W. G. Sebald

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wilfried Georg SEBALD (naskiĝis la 18-an de majo 1944 en Wertach; mortis la 14-an de decembro 2001 en Norfolk, Anglujo) estis germana verkisto.

Vivo

Sebald naskiĝis en bavara regiono Allgäu. Lia patro estis soldato en germana armeo, kiu renkontis lian patrinon dum la preparoj por la atako kontraŭ Pollando. Poste, Sebald diris en intervjuo ke pro tio, oni povus nomi lin "produkto de la faŝismo". Kvankam li ne malamis siajn gepatrojn, li multe suferis pro la silentemo de siaj gepatroj kaj ties generacio pri kio okazis dum la milito.

Je la fino de la 60-aj jaroj li iris al Britio por ekstudi kaj en 1970 li iĝis profesoro pri germanistiko en la universitato de Norwich. Li verkis diversajn sciencajn eseojn pri germana literaturo kaj fondis centron por la tradukado de germanaj verkoj. Nur en meza aĝo li komencis verki literature. Li mortis pro aŭtoakcidento.

Verkoj

La verkaro de Sebald estas malgranda sed rimarkinda. En siaj verkoj li esploras la limon inter fikcio kaj realeco.

La personoj en liaj verkoj estas ĝenerale elmigrintoj, ĉefe kun juda fono. Ofte la romanaj karakteroj estas bazitaj sur vere ekzistantaj homoj. Ili ĉiuj havas kaŝistan historion, kaj devas alfronti sian personan memoron. En siaj rakontoj, Sebald malkovras tiujn forgesitajn historiojn. Ofte, vojaĝo tra la memoro kombiniĝas kun fizika vojaĝo laŭ koncernaj lokoj, konstruaĵoj, landoj.

Dum la temoj de liaj libroj estas ofte sufiĉe pezaj (Dua mondmilito, Holokaŭsto) Sebald havas maldirektan, preskaŭ leĝeran stilon. Liaj personoj ŝajnas vivi en ambaŭ nuntempo kaj pasinteco, kaj melanĥolio kaj retiriĝo en memoroj estas gravaj elementoj en liaj verkoj. Sebald estis iom kritikita pro la fakto ke li kiel nejudo verkis pri judoj, sed la maniero en kiu li faras tion estas malsensaciema kaj respektoplena.

Sebald mem diris ke li ne kapablas verki dialogojn; li apenaŭ uzas citilojn en siaj tektstoj. En la libro Austerlitz, la samnoma ĉefrolulo rakontas sian vivon al sennoma rakontanto, en kiu ni povas rekoni Sebald mem. Tio ofte rezultas en jentipaj frazoj: "...diris iu, diris aliulo, diris Austerlitz...". Lia lingvouzo estas iom malmoderna. Alia grava elemento en la verkaro de Sebald estas ke li ilustras siajn libroj per (ŝajne) aŭtentikaj fotoj, bildoj, enirbiletoj ktp. Tio grandigas necertecon ĉe la leganto pri la realeco de la rakonto.

En sia libro Luftkrieg und Literatur, Sebald akre kritikis la manieron en kiu speciale verkistoj sed fakte la tuta germana popolo sin okupis pri la detruaj bombadoj de germanaj urboj je la fino de la milito. Laŭ li, literaturo havas gravan rolon plenumante devojn kiun la historia scienco ne povas plenumi: rakonti personajn historiojn.

Beletraj

  • Nach der Natur. Ein Elementargedicht, 1988
  • Schwindel.Gefühle, 1990
  • Die Ausgewanderten, 1992
  • Die Ringe des Saturn, 1995
  • Austerlitz, 2001
  • Unerzählt, 33 Texte, 2003
  • Campo Santo, Prosa, Essays, 2003

Literatursciencaj

  • Der Mythos der Zerstörung im Werk Döblins, 1980
  • Die Beschreibung des Unglücks. Zur österreichischen Literatur von Stifter bis Handke, 1985
  • Unheimliche Heimat, Essays, 1991
  • Logis in einem Landhaus, Autorenportraits über Gottfried Keller,Johann Peter Hebel,Robert Walser u.a.,1998
  • Luftkrieg und Literatur, 1999

Premioj

Ligiloj