Włodzimierz Opoka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Włodzimierz Opoka
Persona informo
Włodzimierz Opoka
Naskiĝo 2-a de januaro 1953
en Busko-Zdrój
Lingvoj pola vd
Loĝloko Kraków
Ŝtataneco pola
Alma mater Medicina Akademio en Krakovo
Profesio
Okupo scienca esploristo vd
Laborkampo Farmaciaj sciencoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Włodzimierz OPOKA (naskiĝis en 1953 en Busko-Zdrój) estas pola esperantisto, profesoro pri farmaciaj sciencoj, profesoro de Jagelona Universitato en Krakovo, gvidanto de UMEA, verkisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Prof. d-ro hab. Włodzimierz Opoka estas estro de la Akademia Fako pri Neorganika kaj Analitika Kemio en la Fakultato de Farmacio ĉe la Collegium Medicum de la Jagelona Universitato, gvidanto de pola sekcio de Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) .

Li estas populariganto de la tradicia metodo de Yumeiho-terapio, kiu utilas ekz. en kuracado de malsanoj de la osteoartikularo kaj muskolaj sistemoj. Gajninto de la Shinoda-Premio. Kunorganizanto de la 16-a "Internacia Medicina Esperanto-Kongreso" (IMEK) je la temo "La plej novaj atingoj de medicinaj kaj farmaciaj sciencoj" okazinta en Krakovo en 2008j, dum la 100-jara jubileo de UMEA. Li estis eldonanto de "Medicina Internacia Revuo".

Instruisto de Esperanto-lingvo ĉe Collegium Medicum, kontribuanto al "Esperantaj Tagoj de Krakovo", la evento de Krakova Societo ESPERANTO, dum kiu li prezentis i.a. masaĝajn teknikojn, historion de la Shinoda-kuracejo kaj prelegon pri Esperanto kaj elstaraj medicinistoj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Li estas kunaŭtoro kaj redaktoro de la "Esperanta-angla medicina terminaro" kaj "Vivo kaj agado de d-ro Hideo Shinoda - patro de UMEA". Aŭtoro de la lernolibro "Bazoj de Esperanto".

Referencoj[redakti | redakti fonton]