Saltu al enhavo

Vytautas Kernagis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vytautas Kernagis
Persona informo
Naskiĝo 19-an de majo 1951 (1951-05-19)
en Vilno
Morto 15-an de marto 2008 (2008-03-15) (56-jaraĝa)
en Vilno
Mortokialo Stomaka kancero Redakti la valoron en Wikidata
Tombo tombejo Antakalnis Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Litovio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Litovia Muzika kaj Teatra Akademio Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Vytautas Kernagis
Familio
Patro Aleksandras Kernagis Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Gražina Kernagienė Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kantisto
filmaktoro
kantaŭtoro
kantoverkisto
diskografa artisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Vytautas Kernagis aŭ je plena nomo Vytautas Kernagis-Benas (n. la 19-an de majo 1951 en Vilno, m. la 15-an de marto 2008 samloke) estis prezentisto kaj kantaŭtoro de litova muziko, direktoro de distraj aranĝoj kaj televida programestro. Li konsideriĝas la pioniro de "kantata poezio" (dainuojamoji poezija), kiu en Litovio samkiel la aliaj baltiaj landoj kaj en Pollando konsideriĝas aparta muzika ĝenro. En 1978 li surbendigis la unuan albumon de kantita poezio en Litovio - kiu kiel titolon ricevis simple lian nomon.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Filo de aktoroj Aleksandras Kernagis (1911-1980) kaj Gražina Blynaitė-Kernagienė (1918-2013), li estis lernejano en Vilno, 9 jarojn en la Nacia Lernejo de Artoj "Mikalojus Konstantinas Čiurlionis" kaj poste 3 jarojn en la 23-a urba mezlernejo. Jen kiel lernejano li unuafoje aktoris, kiel 17-jarulo en la arta filmo Kai aš mažas buvau ("Kiam mi estis etulo") de 1968. Li studis aktoradon en la Litovia Muzika kaj Teatra Akademio, kaj finis la studadon per diplomo en 1973. Ekde 1975 li komencis studi reĝisoradon partatempe en la Rusa Akademio de Teatraj Artoj de Moskvo, kaj finis tiun studadon per diplomo en 1980.

"Kiam la ĉerizoj maturiĝas...
tiom ruĝegaj ke eblus plori..."

En 2007 li estis premiita per la litova Nacia Premio de Kulturo kaj Arto pro la profesieco kaj arto de lia populara kreado. Samjare li ekhavis diagnozon havi kanceron. Li mortis la 15-an de marto 2008 nokte, en aĝo de 57 jaroj, post grava malsano de stomaka kancero.

Multaj el liaj kanzonoj havas pezan, melankolian melodion, kiu tamen kutime korespondas al la peza, melankolia etoso de la poezia originalo, kiun li muzikigis. Ekzemplo por tio estas lia valsa per pezaj pianoakordoj akompanata muzika balado "Kai sirpsta vyšnios Suvalkijoj, raudonos, kad pravirkt gali", "Kiam la ĉerizoj maturiĝas en Suvalkio, tiom ruĝegaj ke eblus plori" laŭ samnoma poemo de Marcelijus Martinaitis. Okcidentanoj kutime ne komprenas kial oni sentus urĝan bezonon plori kiam ĉerizoj estas bele ruĝaj - plej multaj homoj ĝojos vidante arbon de rozaj ĉerizfloroj aŭ iom poste bele ruĝan ĉerizarbon karesitan de somera suno kaj pensos ke la brile ruĝaj fruktoj estos dolĉaj kaj bongustaj. Sed la poeto Martinaitis sentis tiom fortan emocion ke li volus plori, kaj Kernagis trafe transformis tiun melankolian etoson al muziko.[1]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Eblas aŭskulti du versiojn de la peza valsa balado en la eksteraj ligiloj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

La biografia parto de la unua versio de tiu teksto baziĝas sur la informoj de la koncerna litovlingva artikolo.