Věra Bartošková

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Věra Bartošková
Persona informo
Naskiĝo 27-an de septembro 1946 (1946-09-27) (77-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo verkisto • poeto • ĵurnalistopublikigisto
vdr

Věra Bartošková (* la 27-an de septembro 1946 en Prago) estas ĉeĥa publicistino kaj poetino.

Ŝi finvizitis studadon en Filozofia fakultato de Universitato de Karolo en Prago, ekde 1974 ŝi vivas en Duchcov. Ŝi laboris kiel redaktorino de Nordbohema eldonejo, en Teplický Směr, la Revuo Teplice, kiel ĉefredaktorino de Nordbohema revuo kaj en Nordbohema gazeto. Ŝi estas membrino de Sindikato de ĵurnalistoj, de Ligo de verkistoj kaj de Nordbohema klubo de verkistoj. En la jaro 1993 ŝi fondis eldonejon KAPUCÍN de Societo de la amikoj de urbo Duchcov, eldonis en ĝi pli ol 40 libroj kaj publikaĵoj resp. preparis ilin. Ŝi aktive kunlaboras en kelkaj ekologiaj kaj civilaj neŝtataj organizoj. Ŝi iniciatis la multtavolajn ekologiajn-klerigajn simpoziojn „Vznášení nad krajinou" (Ŝvebado super la pejzaĝo) kaj organizas ilin ekde 1996.

Siajn versojn ŝi publikigas en literaturaj revuoj kaj amaskomunikiloj en la regiono kaj ankaŭ en la tuta Ĉeĥa respubliko – la versojn ŝi publikigas en regiona preso kaj ankaŭ en tuta Ĉeĥio, ekz. en la suplemento de revuo Nové ústecké přehledy Sluneční koróna, en la sudbohema Foruma, en Světliku en Liberec, sur interretaj paĝoj de la poetoj de Ĉeĥa respubliko. Ŝi eldonis samizdatan kolekton Jezeří (1988) kaj aranĝis publikaĵon Chceme čistý vzduch (Ni volas puran aeron, 1990) pri ekologiaj demonstracioj en Teplice. Laŭ ŝia poemo Strach o moudivláčka (Timo pri la saknesta paruo) estas nomita antologio de nordbohemaj kaj sorabaj aŭtoroj (Kapucín 1996). Ŝiaj versoj estas parto de antologio de nordbohemaj aŭtoroj Od břehů k horám (De bordoj al montoj, eldonejo Votobia 2000). Ŝi eldonis la poemkolektojn Vrstvení v krajině (Tavolado en pejzaĝo, eldonejo Kapucín, 2002) kaj Zasaženi sluncem (De la suno trafitaj, eldonejo Kapucín, 2003). El la versoj de la kolekto Vrstvení v krajině komponis la nordbohema komponisto Václav Bůžek la kantaton „Černí čápi a bílé labutě" (Nigraj cikanioj kaj blankaj cignoj) por soprano, baritono, miksita ĥoro, orgeno kaj orkestro. La mondpremiero eksonis en la jaro 2004 en Teplice, prezentita de Nordbohema filharmonio kaj la solistoj de Nacia Teatro. Ŝi partoprenis kun siaj versoj en la antologio de nordbohemaj literaturistoj „Sluneční koróna" (Sunkorono, eldonejo Kapucín, 2004) kaj Poutníci slova (Pilgrimoj de la vorto), kun traduko al Esperanto (eldonita de Teplický Šlauch 2000, libera kleriga kaj literatura-estetika societo, 2004). En la jaro 2005 ŝiaj versoj estis inkludataj en la kolekton de poezio Vzplanutí deště (Ekflamado de pluvo) en interreto (enkadre de la projekto de neforgesita literaturo Taxus bohemica prezentis ĝin la sindikato V-Art Horažďovice-Písek, Prácheň). En la sama jaro eldonis Nordbohema scienca biblioteko en Ústí nad Labem kune kun Nordbohema klubo de verkistoj ŝian poemkolekton Světlo stromů (La luno de la arboj).

En la jaro 2006 ŝi kontribuis al la antologio Rošáda (Aroko), eldonita al Festivalo de la poezio de sudbohemaj aŭtoroj (Balt-East, Ke Škole 1, 14900 Praha 11). Ŝia poezio estas reprezentata sur la TTT-paĝoj de Komunumo de la verkistoj (Obec spisovatelů[rompita ligilo]) kaj de la eldonejo Žár, kaj de filio de Komunumo de la verkistoj de Ostrava.

Ŝi partoprenas en aŭtoraj legadoj en Teplický Šlauch, en ciklo Nebojte se poezie (Netimu la poezion) en Most, en la scienca biblioteko en Ústí nad Labem, en la urba biblioteko de Teplice, en la Blua klubo en Litoměřice kaj en Prago.

En siaj versoj ŝi elmontras la unikecon de naturo kaj pejzaĝo kaj tuŝas la timon pri ĝi, precipe pri Ercmontaro kaj Ĉeĥa mezmontaro. Ŝi serĉas kaŝitajn kaj ellaboritajn interligojn kun la antikva kaj kelta mitologioj. Ŝia plej nova poemkolekto Šupiny hlubin (Skvamoj de la profundoj) eldoniĝis en 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]