LWL-Freilichtmuseum Hagen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el WFH)
w1
LWL-Freilichtmuseum Hagen
subĉiela muzeobierfarejo
Lando Germanio vd
Situo Hagen
Posedanto Provinca komunumligo Vestfalio-Lipo vd
Estiĝo 1960
Direktoro Fritz Helmut Sonnenschein
Koordinatoj 51° 20′ 5″ N, 7° 28′ 38″ O (mapo)51.3347222222227.4772222222222Koordinatoj: 51° 20′ 5″ N, 7° 28′ 38″ O (mapo)
Map
LWL-Freilichtmuseum Hagen
Parto de Itinero de la Industrikulturo vd
vdr
Ornamita fasado de la tabakfabriko

LWL-Freilichtmuseum Hagen – Westfälisches Landesmuseum für Handwerk und Technik [LWL-liberaera muzeo je Hagen – Vestfalia Landa Muzeo por Metio kaj Teĥniko] (WFH) estas subĉiela muzeo en Hagen, en la valo de la rivereto Mäckingerbach en la sudorienta Ruhr-Regiono. Ĝin tenas la Regiona ligo Vestfalio-Lipo (LWL). Malsame ol la plej multaj eŭropaj liberaeraj muzeoj WFH ne sindediĉas al la prezentado de biena kaj kampara ĉiutago, sed al la historio de metio kaj teĥniko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Germana Forĝomuzeo kaj forĝejoj por etferaĵoj
Bierfarejo, brandfarejo, urbestroficejo kaj pontopesilo

Jam ekde la 1920-aj jaroj estis klopodoj de grupo el inĝenieroj kaj monumentprotektantoj, konservi teĥnikajn monumentoj por la posteularo. La tiama urbestro de Hagen Alfred Finke skribis en 1929 al Oskar von Miller, fondinto de la Deutsches Museum, leteron, en kiu li sugestis starigi en Hagen lieberaeran muzeon de teĥnikaj kulturmonumentoj. La inicianto Wilhelm Claas jam en 1930 sugestis la valon de la rivereto Mäckingerbach kiel starloko por tia muzeo. La malvasta valo rande de la Sauerland disponigas venton, akvo kaj arbaro, kiu por la metioj de la 18-a kaj 19-a jarcentoj estis la plej gravaj antaŭkondiĉoj por la starloko.

La 22-an de julio 1960 LWL fondis la liberaeran muzeon kune kun la LWL-Freilichtmuseum Detmold. Ĝi estis post la Deutsches Museum en Munkeno unu el la unuaj muzeoj specialiĝintaj pri teĥniko kaj ĝia historio. La malfermado por la publiko okazis la 30-an de aprilo 1973.[1]

Ekde 1983 WFH ankaŭ estas starloko de la Deutschen Schmiedemuseum (Germana Forĝomuzeo), kiu ekde 1960 komence estis loĝinta en Kastelo Altena. Ĝi loĝas nun en la iama urbodomo de Neunkirchen el 1754, kiu estis rekonstruata en WFH.

Decembron de 1987 oni decidis ampleksajn ŝanĝojn en la koncepto de la muzeo. Oni ne nur intensigis la ĉefajn taskojn kiel ekz. la inventarigo kaj esploro de la kolektaj objektoj, sed ankaŭ starigis precipe la homon kaj la rilaton homo kaj teĥniko en la centron. Oni daŭrigis ankaŭ koncepton, kiun oni pli poste nomis muzeopedagogio. Tio ankaŭ konsekvencigis alinomadon de la muzeo per la nuna nomo.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Sur la tereno de WFH, granda proks. 42 hektarojn, estas proksimume sesdek rekonstruitaj metiejoj. La plej multaj estas funkciigeblaj, kio ebligas funkciigi ilin por prezentoceloj. Tiel spektantoj ricevas enrigardon en la evoluo de metio kaj industrio en la regiono ekde la finiĝanta 18-a jarcento trans la fruindustria produktado ĝis la altindustriigo je la komenco de la 20-a jarcento. La muzeo estas malfermata nur de la 1-a de aprilo ĝis la 31-a de oktobro. Ekde majo de 2012 ankaŭ la bierfarejo estas aktive funkcianta, produktante Schwelmer Bier.[2] Ekzistas ankaŭ tradicia muzea bakejo, je kiu oni povas aĉeti panon aŭ bulkegon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Christian Kleinert, Fritz H. Sonnenschein: Museum. Westfälisches Freilichtmuseum Hagen Westermann, Braunschweig 1980, ISSN 0341-8634.
  • Uwe Beckmann, Lutz Engelskirchen M.A.: Westfälische Freilichtmuseum Hagen – Landesmuseum für Handwerk und Technik: Museumsführer. Landschaftsverband Westfalen-Lippe 2005, ISBN 3-926190-18-3.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Museums-Reif! ISBN 978-3-926190-24-6.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-27. Alirita 2016-06-28.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]