cm longa kun enverguro de 76–88 cm kaj pezo de 250-300 g. La ino estas 3 % pligranda ol la masklo. La plumaro estas malhelruĝeca kaj supre kaj sube kun nigraj strioj. La vosto estas mallarĝe strieca je nigro dum flugilplumoj estas malhelaj kaj nestriecaj. La subflugiloj estas palaj, kontraste kun la pli malhela korpo. La okulo estas flavecbruna malkiel la simila Blankokula turfalko kiu havas blankecajn irisojn, kiel ties nomo sugestas, same kiel pli palan plumaron, striecajn flugilplumojn kaj grizon en vosto.

Junuloj de Vulpofalko havas pli da strieco ol plenkreskuloj kaj pli helajn striojn en vosto.

Tiu specio havas laŭtan krian alvokon, sed ĝi estas kutime silentema for de la reprodukta sezono.

Habitato kaj teritorioj[redakti | redakti fonton]

Ili reproduktiĝas en regionoj de savano suden de Saharo el Malio orienten ĝis Etiopio kaj nordokcidenta Kenjo. Ĝi eventuale vagadas okcidenten al Senegalio, Gambio kaj Gvineo kaj suden al Demokratia Respubliko Kongo. Plej parto de birdoj estas nenomadaj sed estas iome da movoj norden dum la humida sezono kaj suden en la seka sezono. Ĝi troviĝas ofte ĉe klifoj kaj rokaj montetoj. Illi loĝas el ĉe marnivelo al 2200 metroj, ĉefe sub 1000 m. Ĝi havas grandajn teritoriojn de ĉirkaŭ 4 milionoj de km² sed ĝi estas kutime nekomuna. Ties totala populacio estas probable malpli da 100,000 paroj.

Kutimo[redakti | redakti fonton]

Ili rare ŝvebas, kaj prefere ĉasas el ripozejoj en arbo aŭ roko. Ili manĝas insektojn, lacertojn kaj malgrandajn mamulojn. Ili ĝenerale kaŝas manĝon engrunde kaj ankaŭ ĉasas flugantajn insektojn fuĝintajn el herbincendioj.

Oni konas malmulte pri ties reprodukta kutimaro. La nestoloko estas truo aŭ fendo en klifo aŭ kornico. Ne uzas tiu specio nestomaterialon. Oni supozas, ke la ino demetas 2 al 3 ovojn. Tiu birdo foje reproduktiĝas en izolaj kolonioj de ĝis 20 paroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ferguson-Lees, James & Christie, David A. (2001) Raptors of the World, Christopher Helm, London.
  • Global Raptor Information Network (2007) Species account: Fox Kestrel Falco alopex. Arkivigite je 2015-05-28 per la retarkivo Wayback Machine Downloaded from http://www.globalraptors.org on 2 Aug. 2007.
  • Sinclair, Ian & Ryan, Peter (2003) Birds of Africa south of the Sahara, Struik, Cape Town.
  • Zimmerman, Dale A.; Turner, Donald A. & Pearson, David J. (1999) Birds of Kenya & Northern Tanzania, Christopher Helm, London.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]