WYSIWYG

El Vikipedio, la libera enciklopedio

WYSIWYG estas akronimo de la angla esprimo What You See Is What You Get , kio signifas "kio vidiĝas, tio presiĝos" aŭ, mallonge, "vidate-vidote".[1] La termino en komputado priskribas sistemon en kiu la enhavo (teksto kaj grafiko) vidiĝas ekrane dum redaktado tiel, kiel ĝi proksimume aspektos kiam presita aŭ vidigita kiel fina produkto, kiu povus esti presita dokumento, retpaĝo aŭ lumbilda prezentaĵo.

Origino de la esprimo WYSIWYG

Larry Sinclair, inĝeniero ĉe Triple I (Information International, Inc.), ekuzis la esprimon por la ideo ke tio, kiun la uzanto de paĝaranĝa sistemo vidas ekrane, tion la uzanto ricevas ĉe la presilo. La esprimon popularigis novaĵletero, nomita WYSIWYG, kiun publikigis Ariene kaj Jose Ramos en la malfruaj 1970-aj jaroj. Post tri jaroj da publikigado, oni vendis la novaĵleteron al dungitoj de la Stanford Research Institute en Kalifornio, Usono.

La frazo What you see is what you get estis frapfrazo popularigita de la travestiita rolo Geraldine de Flip Wilson, en la usona televida komedio Rowan & Martin's Laugh-In en la 1960aj jaroj kaj poste en The Flip Wilson Show ĝis 1974. Geraldine ofte dirus tion por senkulpigi sin pro sia kaprica konduto. Jon Seybold kaj esploristoj ĉe PARC (kompanio) simple prenis la popularan kulturan referencon.[2][3]

Vidu ankaŭ


Referencoj

  1. John C. Wells, English Esperanto English Dictionary, Mondial, 2010, ISBN 978-1-59569-149-1
  2. Hiltzik, Michael. (1999) Dealers of Lightning: Xerox PARC and the Dawn of the Computer Age. HarperBusiness. ISBN 0-88730-891-0.
  3. Lohr, Steve. (2001) Go To. Basic Books. ISBN 0-465-04226-0.