Włodzimierz Odojewski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Włodzimierz Odojewski
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1930 (1930-06-14)
en Poznano
Morto 20-an de julio 2016 (2016-07-20) (86-jaraĝa)
en Piaseczno
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Laborkampo literaturo vd
Aktiva en Munkeno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Włodzimierz Odojewski (naskiĝis la 14-an de junio 1930 en Poznań) – pola verkisto, de 1971 en ekzilo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Włodzimierz Odojewski estas filo de muzikisto. En Szczecin finis la 2-an Ĝeneralklerigan Liceon je la nomo de Mjeŝko la 1-a. En Poznań studis ekonomikon kaj sociologion (finis en 1953). Okupacion parte pasigis en Kłecko, kiu poste aperis en lia verkaro. Li apartenas al t.n. generacio de "Nuntempeco" – en 1951 debutis per romano Wyspa ocalenia (Insulo de saviĝo), prezentitan sur la ondoj de Pola Radio. En la jaroj 1956-1957 kontribuis al semajnrevuo "Ziemia i Morze" (Tero kaj Maro). De 1959 en Varsovio estis i.a. gvidanto de Nuntempa Studio de la Teatro de Pola Radio (de 1961). Post eventoj de marto 1968 perdis laboron en la radiofonio. En 1971 forlasis Pollandon por ĉiam.

Włodzimierz Odojewski setlis en Okcidenta Germanio, kie iĝis ĉefo de kultur-literatura fako de Radio Libera Eŭropo. Li ricevis multe da literaturaj distingoj, i.a. premion de Sveda Katina Komitato (1976). Estas membro de Asocio de Polaj Verkistoj.

Kreemo[redakti | redakti fonton]

En sia plej konata verkaĵo Zasypie wszystko, zawieje... (Ĉio surŝutiĝos, forbloviĝos...) (Parizo 1973), montras sortojn de kuzinoj - pola bienposedanto, kiu kaŭzita de nepreco kaj sento de devo aniĝas al polaj partizanoj kaj juna komandanto de ukraina partizana taĉmento, kiu iĝas partizano subiĝanta al profunda transformiĝo al loka patriotismo. La historio estas prezentita surfone de dramaj eventoj de la milita historio de polaj-ukrainaj rilatoj, precipe de la Volinia genocido. En tiu ĉi romano aperas ankaŭ ekstreme ŝoke priskribita masakro de Katin.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bolesław Hadaczek, Metafizyka Kresów Włodzimierza Odojewskiego (Metafiziko de Limregionoj laŭ Włodzimierz Odojewski), "Ruch Literacki" 1991, kajero 1-2, p. 33-46.
  • Panorama der Polnischen Literatur des 20. Jahrhunderts, volumo IV: Porträts. Lebensläufe, Werkbeschreibungen, Bibliographien, hrsg. K. Dedecius, M. Mack, Zurich: Ammann Verlag 2000, p. 624-628.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]