Würzburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
blazono mapo
urba blazono situo de la urbo en Germanio

La eksterdistrikta urbo Würzburg, esperante Vircburgo aŭ foje Vurcburgo, situas en la distriktaro Malsupra Frankonio (Unterfranken) de la germana federacia lando Bavario.

Kulturo kaj vidindaĵoj

Teatroj

  • Teatro Mainfranken (tri teatraj kategorioj)
  • kabaredo kaj teatro Bockshorn! en konstruaĵo Kulturspeicher
  • eksperimenta kaj tradicia teatro ensemble
  • teatro am Neunerplatz
  • bulvarda teatro Chambinzky
  • infana kaj junulara teatro Spielberg
  • metieja scenejo Werkstattbühne
  • figura kaj maska teatro Hobbit
  • tradicia infana teatro Würzburger Kasperhaus
  • danc-teatro blackboX
  • moderna danc-teatro tanzSpeicher
  • teatro Augenblick
  • kela teatro Kunstkeller

Muzeoj kaj galerioj

  • ĉekatedrala muzeo - modernaj artaĵoj (de Joseph Beuys, Otto Dix, Käthe Kollwitz) kaj malnovaj artaj majstroj (inter alie Tilman Riemenschneider)
  • katedrala trezorejo
  • princepiskopa muzeo Fürstenbaumuseum
  • historia salono de la fiŝkaptista gildo
  • preĝejo " Spitäle" de la eksa kortuma hospitalo, kiu dum 1789 malfrugotike trakonstruiĝis kaj nun gastigas galerion de moderna arto
  • muzeo en la konstruaĵo Kulturspeicher, en eksa gren-stokejo de la malnova Majna haveno, gastigas la kolekton de la eksa urba Galerio kun artaĵoj el la 19a kaj 20a jarcentoj, plus la kolekton Peter C. Ruppert de "konkreta arto"
  • arta ŝipo „Arte Noah“ – ŝanĝaj ekspozicioj de moderna arto
  • majnfrankona muzeo en la fortikaĵo Marienberg - kolekto de frankonaj artaĵoj, inter ili la plej granda skulptura kolekto de Tilman Riemenschneider, pratempaj kaj vinkulturaj eksponaĵoj
  • universitata muzeo Martin-von-Wagner kun antikvaĵa, pentraĵa kaj grafikaĵa kolektoj
  • universitata mineralogia muzeo
  • Rentgeno-memorejo, kie montriĝas la laboratorio, kie la sciencisto Wilhelm Conrad Röntgen malkovris la rentgenajn radiojn
  • muzeo Siebold – japanologia kolekto kaj memorejo pri la japanologo Philipp Franz von Siebold
  • ŝtata galerio Würzburg

Konstruaĵoj

  • fortikaĵo Marienberg (aŭ Marienfeste), la urba simbolo, kun la majnfrankona muzeo
  • kastelo Residenz (monda kultura heredaĵo de UNESKO), konstruita inter 1720 kaj 1744 laŭ planoj de Balthasar Neumann
  • kastela ĝardeno
  • urbodomo kun fontano Vierröhrenbrunnen
  • "Falkona domo" ĉe la merkata placo, eksa gastejo kun dekoraĵoj el la jaro 1751, nuntempe turisma informejo kaj urba biblioteko
  • bienoj Conti kaj Rückermain
  • multaj pliaj bienoj kaj patriciaj domoj, la malalta merkata placo kaj strato Gressengasse
  • malnova kaj nova universitatoj
  • malnova krano ĉe la kranokajo borde de la Majno, konstruita dum 1771-1772 de la filo de artikekto Balthasar Neumann.
  • turo Bismarck
  • civitana hospitalo "Sankta Spirito"
  • kasteleto Huttenschlösschen


Preĝejoj

Pontoj super rivero Majno

  • malnova Majna ponto kun figuroj de sanktuloj (de ĉirkau la jaro 1730)
  • ponto de la germana unueco
  • paca ponto
  • ponto Konrad-Adenauer
  • ludovika ponto, kiun la civitanoj pro kvar grandaj ŝtonaj gardaj leonoj nomas "leona ponto"
  • Laŭrenca ponto
  • piedira ponto Sebastian-Kneipp


Kromaj vidindaĵoj

  • universitata botanika ĝardeno
  • panorama turo Frankenwarte
  • urba observatorio

Vino

Würzburg estas la centro de la frankonia vino, kiu stokiĝas en boteloj de speciala formo; en la urba tereno situas la vitejo Würzburger Stein kaj la tri grandaj, tradiciaj vinbienoj kun po salonaj vintrinkejoj: la princaj vinbienaro, la bienoj Juliusspital (posedata de la katolika eklezio) kaj Bürgerspital.

Esperanto en Würzburg

Kongresejo dum la 41-a Germana Esperanto-Kongreso en 1963

Estante universitata urbo, Würzburg jam frue dum la 20-a jarcento havis Esperanto-grupon. El inter la movadaj eventoj en la urbo ekzemple menciiĝu, ke inter la 27-a de decembro 1967 kaj la 3-a de januaro 1968 la 11-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Würzburg kaj pritraktis la temon "Religioj kaj filozofio en la 20-a jarcento". Proksime de Würzburg, en kastelo Schwanberg ĉe Kitzingen, okazis ankaŭ la 23-a Internacia Seminario de decembro 1979 ĝis januaro 1980 ("Eŭropo kaj la Tria Mondo") kaj la 51-a de decembro 2007 ĝis januaro 2008..