Władysław Raczkiewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Władysław Raczkiewicz (naskiĝis la 28-an de januaro 1885 en Kutaiso en Kartvelio, mortis la 6-an de junio 1947 en Ruthin en Kimrio) – pola politika, socia kaj militista aktivulo, partoprenanto de la unua mondmilito kaj de la pola-bolŝevika milito, ministro pri internaj aferoj en kvar registaroj de la Dua Pola Respubliko (en la jaroj 1921, 1925–1926, kaj 1935–1936), senatoro kaj marŝalo de Senato de la 3-a kadenco (1930–1935), vojevodo de antaŭmilitaj Nowogródek-provinco (1921–1924), Vilno-provinco (1926–1931), Krakovo-provinco (1935), Toruń-provinco (1936–1939), prezidanto de la monda Asocio de Poloj el Eksterlando (1934–1939), Prezidento de Pola Respubliko en ekzilo (1939–1947).

Juneco kaj edukiteco[redakti | redakti fonton]

Władysław Raczkiewicz estis filo de juĝisto Józef kaj Ludwika el domo Łukaszewicz. En 1903 finis gimnazion en Tverj. Studis juron kaj matematikon en Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato. Li agis en malfermaj kaj konspiraj junularaj organizaĵoj: eksterleĝaj Organizaĵo de Nacia Junularo kaj Asocio de Pola Junularo „Zet”. Por sin protekti kontraŭ politikaj reprezalioj translokiĝis al Dorpat, kie en 1911 finis lokan Universitaton de Tartu.

Laŭ edukiteco juristo, antaŭ la unua mondmilito laboris kiel advokato en Minsko.