Wacław Potocki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La perdita dum la 2-a mondmilito pentraĵo de Daniel Schultz prezentanta hundon batalantan kun birdo. La hundo estas simbolo de la herezulo kiun sentiĝis Wacław Potocki

Wacław Potocki (elp. Vacŭav Potocki), naskiĝis en 1621 en Wola Łużańska, mortis la 9-an de julio 1696 en Łużna, estis unu el plej gravaj verkistoj de pola baroko en literaturo. Li estis poeto (ankaŭ epika), satiristo kaj moralisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en la familio de la nobela blazono Śreniawa. La familio estis riĉa pro antaŭaj strebadoj de Jan Potocki, la avo de Wacław. La gepatroj de Wacław estis Adam Potocki kaj Zofio de Przypkowski (la fratino de Samuel Przypkowski, ariana verkisto). Wacław kune kun siaj gefratoj estis edukita laŭ arianismo. Li neniam studis ĉe Jagelona Universitato nek en aliaj universitatoj. Ununuran edukadon li plenis en la ariana liceo en Raciborsk. Dum tiu nobela edukado li lernis la latinan lingvon ekkonante polan, francan, italan kaj precipe antikvan literaturon. Adorante la literaturajn idealojn li dum la tuta postea vivo opinis pri la plialteco de la antikva kulturo eĉ pensante pri ĝi kiel la utopia rimedo por sanigi mondon. Lia dua idealo estis la Biblio kiun li konis almenaŭ parkere pro sia ariana edukado. De polaj verkistoj liaj plej gravaj interesoj estis la verkoj de Jan Kochanowski kaj Samuel Twardowski. Neatendite la patroj Adam kaj avo Jan mortis kaj Wacław kun fratoj devis pli frue okupiĝi pri sia domo. En la 17-a jaro de sia vivo li komencis servi en armeo. Li servis en regimento de atamano Mikołaj Potocki en Podolio. Post tiu tempo li ricevis de siaj fratoj la mastrumadon en Łużna. Li edziĝis kun Katarzyna Morsztyn kaj ekloĝis en vilaĝo Łosie. Katarzyna naskigis tri infanojn- Stefan, Zofia kaj Jerzy. Dum tiu tempo Wacław partoprenis en la bataloj en Beresteczko kaj kontraŭ la Svisio. En 1658 jaro la sejmo (pola parlamento) enkondukis konstitucion pri la forpelo de Arianoj de la pola tero. La kaŭzo estis la perfido de multaj Arianoj (inter aliaj Komenio) kontraŭ la sendependeco de Pollando en Iernut. Wacław bedaŭrante konvertiĝis al katolikismo ĉar li volis resti en la lando. El Pollando estis forpelitaj inter aliaj la ariana familio Lubieniec de kiu devenis la granda filozofo Gottfried Wilhelm Leibniz. La edzino de Wacław kaŝis sian arianismon pro kio ŝi poste havis problemojn. Wacław fariĝis la juĝisto de la krakova trezorejo. En sia kaŝe skribita testamento li donis ĉion al siaj gefiloj. Pro morto de reĝo Michał Wiśniowiecki en la sejmo en Proszowice partoprenas Wacław Potocki. Dum tiu tempo atamano Jan Sobieski, postea reĝo de Pollando venkas sub Chocim kun Turkoj. En tiu batalo partoprenis la filo de Wacław, Jerzy kiu mortis. Dum la festanta la venkon de Sobieski sejmo, Potocki tombis en profunda depresio. Ĉe la fino de lia vivo liaj gefiloj mortis.

Verko[redakti | redakti fonton]

Herb Szreniawa.jpg

La plej grava verko de Wacław Potocki estas Transakcja wojny chocimskiej nomata plejofte Wojna chocimska (La batalo de Chocim). Ĝi estas la pola nacia eposo prisktibanta la batalon sub Chocim en 1621 jaro venka al Pollando. La verko diferencas al aliaj eposoj ĉar Wacław ne uzis tie fikcion kiel en ekzemple Jeruzalemo liberigita de Torquato TassoIliado de Homero. Tiu eposo estas pli historia, inspirigita per poemoj de Samuel Twardowski kaj precipe per historia komento de la batalo- Commentariorum Chotinensis belli libri tres de Jakub Sobieski. La moralismo de "La batalo" estis tre malkonforma al nobeluloj de Pollando de tiu tempo. Potocki kritikis la modernaj al li reformoj de Pollando kaj aĉaj ecoj de nobeluloj kiuj laŭ li ne estas plu tiuj grandaj, admirindaj Sarmatoj (la malnova nomo por Poloj). "La batalo" priparolas pri Sarmatoj de la kavalira etoso, kun la granda digno kaj kulturo. La senespera kritiko de la Pollando estis malatendata kaj "La batalo" ne estis eldonita dum tiu tempo (ĝi estis malkovrita nur en ka 19-a jarcento).

