Vytenis Andriukaitis
| Vytenis Andriukaitis | |
Vytenis Andriukaitis
|
|
|
|
|
| Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 1951 (65-jara) en Kyusyur |
|---|---|
Vytenis Povilas Andriukaitis (naskiĝinta la 9-an de aŭgusto 1951 en Jakutio en Siberio kien estis deportita liaj gepatroj en la jaro 1941 fare de sovetianoj de la stalinisma reĝimo) li estas litova politikisto, parlamentano de Litova Sejmo, vicprezidanto (vicmarŝalo) de Litova Sejmo, dum la jaroj 2012-2014 li estis ministro pri sano, aktuale li estas Eŭropa Komisionano de Litovio, profesie li estas kardiologia kirurgo kaj i.a. li estas kunsubskribinto de la Ago reestablanta la ŝtaton de Litovio 1990 (jenaj famaj personoj kiuj ankaŭ subskribis la liston: Vytautas Landsbergis - la ŝtatestro de Litovio; Vytautas Landsbergis - Prezidento de Litovio dum la jaroj 1993-1998 kaj poste ĉefministro de Litovio dum la jaroj 2001-2006; Kazimiera Prunskienė - ĉefministro de Litovio dum la jaroj 1990-1991 kaj Rasa Juknevičienė - la Prezidanto de Litova Parlamento (Litova Sejmo) dum la jaroj 1999-2000 kaj poste defend-ministro dum la jaroj 2008-2012).[1]
Li diplomiĝis en Kaŭna Medicina Universitato en Kaŭno / Kovno en 1975. Dum la jaroj 1979 - 1984 li studis ankaŭ en la Historia Fakultato de Universitato Vilno. En 1976 li komencis politikan agadon kiel membro de la subtera socidemokrata movado.
Li estas ano de Socialdemokratia Partio de Litovio aŭ nacilingve Lietuvos Socialdemokratų Partija (LSDP).
Poste en 1984 li finis ankaŭ studon de historio ĉe la Universitato Vilno.
En 2012, Andriukaitis estis nomumita litova ministro pri sano-protektado en la 16-a registaro de Litovio de la ĉefministro Algirdas Butkevičius.
En la jaro 2014, la 10-an de septembro, Andriukaitis estis nomumita de Jean-Claude Juncker la Komisionano de Eŭropa Komisiono respondeca pri sano kaj nutraĵa sekureco.[2]
Li krom la litova flue parolas en la lingvoj: germana, rusa, angla, pola kaj en Esperanto.
Distingoj[redakti | redakti fonton]
- La Ordeno de Granda Princo Gediminas (2004 j.) (vidu la supran foton)
- La Ordeno de Merito de Portugalio (2003 j.) (vidu la supran foton)
- La Honora Legio de Francio (2015 j.) (vidu la supran foton)
- La Medalo de Sendependeco de Litovio (2000 j.) (vidu la supran foton)
La privata vivo[redakti | redakti fonton]
La familio de Andriukaitis estis en junio 1941 deportita fare de sovetianoj de la stalinisma reĝimo al Jakutio en Siberio. Al li, lia patrino kaj du liaj pli maljunaj fratoj estis permesite reveni al Litovio en 1958; lia patro revenis en 1959.[3]
Li estas edziĝinta kaj havas tri infanojn.
Esperanto[redakti | redakti fonton]
Li komencis memstare lerni Esperanton en la jaro 1976, kiam li laboris kiel kirurgo en malsanulejo en Ignalina, kie li okupiĝis pri la studado dum la nokta kuracista viglado. Post renkontiĝo kun medicinisto kaj esperantisto Viktoras Kutorga, li komencis vizitadi la Esperanto-klubon de Vilno.
Sekve de sia politika agado, li devis poste Esperanton iom flankenlasi, sed ne plene forgesis ĝin kaj kelkfoje laŭ siaj ebloj helpadis la Litovan Esperanto-Asocion. Kroma la litova kaj Esperanto, li parolas ankaŭ la polan, la anglan, la rusan kaj la germanan.[4]
Li partoprenis la UK en Nitra (Slovakio) kaj la lingvopolitikan konferencon organizitan de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) (Prezidanto Sean O Riain) - en la Universitato de Konstanteno en Nitro (la 28-29an de julio 2016). La konferencon partroprenis 120 personoj (lingvistoj, politikistoj kaj diplomatoj kaj la anoj de NRO) kaj la lingvoj de la konferenco estis la slovaka, la angla kaj Esperanto, dum la konferenco EU-komisionano Andriukaitis faris sian paroladon en Esperanto ([5], [6]).
La 27an de oktobro 2016 li renkontiĝis kun polaj esperantistoj de Malbork kaj Sztum en Biblioteko de Varsovia Universitato ([7], [8]), i.a. kun Prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto Eduardo Kozyra.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Vytenis Povilas Andriukaitis Curriculum Vitae. European Convention (2002). Alirita 2008-11-02.
- ↑ www.ec.europa.eu
- ↑ Vytenis Povilas Andriukaitis (litove). Lithuanian Social Democratic Party (2008).
- ↑ Litovia esperantisto en la Eŭropa Komisiono (esperante). La Balta Ondo (2015-02-08). Alirita 2015-02-23.
- ↑ https://plus.google.com/+Esperanto-amiko/posts/Wn8GYBSs58S
- ↑ http://www.liberafolio.org/2016/eu-komisionano-faris-paroladon-en-esperanto
- ↑ https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1538464182846764&set=a.706983742661483.1073741826.100000495921319&type=3&theater
- ↑ http://fakty.interia.pl/raporty/raport-unia-europejska/aktualnosci/news-andriukaitis-o-ceta-opiece-medycznej-i-marnowaniu-zywnosci,nId,2297709