Vyšný (Křišťanov)
| Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vyšný |
| Vyšný | |
| germane Miesau | |
| pereinta vilaĝo | |
Renovigita kapelo en Vyšný
| |
| Oficiala nomo: Vyšný | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | Sudbohemia regiono |
| Distrikto | Distrikto Prachatice |
| Administra municipo | Křišťanov |
| Historia regiono | Bohemio |
| Montaro | Šumava |
| Domoj | 6 2011 |
| Situo | Vyšný |
| - alteco | 887 m s. m. |
| - koordinatoj | 48° 54′ 26″ N 14° 00′ 01″ O / 48.90722 °N, 14.00028 °O (mapo) |
| Katastro | 17,95 km² (1 795 ha) Křišťanov |
| Unua skribmencio | 1343 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 383 01 |
|
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vyšný (antaŭe Mísava, germane Miesau) estas pereinta vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Křišťanov en distrikto Prachatice. Ĝi troviĝis proksimume 8 km oriente de Volary, super valo de Blanice kaj rojo Puchéřský potok.
Vyšný situas en katastra teritorio Křišťanov kun areo 17,95 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]
En la fondantaj dokumentoj de monaĥejo Zlatá Koruna estas iama domaro Vyšný unuafoje menciata en la jaro 1343 sub nomo Ebenaw. Ekde la jaro 1398 ĝi estas nomata Miesau. La vivtenado de lokaj loĝantoj estis agrikulturo kaj vitrofarado. La ampleksa pluvmarĉa malsekejo estis dearbarigita kaj la grundo fekundigita. La vitrofarejo "Misav" estis unuafoje menciita en la 15-a jarcento. Oni laboris en la vitrofarejo en la jaroj 1602 – 1793 kaj oni eksportis de ĉi tie spegulan vitron ĝis Nurenbergo. En la jaro 1722 eksplodis en la vitrofarejo incendio, kiu neniigis grandan parton de la domaro. Laboron de la vitrofaristoj rememorigas lokaj nomoj Spálenec kaj Puchéřský potok. En la jaro 1809 estis fondita vitrofarejo en la najbara Arnoštov. El sep putoj, riĉaj je akvo, en Vyšný, parto de akvo estis forkondukita tra kanalo ĝis Arnoštov. Al la jaro 1930 vivis en Vyšný en 14 domoj 95 loĝantoj, el kiuj ĉiuj estis germanoj.[1] Antaŭ la jaro 1946 en Vyšný troviĝis 15 domoj, kelke da krucoj, diaj torturoj, meze de la domaro pli granda kapeleto. Post deviga forŝovo de germana loĝantaro la agrikulturaj areoj estis primastrumadaj de ŝtato. La domoj iom post iom kadukiĝis kaj en la 1970-aj jaroj la konstruaĵoj en la tuta domaro estis egaligitaj kun la tero.
Nuntempo
[redakti | redakti fonton]En la jaro 2004 estis en Vyšný denove konstruita kapelo kaj estis rekonstruitaj restaĵoj de putoj. Ĉe ŝoseo Křištanov – Arnoštov estas belvidejo al Boubín, Bobík, Plechý kaj Knížecí stolec.
Naturo
[redakti | redakti fonton]La eksa domaro Vyšný situis sur teritorio PPR Šumava kaj troviĝas ĉi tie naturmemorindaĵo Vyšný - Křišťanov kun protektitaj kreskaĵoj (krokuso, montara arniko, junipero ka.).
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Eksaj putoj en Vyšný
Panoramo
[redakti | redakti fonton]Ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (1934) Statistický lexikon obcí v zemi České (česky). Praha: Státní úřad statistický, p. 168.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||

