Vytautas Povilas Šilas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Vytautas Povilas ŠILAS
Vytautas P. Šilas.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 29-a de junio 1937
en
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio, Sovetunio
Profesio esperantisto
Lingvoj Esperanto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1956
v  d  r
Information icon.svg

Vytautas Povilas ŠILAS (al esperantistaro pli konata kiel Vitaŭtas ŜILAS, naskiĝis la 29-an de junio 1937 en Šiauliai, Litovio) estas inĝeniero, socia aganto kaj esperantisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

V. Šilas ekde 1948 loĝas en Vilnius. Fininte sep mezlernejan klasojn, en 1953 li komencis labori kiel seruristo kaj samtempe lerni en vespera mezlernejo[1]. Dum 1956-1959 V. Šilas militservis en la soveta armeo. Post la militservo li eklaboris kiel laboristo riparisto en uzino de Radiokomponantoj (post reorganizoj ĝi ankoraŭ nomiĝis Akcia Kompanio (AK) Vingis, AK Vilniaus Vingis). Post studoj en Fizika fakultato de Vilna Universitato (1961-1967), V. Šilas akiris diplomon de radiofizikisto. Dum 1968-1999 li daŭre laboris en la sama uzino en diversaj oficoj (inĝeniero konstrukciisto, inĝeniero konstrukciisto de 1a kategorio, supera inĝeniero konstrukciisto).

Socia agado[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 1980 V. Šilas ekinteresiĝis pri Eta Litovio[2], precipe pri Kaliningrada (Kenigsberga)[3] regiono. Li organizis kaj gvidis ekskursojn tra ĉi tiu regiono, kompiladis ekskursajn itinerojn, preparis ekstercenzuran gvidilon tra Eta Litovio (1981, aliaj eldonoj en 1982, 1983). Laŭ lia iniciato aperis kolekto de artikoloj de Litoviaj sciencistoj al la ruslingva leganto Замечательные люди Малой Литвы ("Eminentaj homoj de Eta Litovio"), presita rotoprinte en 1989 kaj 1993.
En 1989 V. Šilas iĝis prezidanto de Komisiono ĉe la Rekonstrua Movado Sąjūdis pri Problemoj de Etnocido, Genocido kaj Kultura Heredaĵo en Eta Litovio. Surbaze de ĉi tiu Komisiono en 1989 estis organizita Konsilio pri Aferoj de Eta Litovio. Laŭ decido de Prezidio de Supera Konsilio (Soveto) de Litova SSR, V. Šilas estis konfirmita kiel prezidanto de la Konsilio pri Aferoj de Eta Litovio. Li gvidas ĝin ĝis nun[4].
V. Šilas organizis rondotablan diskuton de historiistoj kaj politologoj Potsdamo kaj Litovio (Vilnius, 1995), internacian konferencon Nesolvitaj problemoj en Karaliaučius-regiono (1995), elpaŝis en konferencoj kun raportoj:

  • Lokalizo de lituanistaj objektoj en Tilžė[5] (scienca konferenco Eta Litovio kaj ĝia loĝantaro tra jarcentoj, Klaipėda, 1989)
  • Stato de plej gravaj objektoj de heredo de litova kultura en Karaliaučius-regiono (2a konferenco de Germaniaj kaj Litoviaj historiistoj en Baltmara Akademio (Ostsee-Akademie) en Lübeck-Travemünde, Germanio, 1992)
  • Lasta genocido kontraŭ loĝantaro de Eta Litovio (Scienca konferenco Komunismon – al internacia tribunalo (Vilnius, 2007)[6]
  • Genocido kontraŭ loĝantaro de Eta Litovio. Fontoj kaj taksoj (Internacia scienca konferenco Fino de la dua mondmilito en Orienta Prusio: faktoj kaj historia memoro, Klaipėda, 2008)
    Li estis membro de Ŝtata Komisiono por solenado de 450-jara jubileo de la unua litova libro (1995-1997)[7].
    V. Šilas estas aŭtoro de libroj kaj multaj artikoloj pri Eta Litovio. Li estas aŭtoro de pli ol 90 artikoloj por kvarvoluma Enciklopedio de Eta Litovio[8] kaj por Ĝenerala Litova Enciklopedio[9].
    V. Šilas fondis kaj redaktas kvinlingvan oficialan TTT-ejon de Konsilio pri Aferoj de Eta Litovio[10].

