Wacław Karłowicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wacław Karłowicz
Persona informo
Naskiĝo 15-an de septembro 1907 (1907-09-15)
en Łaś
Morto 8-an de decembro 2007 (2007-12-08) (100-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo prelato
vdr

Wacław Karłowicz, pseŭdonomo pastro Andrzej Bobola (naskiĝis la 15-an de septembro 1907 en Łaś (Distrikto Makowski), mortis la 8-an de decembro 2007 en Varsovio) – pola katolika animzorganto, dum la morto la plej aĝa pola pastro, kapelano de la ribelo de Varsovio, prezidanto de Animzorgantoj de Pollando Batalanta, prelato, papa ĉambelano, Gardanto de Nacia Memoro. Filo de Józef kaj Aniela Ciszkowska.

Infanecon li pasigis en forstejo. Lia patro estis arbogardisto. Edukiĝis en la familio kun patriotaj tradicioj. En Pułtusk li finis gimnazion kaj animzorgan seminarion en Varsovio. La 31-an de januaro 1932 ordiniĝis. Poste instruis katekismon en lernejoj. Restadis en paroĥejoj de Babice, Kobyłka, Łowicz kaj en Varsovio.

Post eksplodo de la dua mondmilito defendis Varsovion. En lia hejmo ekzistis kontaktejo por kurieroj de Pola Subtera Ŝtato vojaĝantaj laŭ itinero Varsovio - Londono. Dum la ribelo de Varsovio kapelano de bataliono "Gustaw-Antoni". Kunkreis la plej grandan insurekcian malsanulejon dum bataloj en Malnova Urbo.

En 1947 kune kun aliaj milit-pastroj organizis neformalan asocion Pastroj - estintaj animzorgantoj de Batalanta Pollando kaj estis ties vicprezidanto. En la periodo de Pola Popola Respubliko organizis paroĥejon en varsovia kvartalo Gocławek, kie vivis kiel paroĥestro. En 1979 kune kun Stefan Melak fondis Konspiran Komitaton de Katin. Li iniciatis en 1981konstruon de la unua en Pollando monumento al viktimoj de la murdo en Katin en Tombejo Powązki en Varsovio. Ĝis 1989 aranĝis patriotajn diservojn, celebratajn dum ribel-datrevenoj kaj naciaj festoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]