W

El Vikipedio, la libera enciklopedio
W w

W (esperante nomata duobla vo, ĝermana vovavo[1], malofte vuvuo: Vidu sube) estas la 23-a litero de la moderna latina alfabeto. La litero estis neniam uzata en la latina lingvo mem, sed evoluis el bezonoj de aliaj eŭropaj lingvoj. Ĝi aperis komence kiel kunigo de literparo uuvv (u kaj v estis formoj de unu sama litero en la klasika latina); la angla nomo de la litero signifas duobla u kaj naskiĝis do el la evoluo de uu al w.

En la Internacia Fonetika Alfabeto la litero w estas signo de voĉa rondigita vela alproksimiĝo, la sono kiun ĝi havas ekz. en la anglaj vortoj wit kaj weather. En la eŭropaj lingvoj ĝi estas uzata precipe en la germana, pola (en tiuj du ĝi signas la sonon v), angla, nederlanda kaj kimra; la aliaj eŭropaj lingvoj uzas ĝin preskaŭ nur en fremdvortoj.

Signifoj

Kiel mallongigo aŭ simbolo la litero W aŭ w havas interalie la jenajn signifojn:

Vuo

Vuo estas plia nomo de la litero w, proponita kaj uzata de Sergio Pokrovskij.

La nomo "vuo" entenas ambaŭ referencojn (al u kaj al v).

Aparte de sia kurteco, ĝi prezentas ankaŭ la avantaĝon ke ĝi similas al aliaj liternomoj kuo (Q) aŭ muo (Μ).

Noto

  1. Propre vavo estas tute alia litero el la alfabetoj ŝemidaj (hebrea alfabeto kaj araba alfabeto). En jido al la germana W respondas ne „vavo“, sed duliteraĵo „cvej vovn“ (t.e. „duobla vavo“, unikode U+05F0: װ).