Esperantista agado[redakti | redakti fonton]

Esperanton V. Šilas komencis lerni en 1956. La lernadon li daŭrigis ankaŭ en la militservo. Ekde 1960 komencis frekventi E-rondeton en ĉe Vilna Sindikata kulturpalaco. Printempe 1961 V. Šilas gvidis la unuan sian E-kurson por kolegoj en la uzino. Entute ĝis 1977 li gvidis ĉ. 16-18 E-kursojn. La 11-an de julio 1961 V. Šilas fondis junularan E-klubon en Vilnius, estis la unua ĝia prezidanto, kelkfoje ankaŭ prezidis poste.
Ekde 1961 ĝis 1966 V. Šilas estis kunordiga delegito de Litovio (respondeca pri organizado de partoprenantoj por BEToj) kaj kunordiga ĉefdelegito-ĉeforganizanto de BET-6 (Veisiejai, 1967), BET-9 (SEJT-9) (1967, Kaltanėnai). Li estas iniciatinto de du popularaj E-aranĝoj en Litovio: boatadodo tra Ignalinaj lagoj (ekde 1967) kaj artkonkurso Muzo (1969-1997) kaj komence organizis tiujn (kun helpo de Vilna Junulara E-Klubo Juneco).
V. Šilas esperantigis ĉirkaŭ 15 litovajn popolkantojn kaj 20 kantojn de litovaj komponistoj, verkis originalajn tekstojn por 25 melodioj. Li preparis kaj eldonis kantaron Juneco Kantas (kun V. Matiukas, 1967), kunlaboris en preparado de SEJM-kantaro Ni kantu en Esperanto (kun Algimantas Vizgirdas, 19711972).

V. Šilas iniciatis kaj organizis eldonadon de la unua gramafondisko de litovaj popolkantoj. Tri kantojn enrekordigis litova opera solisto Virgilijus Noreika. La disko estis eldonita en 1962. En 1972 estis eldonita la dua gramafondisko kun estradaj kantoj, kiujn enkantigis bonaj estradaj kantistoj[11]. En 1977 V. Šilas verkis kaj eldonis ruslingvan lernolibron de Esperanto por radioamatoroj. Ĝi estis la unua tiaspeca lernolibro en la mondo. En 1980-1984 li partoprenis en agado de ILERA (Internacia Ligo de Esperantistoj Radio-amatoroj), en 1984 li partoprenis en E-tendareto de radioamatoroj (TERA) en Kazaĥio. En 2005 li eldonis lernolibron Lernu Esperanton.
V. Šilas kunlaboris en E-gazetaro, precipe en la ekstercenzura dum soveta periodo. Liaj informartikoloj aperis en Heroldo de Esperanto, Nuntempa Bulgario, Amikeco, Horizonto de Soveta Litovio. Li estis iniciatinto kaj redaktoro de SEJM informiloj Kio, Kie, Kiam (KKK) kaj Kurte. Li eldonadis dusemajnan informilon Kio,Kie, Kiam (KKK) (1973-1974) kaj bultenon Kurte (unuajn 57 numerojn, 1976-1979).[12] V. Šilas publikigis en Litova Stelo artikolojn pri Litovio Minora, historio de Esperanto-movado en Litovio.
Somere 1960 V. Šilas partoprenis unuafoje en E-renkontiĝo – en 2a Ĉebalta Esperanto-tendaro (Keriku, Estonio). Ĝis 1977 li partoprenis en 7 BEToj, 9 SEJToj, unu TEJO kongreso (en Pécs, Hungario, 1966), diversaj aliaj E-aranĝoj en Litovio, Latvio kaj Estonio. Li partoprenis en Universalaj kongresoj 89-94 (2004-2009).
V. Šilas prelegis en la 32-a Esperantologia Konferenco, kiu okazis en la 94-a Universala Kongreso de Esperanto (Bjalistoko, 2009). La artikolo Zamenhof kaj Litovio. Nia judo estis publikigita en volumo[13] de la konferenco.
V. Šilas estis prezidanto, sekretario, estrarano de SEJM (19681975), ekde 2008 estas ĝenerala sekretario de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA)[14]. Ekde 2006 li redaktas revuon de Litova Esperanto-Asocio Litova Stelo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Litovaj popolkantoj (Kompilis A. Skiezgelas, esperantigis V. Šilas, 2005)
  • Esperanto raktas ("Esperanta ŝlosilo", kompilis Antanas Poška, trarigardis kaj korektis Vytautas Šilas, 2003)
  • Lernu esperanton (lernolibro, 2005)
  • Mažosios Lietuvos kultūros pėdsakai Kaliningrado srityje ("Postsignoj de Litova kulturo en Kaliningrada rgiono", kun Henrikas Sambora, 1990)
  • Nuo Mažvydo iki Vydūno ("Ekde Mažvydas ĝis Vydūnas", 1988)
  • Nuo Mažvydo iki Vydūno ("Ekde Mažvydas ĝis Vydūnas", sonrekordo, formato MP3, 2004)
  • Nuo Mažvydo iki Vydūno ("Ekde Mažvydas ĝis Vydūnas", sonrekordo, formato WAV, 2004)
  • А вы говорите на эсперанто? ("Ĉu vi parolas esperante?", ruslingve, 1980)
  • Замечательные люди Малой Литвы ("Eminentaj homoj de Litovio Minora", ruslingve, 1989 , la 2-a eldono en 1992)
  • От Мажвидаса до Видунаса ("Ekde Mažvydas ĝis Vydūnas", ruslingve, 1999)

