Währing
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Währing estas la 18-a viena urbodistrikto kaj troviĝas en la nordokcidento de Vieno ĉe la rando de Wienerwald. En 1892 la iamaj antaŭurboj Währing, Weinhaus, Gersthof, Pötzleinsdorf, Neustift am Walde kaj Salmannsdorf estis aneksitaj, kaj el ili ekestis la nova urbodistrikto. En 1938 la distriktopartoj Neustift am Walde kaj Salmannsdorf tamen estis fordonitaj al la distrikto Döbling. Währing validas nun pro multaj vilaoj (ekzemple Cottageviertel) krom Hietzing kaj Döbling kiel burĝa eleganta distrikto. Tamen Währing havas konsiderindan parton da kvartaloj konstruitaj dum la tiel nomata Periodo de spekulanto-kompanioj, precipe proksime al la zono sude de la strato Gentzgasse („Kreuzgassenviertel“).
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Währing en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Währing en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Währing en la paĝaro de wien.at
- Distrikta muzeo de Währing
- Reta forumo de la distrikto Währing