Wacker Siltronic

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wacker Siltronic
vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr

la firmao Wacker Siltronic apartenas mondaskale al la plej grandaj produktantoj de siliciaj platetoj. Meze de jaro 2004 la entrepreno startis en Freiberg la produktadon de tiel nomataj larĝaj platetoj kun diametro de 300 milimetroj, kiuj reprezentas pintan teknologion. Tiuj pli grandaj platetoj ebligos produkti mikroprocesorojn kaj storelementojn je pli favora prezo.

La entrepreno Wacker Siltronic estas la sola nejapana platetoproduktanto, kiu liveras 300-milimetrajn siliciajn platetojn en granda kvanto (ĉiu kvinan mondaskale). La firmao apartenas al la tri plej grandaj liverantoj de la mondo kaj disponas pri produktejoj en Eŭropo, Usono, Japanio, Singapuro kaj Malajzio.

La produktejo en Freiberg havas sian originon en VEB Spurenmetalle Freiberg (fondita 1957), kiu ekde 1968 produktis monokristalajn siliciajn platetojn. Post la revolucio de 1989/1990 ĝi transformiĝis al Freiberger Elektronikwerkstoffe GmbH. En 1995 Wacker Siltronic AG transprenis la siliciorilatan branĉon de tiu firmao.