Fontoj kaj notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Antanas Mekys, Esperanto en Litovio, parto 3a, p. 35, 1998
  2. Eta Litovio, Litovio MinoraPrusa Litovio (litove Mažoji Lietuva, Prūsų Lietuva; germane Klein-Litauen, Preußisch-Litauen) estas kultura kaj historia subregiono de Prusio, entenanta plej orientajn partojn de Prusio. Nuntempe ĝia plimulto apartenas al Kaliningrada regiono, parto al Litovio kaj Pollando.
  3. Litove Karaliaučius [pr. karaleŭĉus], germane Königsberg, pole Królewiec, ekde 1946 ruse Калининград
  4. Jonas Česnavičius, Mažosios Lietuvos Reikalų Tarybos pirmininkui Vytautui Šilui – 70!, Voruta, 2007 07 31
  5. Tilžė [pr. tilĵe](ruse Советск, germane Tilsit) – urbo en Kaliningrada regiono (Rusio).
  6. Tarptautinė komisija Nacių ir Sovietinio okupacinių režimų nusikaltimams Lietuvoje įvertinti
  7. Lietuvos Pasiekimų registras
  8. Mažosios Lietuvos enciklopedija, T. I: A–Kar, 2000
    Mažosios Lietuvos enciklopedija, T. II: Kas–Maž, 2003
    Mažosios Lietuvos enciklopedija, T. III: Mec–Rag, 2007
  9. Visuotinė lietuvių enciklopedija La unua litova universala enciklopedio, eldonata ekde 2001. Oni planas dum 2001-2012 eldoni ne malpli ol 23 volumojn, po 800 paĝoj ĉiu. Ĝis 2009 estas eldonitaj 14 volumoj.
  10. Oficiala TTT-ejo de Konsilio de Eta Litovio
  11. Antanas Mekys, Kiel mi lernis kaj instruis esperanton (5), Litova Stelo, n-ro 4, 1996, p. 25-26
  12. Vytautas Šilas, "KKK", "Kurte", Litova Stelo, n-ro 1, 1994, p. 13-14
  13. Christer Kiselman (redaktoro), Religiaj kaj filozofiaj ideoj de Zamenhof: kultura kaj socia fono. Aktoj de la 32-a Esperantologia Konferenco en la 94-a Universala Kongreso de Esperanto, Bjalistoko 2009, 2010
  14. Oficiala TTT-ejo de TEĴA