(...)całym gardłem
Niech nasze pieją muzy, aby takie pieśni
Potomków ich ruszyły ze snu, z drzymu, z pleśni

Tiu fragmento de "La batalo" signifas: (...)per la tuta gorĝo/ niaj Muzoj kanzonu ke tiuj kantoj/ niajn idojn movu de la sonĝo, la dormo, la ŝimo. Potocki estis do "obsedita" per la Pollando volante ĝin rebonigi, ke ĝi ne prokrastu sed estu en la kultura kaj politika potenco en moralaj rajtoj. Pri la granda Pollando de Sarmatoj revis poste Stanisław Wyspiański senespere mokante de la aĉaj ecoj de Poloj, de la "sonĝo kaj ŝimo".

La obsedon pri la prokrasto de la pola grandeco, moraleco kaj racieco, kaj lia zorgo pri la homaro kaj paco estis esprimitaj ankaŭ en Moralia. Li kritikis tie la liberum veto kaj aliaj malbonaj reformoj laŭ li- kontraŭ la homeco. Plej senespere kaj sugeste li esprimis sian malkvieton kaj bedaŭron en poemo Niechaj śpi pijany:

Śpi świat pijany winem, zamrużywszy oczy;
Nalewa babilońska swacha, czart go toczy.
(...)Heretyk! zamurować na śmierć go w klasztorze,
Abo ściąć, abo spalić! Tak smaczny sen światu
Przerywać?(...)
Gdzie drudzy syrenami przyśpiewują z lekka
Przygrawają, żeby spał tym smaczniej, on szczeka!

La fragmento signifas: "Dormas la drinka mondo per la vino palpebruminte;/ Verŝas ĝin la babilona grupo, diablo ĝin donas(...) Herezulo! enmurigu lin ĝis lia morto en la klostro,/ aŭ haku, aŭ brulu! Ĉu tiel bongustan al la mondo sonĝon/ rompi?(...) Kie aliaj kun sirenoj kantas milde,/ ludante ke oni dormu pli bonguste, kaj li bojas!". Per tiu fragmento Potocki priskribas sin mem. Li, la Herezulo bojas ke la nobeluloj vekiĝu kaj faru ion enfine bone. Terurigita per siaj apokalipsaj antaŭvidoj por Pollando Potocki neniam en la malnova Pollando estis akceptita. Li kreis tamen la gravan, karakteran difinon de la ĝusta Polo- la Polo granda, digna, tolerema kaj kulturema. Pro la komparo de si al la herezulo imaginata kiel la hundo la emblemo de Potocki estas hundo simile kiel por Mikołaj Sęp Szarzyński ĝi estas la birdo.

Jan Karol Chodkiewicz en la batalo de Chocim en 1621, la pentraĵo de Józef Brandt de la 1867 jaro

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Pieśni pokutne
  • Judyta (1652, eldonita en 1911
  • Wirginia
  • Lidia eldonita en 1953, ĝi estas la parafrazo de la poemo de François Rosset
  • Argenida
  • Transakcja wojny chocimskiejWojna chocimska, skribita dum 1669-1672. Unue eldonita en 1850 kiel la verko de Andrzej Lipski. La unuan kritikan eldonon prezentis Aleksander Brückner en 1924.
  • Periody, napisane w 1674 treny na śmierć syna Stefana (wydrukowane po raz pierwszy 1864—1865).
  • Merkuriusz Nowy
  • Historia równej odwagi, ale różnej fortuny dwu pięknych Tressy i Gazele...
  • Abrys ostatniego żalu
  • Syloret
  • Nowy zaciąg pod chorągiew starą trymfującego Jezusa
  • Poczet herbów
  • Ogród, ale nie plewiony, bróg, ale co snop to inszego zboża, kram rozlicznego gatunku
  • Moralia